Rusia ŝtata televido falsis intervjuon de Fox News

Svenska: Rysk stats-tv förfalskade inslag från Fox News
Suomi: Venäjän televisio väärensi Fox Newsin haastattelun

La okcidentaj amaskomunikiloj montras torditan bildon de la mondo. Por bone konvinki siajn spektantojn pri tiu tezo, la rusiaj televidaj propagandistoj laŭ sia plaĉo tondis kaj gluis pecojn el intervjuo, sendita de la konservativa usona novaĵ-kanalo Fox News.

Temas pri interjvuo kun la 12-jara Amanda Kokojeva kaj ŝia onklino. Ambaŭ loĝas en Kalifornio, sed Amanda Kokojeva vizitis siajn parencojn en Cĥinvali en Sud-Osetio, kiam la milito komenciĝis.

La vive elsendita intervjuo rapide estis afiŝita en YouTube, kie diversaj kopioj de ĝi ĝis nun estis spektitaj pli ol milionfoje. Inter la rusiaj retanoj la intervjuo de Fox News kun Amanda Kokojeva iĝis simbolo de la nefidindeco de okcidentaj amaskomunikiloj – Amanda kaj ŝia onklino Laura Tadejeva havis nur 3 minutojn kaj 47 sekundojn por deklari sian dankemon al Rusio kaj postuli la eksiĝon de Saakaŝvili.

Ankaŭ la rusia ŝtata novaĵkanalo Vesti trovis la intervjuon, sed la redaktoroj tie ne estis tute kontentaj pri ĝi. Tial ili faris propran version, en kiu mankis du trionoj de la originalo, kaj la resto estis tordita. Jen kiel sonis la neŭtrala kaj objektiva anonco de la intervjuo en rusia ŝtata televido:

En Usono la informada milito ĉirkaŭ la okazaĵoj en Sud-Osetio estas batalata sur ĉiuj frontoj. La usonanoj uzis ĉiuj eblojn por misinformado. Sed foje ili ne sukcesas pri tio. 12-jara oseta knabino kaj ŝia onklino, kiuj ambaŭ de pluraj jaroj loĝas en Usono, kaj kiuj trafis sub bombadon dum vizito en la hejmlando, estis invititaj al viva intervjuo en la televida kanalo Fox News. Ŝajne la ĵurnalistoj kredis, ke la diskuto disvolviĝos en la direkto kiu estas necesa al Usono. Sed ili eraris.


Poste Vesti montras sian torditan version de la intervjuo, el kiu estas forigita ĉio, kion diras Amanda Kokojeva. Anstataŭe ĉefe aŭdiĝas la programgvidisto Shepard Smith, sed en la rusa voĉtraduko lia voĉo ekhavis forte mokan tonon.

Kiam la onklino de Amanda (la onklino cetere ne estis en Sud-Osetio) rakontas, ke la militon komencis Saakaŝvili, ŝian voĉon superas forta tusado kaj stranga muĝo el la televid-studio. Neniu el tiuj sonoj estas en la origina versio de la intervjuo. Tuj poste la intervjuo estas interrompita de reklam-paŭzo, kiu ŝajnas aperi tute nemotivite, proksime al la komenco de la intervjuo – ja du minutoj estis fortonditaj.

Post la relam-paŭzo iĝas eĉ pli strange. En la angla la programgvidisto diras. “This program ends in less than a minute, but I want to give you thirty seconds to complete your thougt.” La rusa traduko iĝas: “Эта программа кончилась минуту назад, но я хочу дать вам тридцать секунд чтобы закончить Вашу мысль”. (“La programo finiĝis antaŭ minuto, sed mi volas doni al vi tridek sekundojn por fini vian penson.”) Tuj kiam la onklino de Amanda komencas paroli, la programgvidisto diras “dek sekundoj”, kio ŝajnas tute stranga, se oni ne scias, ke la rusiaj propagandistoj ankaŭ ĉi tie fortondis parton de la intervjuo.

La onklino de Amanda finas per nova postulo pri la eksiĝo de Saakaŝvili. La programgvidanto diras: “Well, that’s certainly what the Russians want.” En la rusa versio tio estas tradukita jene: “Ну да, это как раз то чего хотят слышать русские.” (“Nu ja, ĝuste tiajn aferojn volas aŭdi la rusoj.”)

Rusa ŝtata televido kiel kutime plej bone scias, kion rusoj volas aŭdi.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

4 svar på ”Rusia ŝtata televido falsis intervjuon de Fox News”

Pro ĝuste tia tondado-gluado mi neniam (post sperto mia) konsentus intervjuiĝi, eĉ prese, sen la rajto kontroli kion fine vidos/legos la publiko; kaj tiun rajton la komunikiloj neniam donas, kutime “pro tempomanko”, “ni havas limdaton” ktp.

La kazo priskribita de vi ŝajne ja estas nekutime kondamninda, sed la tondado-gluado mem, sen antaŭvido de la intervjuitoj, estas, ĉu ne, regula procedo? (Mi ne scias, mi nur demandas…)

Ken

Estas kutimo almenaŭ en la Germana gazetaro, ke intervjuita persono rajtas kontrollegi la intervjuon por konsenti, ke ĉio raportita vere estis dirita. Ĝuste la plej malaltkvalitaj gazetoj, kiuj volas politike agadi (aŭ, pli precize, manipuli), ne ofertas tiun eblon.

Kompreneble ankaŭ povas ekesti alia problemo, nome ke ĉiuj nekontentigaj respondoj al malagrablaj demandoj estas fortranĉitaj poste. La gazetaro devas atenti, ne anticipe malsovaĝigi sin mem per “maldanĝeraj demandoj” nur por eviti tiajn situaciojn. Reale tamen eblas minimume raporti, ke la persono ne permesis publikigadon de la respondoj. Ankaŭ tio povas gvidi al manipulado, sed la kompletan danĝeron mi taksas pli malgranda.

Ŝajnas al mi, ke oni normale mallongigas ĉion, kion oni remontras en televido: intervjuojn, komentojn ktp. Kaj estas (certe abomena, sed) normala praktiko eltondi partojn, kiuj aspektas balaste aŭ kontraŭas la bildon, kiun volas prezenti ĵurnalisto. La suĵeto estis ja pri tio, kiel oni intence fuŝis la intervjuon kun Amanda kaj la onklino, kiam ili ekparolis malĝustajn aferojn: tiun intencan fuŝadon la respektigo de “Vesti” bone prezentis, laŭ mi.

Necesas kompreni, ke “Vesti” estas specifa kanalo: ĝi raportas pri rusiaj (kaj koncernaj) aferoj iom FoxNews-ece, sed kion oni atendus de la oficiala laŭtparolilo de la ŝtatestraro?

Sed ĉu tion vi konsideras normalan mallongigon? Laŭ mi oni drastigis, se ne falsigis la etoson de la intervjuo. Krome eblas demandi, ĉu pozitiva rimarko pri Rusaj soldatoj ne ĝuste montras la nehipokritecon de la Usona televido. Oni ja havas minimume certan liberecon, ĉar oni montras diversajn opiniojn.

En demokratio mi atendas, ke televidkanalo ne estas oficiala laŭtparolilo de ŝtatestraro, eĉ se ĝi estas ŝtata. Esceptoj, ekzemple la televidkanaloj de Berlusconi en Italujo, estas hontindaj. La “kion alian atendi”-sinteno ne estas akceptebla tiurilate. Min serioze maltrankviligas, ke oni prenas tiun Usonan intervjuon por kritiki, sed ŝajne senprobleme akceptas ŝtatan propagando-televidkanalon en Rusujo.

Stängt för kommentering.