Adobe manĝas la ĉapelojn de e-libroj

La ĉapelojn restarigis la programo Calibre.Kiam mi legis la entuziasman recenzon de Gerrit Berveling, mi ekemis tuj posedi la novan romanon de Trevor Steele. Do, mi esploris la eblecon mendi ĝin kiel e-libron ĉe la eldonejo FEL. Je mia miro montriĝis, ke la provlibro de FEL en la formato epub en mia legilo aperis… sen esperantaj supersignoj! Strange, ĉar ĝis nun mi havis neniajn problemojn pri esperantaj, svedaj aŭ rusaj literoj en mia legilo.

Kiel evidentiĝis post iom da esplorado, la problemo pri malaperantaj supersignoj en la formato epub ne temas pri la legoaparato mem, nek pri la libro, sed pri la programaro ADE (Adobe Digital Editions), kies kernon multaj librolegiloj, ankaŭ la mia, nun uzas por montri epub-dokumentojn. Espereble la programaro baldaŭ evoluos. Intertempe la problemon oni povas ĉirkaŭiri, se oni en taŭga maniero produktas la epub-dokumenton, pakante kun ĝi la bezonatan tiparon. Tion jam sukcesis montri La Ondo de Esperanto per siaj unuaj provlibroj.

Unu granda misaĵo en la nuna evolustadio de e-libroj temas pri la kopiprotektaj programoj, angle mallongigataj DRM (digital rights management). Granda problemo estas la monopolemo de Amazon, kiu malpermesas ke ĝia kopiprotekta sistemo por la formato Mobipocket estu instalita en aparato, kie estas instalita ajna alia kopiprotekta sistemo!

La rezulto ne iĝas, kiel Amazon eble deziris, ke Mobipocket forpuŝas aliajn formatojn, sed male, ke epub nun forpuŝas Mobipocket. Eble bone… se ekzistus norma solvo de kopiprotektado por epub. Sed ĝi ne ekzistas – anstataŭe Adobe disvastigas sian propran kopiprotektan sistemon por epub, kaj tiu sistemo funkcias nur per la legilo de Adobe, kiu siavice ankoraŭ ne bone komprenas esperantajn literojn!

Feliĉe la epub-libroj de FEL (ankoraŭ?) ne estas protektitaj per la DRM-ilo de Adobe, do eblas ilin malfermi ekzemple en la utilega programo Calibre, kaj konverti ilin al dezirata formato. Sekve mi nun, nur kelkajn horojn post kiam mi vidis la recenzon, jam legas la romanon de Trevor Steele en la formato fb2, kaj tio bele funkcias en mia legilo, krom unu problemo: bedaŭrinde la piednotoj aperas fine de la libro, ne piede de ĉiu paĝo kiel devus esti – sed mi ĉiukaze ne emas tro okupiĝi pri piednotoj kiam mi legas romanon, do ne tro gravas.

Dum ni atendas la tutmondiĝon de la programaro de Adobe, eble ni mem kontribuu al la tutmondiĝo de Calibre, partoprenante en ĝia esperantigo.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

7 svar på ”Adobe manĝas la ĉapelojn de e-libroj”

Paki tiparon ene de la epub-dokumento efektive estas solvo, sed laŭdire tio tre pezigas la dokumentojn, tiel ke turni paĝon iĝas temporaba procedo. Sed mi scias tion nur el forumoj, kaj mem ne testis.

Pro tiu problemo mi provizore rekomendas al posedantoj de ADE-bazita e-legilo aĉeti librojn en PDF-formo anstataŭ en EPUB-formo. La PDF-libroj de FEL adaptiĝas al la formato de la ekrano de la uzanto.

Mi ne rimarkis problemojn pri la enpakita tiparo, sed mi ne tre funde esploris la aferon. Indus provi pri tiu alternativo.

Aliflanke estas kompleta stultaĵo, ke la ADE-legilo rifuzas uzi tiparojn, kiuj estas en la aparato. Mi havas en mia lBook dekon da bonaj tiparoj kun ĉiuj bezonataj signoj, sed la ADE-bazita legilo kiun lBook uzas por la formato epub insistas uzi nur sian propran tiparon – kiu ne havas la bezonatajn signojn!

Feliĉe la aliaj formatoj estas montrataj per aliaj programeroj. Ŝajne eblus ŝanĝi ankaŭ la legilon de la formato epub, sed tiam supozeble perdiĝus la subteno por la kopiprotektitaj epub-libroj. Do, dume restas la solvo uzi enpakitajn tiparojn, kaj plendi ĉe Adobe.

Cetere, mi iom surpriziĝas, ke vi ne aŭdis pri lBook antaŭe. Ja ĝia ĉefa eŭropa distribuanto troviĝas ne tre malproksime de vi.

Mi intertempe kreis EPUB-libron kun enpakitaj tiparoj, kaj mi ne rimarkis iun malrapidiĝon. Temas tamen pri malgranda libro. Mi nun faros teston pri “dika” libro, la nova romano de Trevor Steele.

Pedro Hernández havas similan legilon al via. Ĝi nomiĝas Papyre kaj ĝi estas la hispana versio de la ĉina Hanlin.

Mi demandis al li pri problemoj en ĉapeloj, sed diras ke li vidas ĉion perfekte. :-?

Laŭ mia scio, li prenis liberan esperant-lingvan materialon el gutenberg.org sed laŭ formato EPUB.

Ĉu EPUB-libroj el tiu retejoj estas ankaŭ problemaj pro vi, rilate al ĉapeloj?

La problemo tute ne estas en la libroj aŭ en la formato epub. La problemo estas en la legoprogramo provizita de Adobe. Estas aliaj legoprogramoj por epub, sed laŭ mia kompreno ili ne funkcias por kopiprotektitaj libroj (DRM), ĉar tiu DRM-formato estas posedaĵo de Adobe… En ĉiuj aliaj formatoj ol epub la ĉapeloj perfekte videblas. En epub estas problemoj ne nur pri esperantaj ĉapeloj, legu pli ĉi tie.

Mi scivolas, kiun programaran ĝisdatigon Pedro uzas en sia legilo. Eble li povas rakonti ĉi tie? Mi vidis, ke hispanaj hakistoj jam solvis la problemon pri la forigo de subteno por kopiprotektado en la formato Mobipocket, sed ne provis ĝis nun tiun ĝisdatigon, ĉar mi ĉefe legas librojn en tute aliaj formatoj – unuavice la rusa fb2.

Hm, mi nun elŝutis unu libron en la formato epub ĉe gutenberg.org. La esperantaj ĉapeloj same malaperas en ADE (Adobe Digital Editions). Do, se Pedro vidas ilin, li certe uzas alian legoprogramon. Mi uzas la lastan version de la alternativa rusa ĝisdatigo, sed ĝia aŭtoro ne multe okupiĝis pri neliberaj formatoj, ĉar tiuj ne estas popularaj en Rusio. Ha, cetere mi nun vidas, ke mi uzas la antaŭlastan. Post kiam mi antaŭ semajno aŭ du demandis pri la afero, la aŭtoro de la rusa versio jam faris la samon kiel la hispanoj, kaj remetis la subtenon de Mobipocket DRM. Mi tuj instalos ĝin. :-) Sed ĝi nenion ŝanĝos rilate la ĉapelojn, ĉar la legilo por epub estas la sama kiel en la antaŭa versio. :-(

Fakte mi demandis Pedron scivoleme kiam li aĉetis la aparaton, antaŭ la somero, ne sciinte pri la problemoj kiujn vi raportas. Mi atentigos lin pri tiu ĉi diskuto.

Stängt för kommentering.