Elektronika inko sur miaj fingroj

Svenska: Kyrilliska bokstäver på elektroniskt papper

Elektronika libroUnuafoje mi vidis iun legi elektronikajn librojn per specifa tiacela aparato en la Moskva metroo, kiam mi vizitis Moskvon komence de marto. Estis juna viro (kompreneble juna viro, ĉiam ili unuaj ekuzas ĉiajn teknikajn umojn) kiu legis ruslingvan libron per ia aparato kun la marko Sony. Poste, la saman tagon, mi vidis ankoraŭ alian viron en la rulŝtuparo legi libron per pli eta aparato, ŝajne ia pli simpla mankomputileto.

Tre multe da elektronikaj libroj estas libere aŭ malmultekoste haveblaj en la rusa. Estas retaj bibliotekoj, vendejoj de elektronikaj libroj, kaj multaj aŭtoroj reklamcele afiŝas siajn tekstojn en siaj retejoj, kiel ekzemple Jevgenij Griŝkovec. Male ol en okcidento, ankaŭ la tekstoj por kies elŝuto oni devas pagi, estas distribuataj en libera formo, ne protektita, kaj la prezoj estas malaltaj – oni ne vidas la elektronikan libron konkuranto de la papera, sed kompletigo. Kompreneble, ne ĉiuj aŭtoroj samopinias – iliaj libroj simple ne haveblas en elektronika formo.

Ofte estas multe pli facile trovi iun specifan tekston en elektronika formo ol sur papero, kaj foje la papera formo eĉ ne haveblas, sed mi ĝis nun ne sciis, kiel legi la elektronikajn tekstegojn. Printi tutajn librojn estas stultaĵo, sed de tempo al tempo mi tion faris. Poste okazis, ke la printaĵoj nur kolektis polvon en la bretaro, ja ne estas oportune legi stakon de paperoj en la formato A4. Foje mi legis librojn per la tekokomputilo, sed ankaŭ tio ne estas vere komforta pro diversaj kialoj.

Elektronika libro en Moskva metrooTamen ĉi tia aparateto ŝajnis tre taŭga. Post iom da pripenso mi decidis ne aĉeti la legilon de Sony, sed havigi aparaton de la marko LBook, pro du kialoj. Unue, ĝi estas mendebla ene de EU (el Estonio), dum Sony ne estas oficiale vendata en EU, kaj do necesus mendi el Usono kaj riski doganpagon. Due, Sony ne komprenas la rusan sen neoficiala ĝisdatigo de la sistemo.

Do, mi mendis el Estonio la aparaton LBookV3. Ĝi estas produktata en Ĉinio de la firmao Jinke, kaj diverslande vendata sub la komerca nomo Hanlin V3. En Eŭropo legado de elektronikaj libroj ŝajnas aparte disvastiĝinta en ruslingvaj regionoj, supozeble pro la granda kvanto de altkvalitaj tekstoj libere haveblaj. Tial ankaŭ la merkato de legiloj ŝajnas plej bone evoluinta tie.

img_6443.jpgLa variaĵo de la ĉina legilo, kiun mi mendis, estas tial enmerkatigita de la ukrainia firmao Lbook, kaj portas la nomon LBook V3. El Ukrainio mi tamen ne emus mendi, ĉar same kiel mendante el Usono, mi riskus doganpagon. Sed feliĉe la firmao nun havas partneron en Estonio, eble ĉar rusoj en Estonio ŝatas legi elektronikajn librojn. Do, mi povis mendi la aparaton ĉe la firmao iScriptum en Tallinno, kaj ĉar Estonio estas EU-lando, la pakaĵo sen ajnaj problemoj baldaŭ atingis min. Sola problemo estis, ke la prezo estis iom alta, 290 eŭroj por la aparato, kaj ankoraŭ iom por la afranko. Sed laŭ mi valoris.

La aparato uzas la teknologion “elektronika inko”, kio signifas, ke la ekrano konsistas el helaj kaj malhelaj materieroj kun malsama elektra ŝargo. Per elektra stimulo eblas ŝanĝi la ordon de tiuj diverskoloraj materieroj tiel, ke laŭdezire ĉu la helaj, ĉu la malhelaj troviĝas plej supre en difinita punkto de la matrico.

Tiu teknologio estas ankoraŭ sufiĉe kosta, kaj tial la prezoj de la aparatoj restas altaj. Sed indas pagi, ĉar tia ekrano laŭaspekte tute ne pensigas pri ekrano, sed prefere aspektas kiel presita aŭ printita paĝo. La fono estas ne blanka, sed iom grizeta, tamen tio ne ĝenas la legadon, eble eĉ malĝenas, ĉar la kontrasto estas sufiĉa sed ne troa.

La surfaco estas plasta, do pli reflekta ol papero, kaj tial oni devas iom pli atenti pri la angulo en kiu oni tenas la libron, ol kun papera libro. Iuj plendis, ke la ekrano ne lumas, kaj do ne eblas legi en mallumo, sed mi kredas tion avantaĝo. Ĉar la ekrano funkcias kiel papero, kaj legeblas nur en sufiĉa lumo, la kontrasto inter la lumeco de la ekrano kaj la ĉirkaŭaĵo estas negranda, kaj tio estas bona por la okuloj.

Ĝis nun mi legis pli ol 200 paĝojn per la aparato, kaj konstatis, ke ĝi estas tre oportuna. En la nuna versio eblas elekti inter du tiparoj (Arial kaj Times), kaj pluraj grandoj de la literoj. La navigado inter libroj estas tre oportuna, eblas meti paĝosignojn, sed tio malofte necesas, ĉar la laste legitaj libroj aŭtomate malfermiĝas en la paĝo kie ili laste estis malfermitaj.

img_6442.jpgLa operaciumo de la libro estas Linukso, do ĝi estas facile modifebla, kaj por la malnova versio de la aparato jam aperis diversaj libere elŝuteplaj aplikaĵoj. La uzul-interfaco de la libro estas havebla en pluraj lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ la estona, sed ne Esperanto. Tamen, en la vigla ruslingva uzant-forumo oni tuj promesis sendi al mi la tradukendaĵojn. Do, se mi tradukos, la ukrainanoj proponos mian tradukon al la ĉina produktanto de la aparato, kaj eble baldaŭ la uzul-interfaco de la libro estos en Esperanto.

Unikodajn esperantajn tekstojn la libro kompreneble jam nun bone montras. La aparato subtenas ankaŭ la formaton pdf, do sufiĉe oportune oni povas legi la librojn el la eLibrejo de Franko Luin. Tamen, la paĝoj de tiuj libroj estas iom tro altaj por la ekrano, do se oni ne volas havi tute etajn literojn, necesas legi unue la suprajn du trionojn de la paĝo, kaj poste foliumi al la lasta triono. Plej oportunaj formatoj por legado estas pura teksto, rtf, html aŭ la kompakta formato fb2, tre populara por elektronikaj libroj en Rusio.

La legotajn tekstojn oni metas sur memorkarteton de la tipo SD, estas ankaŭ iomete da interna memoro en la aparato. Neniam necesas malŝalti la aparaton, ĉar ĝi apenaŭ uzas elektron dum oni ne turnas paĝon. Do, samkiel paperan libron, oni simple flankenmetas ĝin, kiam oni finas legi. Kiam oni volas plu legi, oni prenas ĝin kaj plu legas. Neniu butonumado, neniu atendado, neniu serĉado de la ĝusta paĝo.

img_6449.jpgKun la libro oni ricevas protektan kovrilon el sinteza ledo. Tiu kovrilo malfermiĝas kiel libro, kaj ĝin certe indas uzi, se oni kunportas la libron ekster la hejmo. Sed hejme, en la fotelo aŭ en la lito, estas plej oportune elpreni la libron el la iom peza protekta kovrilo, tiam estas pli komforte teni ĝin.

Certe elektronikaj libroj dum longa tempo ne forpuŝos tradiciajn presitajn librojn el la manoj de la legantoj, sed por mi ĉi tiu aparato estas tre bonvena kompletigo por povi komforte legi ne nur elektronikajn librojn, sed ankaŭ aliajn longajn tekstojn el la reto, tekstojn kiujn mi antaŭe printis sur papero por komforta legado, kaj ofte post legado simple forĵetis, aŭ metis en iun stakon kaj neniam plu trovis. Sed la prezo devos iom malaltiĝi.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

15 svar på ”Elektronika inko sur miaj fingroj”

Dankon pro via recenzo! Mi pensis pri aĉeti ĉi tian aparaton jam plurfoje. Mi ĝojas, ke ili iĝas pli kaj pli malmultekostaj. Mi certe havus problemojn kun PDF-dosieroj en formato A4, kvankam mi ekimagas kelkajn solvojn por tio.

Ĉu kompleksaj HTML-paĝoj bonaspektaj per Hanlin? Iel ajn, verŝajne mi atendos ĝis la prezo pli malaltiĝas kaj ĝis ĝi havos vortaro-sistemon.

Ne, kompleksajn html-paĝojn ĝi montras forte simpligite, kiel unu kolumnon. Aliflanke tio povas esti avantaĝo, konsiderante, ke oni uzas la aparaton ĉefe por legi la tekstan enhavon. Do, la meza kolumno, kie troviĝas la ĉefa teksto de la html-paĝo, montriĝas post la maldekstra kolumno, je plena larĝo. Estas iu problemo pri la tiparoj, unikodaj signoj skribiĝas unu sur la alia en html-dosieroj. Verŝajne temas pri ia agordo kiu necesas.

Kiam temas pri pdf-dosieroj en la formato A4, mi kredas, ke vi povos ilin legi sen grandaj problemoj, je duobla grandigo, turnante la aparaton horizontale.

Cetere, vortaran funkcion verŝajne lerta programisto povus fari mem, ĉu ne? Ja temas pri linuksaĵo…

La demando iom flanken:
Vi skribis:
“En Eŭropo legado de elektronikaj libroj ŝajnas aparte disvastiĝinta en ruslingvaj regionoj, supozeble pro la granda kvanto de altkvalitaj tekstoj libere haveblaj. Tial ankaŭ la merkato de legiloj ŝajnas plej bone evoluinta tie.”

Kion vi opinias pri tio ke multege libere atingeblaj tekstoj, filmoj aperu en la reto en Esperanto?
Ĉu ne estas frenezaĵo, ke esperantistoj tiom atentas al aŭtoraj rajtoj de naciaj aŭtoroj, firmaoj ktp. Kiuj eĉ penante ne povus rimarki la esperantan merkaton?
Ĉu tielmaniere esperantistoj ne laboras kontraŭ la lingvo internacie pli efike ol ĝiaj plej efikaj kontraŭuloj?
Imagu ke ĉiuj novaĵoj el libra aŭ kinа medioj estos aperantaj esperante…

Estas du vidpunktoj por konsideri: la jura, kaj la praktika.

1. Jure – la aŭtorajn rajtojn oni devas respekti, ĉar alikaze oni krimas. Mi ne emas krimi, sed ĉiam eblas peti la permeson de la aŭtoro. Ofte la aŭtoro volonte ĝin donas, se temas pri traduko de libro ktp. Rubén Gallego eĉ verkis antaŭparolon por la esperanta eldono de sia verko, kiun mi tradukis.

2. Praktike – jes, por la esperantistoj estus tre bele se estus pli da libere haveblaj tekstoj, filmoj ktp. en Esperanto. Sed ĉu tio iel helpus antaŭenigi la disvastiĝon de Esperanto, se oni metas al si tian celon? Mi iom dubas.

Cetere, gravas ne nur, ke tekstoj estas libere haveblaj, gravas ankaŭ ilia kvalito. Bedaŭrinde tre granda parto el la tiel nomata esperanta literaturo apenaŭ meritas la nomon. Tamen, estus vere bone, se pli da bonkvalitaj esperantaj tekstoj ja estus haveblaj en elektronika formo. Ne nepre libere, eblus ankaŭ kontraŭ modera pago.

Mi lastatempe provis legi du librojn ekrane; fine mi iris al la biblioteko kaj simple havigis la librojn. Unue, elektronike necesas malfermi duan kopion por vidi la notojn fine de la libro. Due, sur ekz. paĝo 27 estas ekzemplo aŭ diagramo, kiu menciiĝas denove sur paĝo 41; oni rapide laciĝas rulumante. Eĉ ĉe romano, ofte oni volas kontroli ion jam legitan.

Je sia nuna stadio de disvolviĝo, ekrana legado ne tiel konvenas, por mi, kiel la tradicia, kiam temas pri tuta libro.

Ken

Ekrana legado tute ne konvenas. Sed legante per tiu ĉi aparato, mi ne sentas ke estas ekrano. Pri notoj fine de libro estas malkonvene, kompreneble, sed en kompetente farita elektronika versio oni espereble metos la notojn paĝopiede. Ankaŭ en papera libro mi malofte emas foliumi al notoj fine de la libro, sed paĝopiedajn notojn mi ofte legas. Foliumi al difinita paĝo aliflanke estas facile per ĉi tiu aparato, oni simple indikas la numeron de la paĝo, al kiu oni volas iri. Kaj eblas meti paĝosignojn por rapida saltado tien-reen.

Saluton! Mi uzas Sony Reader PRS-505, kaj ĝi sufiĉe plaĉas al mi. Mi aldonis la neoficialan kodoŝanĝon por legi rusajn tekstojn, kaj ĝi bone montras rusajn tekstojn nun.

Mi decidis ĝin aĉeti anstatau la Hanlinv3 pro pli bona kompreno de PDF (ie mi tion legis), kaj pro pli fortika strukturo. Fakte la Reader mi jam faligis surplanken fojon, kaj la alumina strukturo bone eltenis (kvankam ja videblas la rezulto de la frapego!).

Plej plaĉis al mi de Hanlin tio, kion vi ne komentas: ĝi uzas bateriojn de Nokia poŝtelefonoj, kaj do eblas ŝanĝi ĝin facile iam ajn, se ĝi misfunkcias. En Sony tio teruras, ĉar temas pri tre specifa baterio.

Mi iom bedaŭras ke mi elektis la Reader pro PDF bona legokapablo, ĉar mi fakte neniam uzas rekte tiun formaton, sed uzas la programon “pdflrf”, kiu brile plikomfortigas la legon de PDF aŭ DJVU dosierojn en la Sony Reader, per kreado de LRF (Sony propra formato) el la originalaj PDF aŭ DJVU. Tion necesas fari en la komputilo, peze, sed bone funkcias.

Mi multon programas en Linukso, kaj fakte preferus la liberon de Hanlin programi ĝin. Sed mi pro komentoj de multaj uzantoj aĉetis Reader. Mi legis en pluraj recenzoj ke la uzantoj preferas tiun PRS505, rilate al Hanlinv3. Tion speciale diris homoj, kiuj posedas ambaŭ.

Nu jen, sukceson kun la nova elektronika inko! Ankaŭ mi tre kontentas pri ĝi!

Rilate al krimoj pro elektronikigita versio… Laŭ mi, ne gravas ĉu la aŭtoro tion permesas aŭ ne permesas. Kutime, kiam aŭtoro sukcesas eldoni libron, tion li sukcesas fari kontraŭ vendo de la rajtoj al eldonejo. Tio signifas ke nur la eldonejo povas rajtigi uzi neoficiale elektronikigitan version.
Vere, kutime la aŭtoroj povas nenion fari por disvastigi siajn verkojn plurmedie. Certe ilin logas tio ke la eldonejoj posedas gravan disvastigan strukturon, kaj aldone tiuj eldonejoj povas provizi monon al la aŭtoro. Multaj aŭtoroj do decidas malposedi la rajtojn sur la verkoj, vendinte ilin al eldonejoj.

Sukceson akiri permeson de la eldonejoj ;)

La permeson oni petu de tiu, kiu posedas la rajtojn, kompreneble. Kutime tio estas la aŭtoro. Mi mem kelkfoje turnis min al aŭtoroj por peti tradukrajtojn al Esperanto, kaj ĉiam ricevis afablan jesan respondon. (Ekzemple jen kaj jen.) Mala ekzemplo tamen estas la Esperanta traduko de Harry Potter, sed ankaŭ tie sendube la agentejo agas laŭ instrukcioj de la aŭtoro.

Do mi scias pli da kazoj kie la aŭtoro respondis per “Ah, tion ni devas demandi al la eldonejo”. Ni renkontis malsamajn situaciojn. :)

En esperantio, pri esperantaj eldonoj, tio kutime ne funkcias tiel. Mi pensas ke la esperantaj eldonejoj iom fajfas pri rajtoj de tio aŭ alio, kaj ĉio funkcias per konfido al neĝenaj agoj.

Mi ekkonatiĝis kun la formato fb2 per la programo “fb2reader” kiun mi uzas en mia poŝkomputilo Nokia 770. Mi miris ke en Rusujo tiel multe fervoras la ekran-legado de romanoj, ke rusoj eĉ mem inventis tiun formaton!

Tiu poŝkomputilo havas la avantaĝon ke ĝiaj butonoj estas lokigitaj en tre naturaj pozicioj, kaj ili estas reprogramitaj de “fb2reader” kiel paĝumiloj. Do, per unu sola mano, sen helpo de la alia kaj sen artifikaj gestoj, mi povas legi kvazaŭ ĝi estus vera libro.

Ĝia problemo NE estas la ekraneca aspekto de la interfaco -jes, malbeleta kompare al tiu Hanlin ĉi tie prezentata- sed la magra longdaŭro de baterioj dum intensa legado. Ĉiutage mi devas replenigi ilin se mi fosas en interesa romanego!

Tamen, kie vi prenas la librojn? En la rusa haveblas amaso da libroj en la reto, senpage aŭ malmultekoste, sed ĉu en aliaj lingvoj?

Mi bedaŭrinde nur nun vidis tiun tre interesan artikolon, el kiu mi eksciis pri e-legilo, kiun mi ĝis nun ne konis. Jen kelkaj rimarkoj pri la ĉefa artikolo kaj pri la respondoj:

“Unikodajn esperantajn tekstojn la libro kompreneble jam nun bone montras.” Nu, tiel memkompreneble tio ne estas. Vi mem klarigis, ke la aparato de Sony ne kapablas montri rusajn tekstojn (nek esperantajn, polajn, ĉeĥajn ktp). Fakte ĉiuj legiloj, kiuj bazas sin sur la ADE-teknologio de Adobe, konas nur la supran parton de la unikodaj signoj. Signo el la pli suba parto (ĉapelitaj literoj diverslingvaj, grafikaj citiloj, molaj streketoj) aperas kiel demanda signo. Laŭ raportoj la plimulto de la nunaj legiloj baziĝas sur ADE kaj do ne taŭgas por Esperanto.

“necesas malfermi duan kopion por vidi la notojn fine de la libro”. Tiel ne devus esti. Mi testis kelkajn EPUB-librojn, kiujn eldonis Flandra Esperanto-Ligo, en Stanza, EPUBreader kaj en kelkaj aliaj. Se en tiuj legiloj oni tuŝas la ligilon al la noto, la noto malfermiĝas. Leginte ĝin vi denove tuŝas, kaj la programo resaltas al la origina loko en la libro. Tiel almenaŭ funkcias en EPUB. Mi ankoraŭ ne testis aliajn formojn.

“Tamen, la paĝoj de tiuj libroj (de Franko Luin) estas iom tro altaj por la ekrano, do se oni ne volas havi tute etajn literojn, necesas legi unue la suprajn du trionojn de la paĝo”. Ankaŭ tio ne devus esti. Ekzistas du specoj de PDF: bildaj PDF-dokumentoj (kompareblaj al JPG aŭ TIFF; ili simple estas foto) kaj tekstaj PDF-dokumentoj. Se vi aĉetas tekstan PDF-libron, tiam la linioj aŭtomate adaptas sin al la larĝo kaj alto de la ekraneto. Vidu ekzemple la foton en http://www.ipernity.com/doc/28850/5575741 en kiu vi vidas la e-legilon de Sony kun teksta PDF-dokumento. Tiu dokumento havas la formaton A4, sed tamen la legilo tranĉas la linion, tiel ke ne necesas daŭre rulumi.

Mi estas provanta fari iun superrigardon pri ĉiuj e-legiloj kun iliaj kapabloj kaj ne-kapabloj, specife rilate al Esperanto. Mi jam havas donitaĵojn pri deko da legiloj, sed certe indus plivastigi ĝin kaj poste ie publike afiŝi. Mi timas ke pluraj elspezos multe da mono por iu legilo, kaj nur hejme konstatos, ke por Esperanto ĝi ne taŭgas. Tion ni povas eviti kun kiel eble plej vasta informado.

Stängt för kommentering.