Kiom pereis en Cĥinvali?

Svenska: Hur många döda i Tschinvali?

La kartveliaj trupoj agis abomene kaj rekte krime, kiam ili per pezaj armiloj pafis kontraŭ la urbo Cĥinvali. Evidente kartveliaj kirasveturiloj, kiam ili estis jam en la urbo, pafis ankaŭ rekte en loĝdomojn per maŝinpafiloj kaj kanonoj. Tion oni povas pravigi per neniaj argumentoj.

Sed kiom da homoj pereis en Cĥinvali kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj?

Jam dum la bataloj la prezidento de Sud-Osetio, Eduard Kokojti (kiu mem forveturis el Cĥinvali) anoncis, ke 2.000 pacaj loĝantoj estis mortigitaj, kaj akuzis Kartvelion pri genocido. La samajn akuzojn poste ripetis pintaj oficialaj personoj de Rusio, ankaŭ ĉefministro Vladimir Putin, kvankam Putin indikis la kvanton de pereintoj je 1.600.

Nun la homrajta organizaĵo Human Rights Watch vizitis la malsanulejon en Cĥinvali. Montriĝas, ke la malsanulejo dum la bataloj akceptis 44 pereintojn kaj 274 vunditojn. La plej multaj vunditoj estis militistoj, diras kuracisto kiu laboris en la malsanulejo dum la okazaĵo.

La separatista registaro de Sud-Osetio, la sama kiu asertas ke pereis 2.000 pacaj loĝantoj, nun publikigis liston de ĉiuj rusiaj pactrupanoj, kiuj pereis en Cĥinvali. La listo enhavas 11 nomojn.

Kompreneble estas verŝajne, ke ne ĉiuj mortintoj estis portitaj al la malsanulejo, kvankam la kuracisto diras, ke ne estis alia loko kien eblus ilin porti. Kaj ja eblas, ke granda kvanto da kadavroj plu restas en la ruinoj, kaj en la vilaĝoj ĉirkaŭ Cĥinvali. Tamen la cifero 1.600 (aŭ 2.000) aspektas ĉiam malpli probabla.

Pli pri la temo