Familia feliĉo kaj plena kontrolo

Familia feliĉo?La poŝtelefona teknologio rapide evoluas. Ĝis lastatempe nur la polico (kaze de suspekto pri krimo) havis aliron al la teknikaj registraĵoj de la poŝtelefonaj kompanioj, helpe de kiuj eblas kontroli kie difinita poŝtelefono troviĝis aŭ troviĝas en difinita tempo.

Nun unu sveda poŝtelefona kompanio proponas novan servon, per kiu ĉiuj familianoj ajnamomente senpage povas kontroli, kie la aliaj troviĝas – kaze ke tiuj havas la poŝtelefonon kun si. La servo estas parto de pakaĵo, kiun oni reklamas per la slogano “Prisvärd familjelycka” – “Familia feliĉo kiu valoras la prezon”.

Unuavide tre utila afero, ĉu ne? Eblas vidi, ĉe kiuj amikoj la gefiloj momente troviĝas, aŭ ĉu ili jam survojas hejmen de la urbo, ili ja promesis reveni antaŭ la noktomezo… Same la gefiloj povas vidi, ĉu la gepatroj jam baldaŭ revenos de la laborejo, aŭ ĉu iu el ili decidis survoje unue viziti la aĉetcentron. Kaj ankaŭ ĉiu el la gepatroj evidente povos daŭre sekvi, kie la alia troviĝas.

Sed kiel kutime, nova teknologio kreas ankaŭ novajn moralajn dilemojn. Kion se iu familiano en iu momento hazarde ne volas, ke la aliaj familianoj sciu, kie ŝli troviĝas? Kompreneble eblas portempe aŭ tute malŝalti la koncernan funkcion en la telefono, se oni scias kiel tion fari. Sed tiam oni ja afiŝas al la aliaj, ke oni troviĝas en nesdiskoniginda loko…

Ĉu familia feliĉo valoras la prezon?

PS: Tute aliteme, mi ekuzis tre plaĉan kromprogramon de WordPress, kiu aŭtomate elkalkulas, kiuj kvin aliaj tekstoj en mia blogo plej similas al la montrata, kaj aldonas liston kun ligoj al tiuj afiŝoj en la fino. Sed la listo ŝajne ne estas montrata en la RSS-fluo, do por vidi ĝin necesos viziti mian blogon.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

7 svar på ”Familia feliĉo kaj plena kontrolo”

Ankaŭ en Hispanio oni komencis vendi tiun servon. Kaj la kompanio tute malkaŝe reklamas, inter aliaj avantaĝoj, ke vi povas kontroli kie troviĝas via partnero.

Nekredeble, ĉu ne?
(Nekredeble ke oni faras tion malkaŝe, ĉar kompreneble ĉiu subkomprenas tiun utilecon sen la neceso ĝin distrumpeti)

Jen retejo, kiu informas pri pluraj usonaj GPS-bazitaj spursistemoj. La sloganoj ne estas aparte interesaj, sed iom timiga estas elektebla trajto “persistemo”: se la uzanto malŝaltas la telefonon, kaj poste ĝin reŝaltas, la spurado rekomenciĝas:

“This feature is particularly handy if you do not want to instruct the person using the phone how to turn tracking on and off.”

[Ĉi tiu trajto aparte utilas, se Vi ne volas instrui la telefon-uzanton, kiel ŝalti kaj malŝalti la spuradon]

Saluton, mi venis por kontroli vian uzon de avataroj, kaj por vidi vian etoson, ne por lasi inteligentan komenton.

Ĉarmege! Kaj mi vidas la rondajn angulojn. Do, nun vi estas la prizorganto de Techicon!!!

Stängt för kommentering.