Falsa atesto pri falsaj fotoj

Svenska: Falskt om falska foton

Homoj tre volonte kredas vera tion, kion ili volas kredi. Kaj malkredas tion, kion ili ne volas kredi. Ĵurnalisto devas sinteni kritike al siaj fontoj, sed kie estas la limo?

Pri la milito en Kartvelio oni diskutas ĉie, ankaŭ en Esperantujo. Kaj ĉien penetras la mensogoj, kiujn naskas ĉiu milito.

Pasintsemajne mi plurfoje telefonparolis kun reprezentanto de la registara kriz-grupo en Tbiliso. Li asertis, ke la trupoj de Kartvelio ne pafis kontraŭ loĝdomoj en Cĥinvali. Anstataŭe laŭ li la urbon parte detruis rusiaj flugbombadoj.

Ne tre kredeble, se konsideri rakontojn de ĉeestintoj. Mi do sintenis iom suspekteme ankaŭ al liaj informoj pri la avanco de la rusiaj trupoj en Kartvelio, kaj la rusia bombado de diversaj urboj kaj vilaĝoj, unuavice la bombado kontraŭ Gori, kie laŭ li dekoj da pacaj loĝantoj mortis.

Poste tamen la plej multaj el liaj asertoj – krom tiu pri Cĥinvali – povis esti konfirmitaj de sendependaj fontoj. Tiel ankaŭ la informoj pri la bombado de Gori. Tamen rusiaj fontoj asertis, ke nenia bombado de Gori okazis.

Do, se ne okazis bombado de Gori, la fotoj pri tio devas esti falsaĵo. Tiel opiniis multaj rusiaj retanoj, kiuj forte malfidas la okcidentajn amaskomunikilojn, ial samtempe forte fidante siajn proprajn. Kaj fine ili eĉ trovis pruvon pri la falseco de tiuj malamataj okcidentaj amaskomunikiloj.

En la novaĵgrupo soc.culture.esperanto Sergio Pokrovskij diskonigis informon pri la pruvo. Temas pri intervjuo, kiun la fotokorespondanto de la novaĵ-agentejo Reuters donis al Aleksej Venediktov, la ĉefredaktoro de la serioza kaj fidinda Moskva radiostacio Eĥo Moskvi. En la intervjuo la fotisto, la ukrainano Gleb Garaniĉ, konfesas, ke liaj fotoj pri la bombado de Gori estis reĝisoritaj:

Venediktov: Kiuj estas la homoj sur la fotoj?
Garaniĉ: Simple homoj. Modeloj, oni povas diri. Homoj kiuj konsentis helpi al ni fari fotojn. Kio speciala estas en tio?
Venediktov: Sed tiam rezultas, ke vi misgvidis milionojn da homoj.
Garaniĉ: Aŭ povas esti, ke mi male montris la veron. Oni diris al mi, ke estis kadavroj. Kaj por montri la veron, ĉu mi devintus reporti ilin el la kadavrejo kaj foti ilin? Kaj la vundita virino en fajro, sur pikdrato? Ĉu vi kredas ke ŝi sidis tie plurajn horojn, ekde la nokto, kaj neniu ne estus helpinta al ŝi? Almenaŭ fortirinta ŝin de tie.

Leginte la intervjuon mi ŝokiĝis, kaj dum kelkaj minutoj efektive kredis, ke Reuters disvastigis falsajn fotojn pri la okazaĵoj en Gori. Mi eĉ komentis la aferon en soc.culture.esperanto, argumentante, ke la malmorala konduto de unu fotisto ne signifas, ke tio kio okazis en Gori ne okazis. Ja ekzistas pli da pruvoj pri la okazaĵoj ol la fotoj de Gleb Garaniĉ.

Poste mi ekmiris, kial mi ne mem aŭdis la mirindan intervjuon, kvankam mi regule aŭskultas Eĥo Moskvi, kaj kial la intervjuo ne troveblis en la retejo de Eĥo Moskvi, sed nur en amaso da diversaj obskuraj blogoj.

Iom pli da esplorado montris, ke tiu intervjuo neniam okazis. Ĝi estis komplete elpensita, kaj ĝin rapide dementis ne nur Eĥo Moskvi, sed ankaŭ la novaĵagentejo Reuters, kiu eĉ publikigis tutan sinsekvon da bildoj por montri, ke ne povis temi pri reĝisoritaj fotoj.

Plej timiga estas ne la fakto, ke iu elpensis falsan intervjuon por subteni siajn paranojajn ideojn pri la falseco de la okcidentaj amaskomunikiloj. Tiaĵon oni evidente ne povas malhelpi. Ne, sed vere oni ektimas, kiam oni vidas, kiom volonte homoj kredas diversajn konspir-teoriojn, kaj kiel malfacile estas diskonigi la veron.

Ĉe Eĥo Moskvi oni eksciis pri la ekzisto de la falsa interjvuo, kiam la rusia ŝtata televido kontaktis la radiostacion por demandi, ĉu la interjvuo estis filmita. Kompreneble tia pruvo pri la falseco de la okcidentaj amaskomunikiloj bone taŭgus por la rusia ŝtata televidkanalo. Bedaŭrinde tamen la intervjuo ne estis filmita, pro la simpla kialo, ke ĝi neniam okazis.

La origina falsa intervjuo estis en la reto nur kelkajn horojn – la blogo, kie ĝi aperis, forigis ĝin tuj kiam Aleksej Venediktov dementis ĝin. Sed dum tiuj kelkaj horoj la teksto estis kopiita de aliaj blogantoj, kaj disvastiĝis fulmrapide. Multaj nun rifuzas kredi, ke la intervjuo neniam okazis, kaj la neokazinta intevjuo estas plu uzata kiel pruvo pri la falseco de la okcidentaj amaskomunikiloj.

La serĉo “Venediktov Garaniĉ” en la rusa donas 774 trafojn, kaj preskaŭ ĉiu el tiuj trafoj ligas al la falsa intervjuo. Multe pli malfacilas trovi la informon, ke la intervjuo neniam okazis. La rusaj retanoj evidente volas kredi tion, kion ili jam kredas sin scii.

Pli pri la temo: