En Finnlando mi estus krimulo

Senpaga retaliroMi jam konfesis, ke mi kelkfoje senpermese uzis sendratan reton de najbaroj. Kredeble mi estus krimulo ankaŭ en Svedio, sed pri tio ankoraŭ ne ekzistas kortuma decido.

En Finnlando la kortuma decido pri punpago por tia senpermesa uzo de sendrata reto estis farita antaŭ semajno. La loka kortumo de Salo (spite la nomon tute dolĉa urbeto, la hejmloko de Nokia) konstatis, ke estas kontraŭleĝe uzi sendratan retligon sen la permeso de la posedanto de la ligo, eĉ se la konekto ne estas kriptita.

La kulpulo estis kondamnita je ok “tagaj punpagoj”, kiu estas sufiĉe milda puno, tamen puno. Unu taga punpago en Finnlando estas iom malpli ol duono de la taga enspezo de la koncerna persono. La minimuma taga punpago estas ses eŭroj.

Verŝajne la nepagema surfemulo neniam estus trovita, se ne estus tiel, ke oni suspektis lin pri pliaj krimoj. La polico faris esplorojn pri kontraŭleĝa eniro en la internan komputilan reton de entrepreno en Salo, kaj eksuspektis eksdungiton de la firmao. La polico kredis, ke li uzis la sendratan reton de najbaro por kaŝi siajn spurojn. Tio eble utilis, ĉar finfine eblis pruvi nur, ke li ja senpermese eniris la reton de la najbaro, ne ke efektive ĝuste li eniris la fermitan redon de la entrepreno, kie li pli frue laboris.

Iu en Finnlando kritikis la decidon, dirante, ke oni neniel ĝenas sian najbaron, uzante ties reton, kaj ke ĝenerale kulpas la najbaro mem, se tiu ne ŝlosis sian reton. Aliaj, ekzemple la konata komputila specialisto kaj ĵurnalisto Petteri Järvinen, aprobas la verdikton.

Laŭ li, oni ne rajtas eniri la loĝejon de fremdulo, eĉ se la pordo ne estus ŝlosita, do same oni ne rajtu uzi la reton de fremdulo, eĉ se ĝi ne estas ŝlosita. Des pli, ĉar male ol ĉe pordoj, multaj tute ne kapablas ŝlosi sian reton: “Mi tamen ne volus ŝanĝi la leĝon tiel, ke estu permesite uzi posedaĵon de fremdulo, se la posedanto ne kapablis aŭ memoris ŝlosi ĝin”, li skribas.

En Svedio ĝis nun la demando pri senpermesa uzo de sendrataj retoj ne estis prijuĝita de kortumo, sed laŭ la polico povus temi pri “senrajta uzado”, krimo kiu depende de la seriozeco povas esti punata per punpago, aŭ eĉ per malliberigo dum maksimume du jaroj. Do, certe mi ne plu senrajte uzos la retligojn de aliaj. Aŭ almenaŭ mi ne plu diskonigos mian krimon…

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

5 svar på ”En Finnlando mi estus krimulo”

Slavik, se vi atente rigardas, vi vidos, ke estas la sama etoso kiel ĉe vi. :-)
Ĉi tiu esperantigita etoso estas liverata kun la nova esperanta versio de WordPress 2.5. Mi kompreneble iom ŝanĝis la kolorojn, la larĝon de la kapobildo, kaj aldonis iujn elementojn, sed baze estas la sama kiel ĉe vi. Mi eĉ kredas, ke ĝuste inspirite de via retejo la tradukintoj elektis ĉi tiun etoson. Do mi ĝojas, ke ĝi al vi plaĉas…
Dankon pro la atentigo, la tajperaron mi korektis.

Jes, ĝi aspektas inspirita de la temo (etoso), kiun mi ĉerpis ĉe blog-oh-blog; kaj eĉ kun kelkaj trajtetoj, kiujn mi poste al ĝi aldonis. En via traktado ĝi aspektas eĉ plia ŝtupo de evoluo. Mi ĝojas, ke almenaŭ iam mi trovas min en la ĉeffluo :)

Cetere, kiu kompilas la Esperantan tradukon? Bertilo? Mi neniam interesiĝis…

Ĉar antaŭnelonge mi ekuzis la paron ADSL+WiFi, via novaĵo ŝajnis aparte interesa al mi, kaj mi republikigis ĝin en mia blogo (la trekbeko venis videble por vi).

La Esperantan version de WordPress faras Bertilo kaj Cindio, rigardu la testoblogon jen. Sendratan reton kun ADSL ni havas hejme de kelkaj jaroj. Estas tre oportune, ĉar ekzemple eblas aŭskulti la novaĵojn de Eĥo Moskvi en la banĉambro dum matena razado. :-)

Stängt för kommentering.