Putinoj de svedoj ni neniam estis

La ideoj de Adof Iwar Arwidsson, unu el la svedlingvaj fondintoj de la finna naciismo en la 19-a jarcento, evidente iĝis multe pli regantaj en Finnlando ol li mem iam povis imagi. Tamen se hodiaŭ li vidus la retajn diskutojn, li certe svenus.

Suomeksi På svenska

La ideoj de Adolf Iwar Arwidsson, unu el la svedlingvaj fondintoj de la finna naciismo en la 19-a jarcento, evidente iĝis multe pli regantaj en Finnlando ol li mem iam povis imagi. Tamen se hodiaŭ li vidus la retajn diskutojn, li certe svenus.

Oni supozas ke Arwidsson estis la aŭtoro de la vortoj, kiuj iĝis parto de la fundamento en la konstruado de la finna nacio post la divido de la sveda regno en 1809: “Ne plu ni estas svedoj, ni ne volas iĝi rusoj, do ni iĝu finnoj.” La originalo estis svedlingva. En la disvastiĝinta finnlingva versio ial perdiĝis la vorto “plu”. Multaj el la hodiaŭaj finnoj ne volas esti memorigataj pri tio, ke la finna kulturo grandparte estas formita de tiuj ses jarcentoj, dum kiuj Finnlando estis parto de la sveda regno.

Pasintdimanĉe finnlanda televido montris la unuan el dek partoj de bone esplorita dokumenta serio kun la provoka titolo “Suomi on ruotsalainen” (Finnlando estas sveda). En la mondo apenaŭ ekzistas aliaj du landoj, kiuj estus tiom similaj inter si kiel Finnlando kaj Svedio, oni eksciis en la unua parto de la serio. Finnoj efektive estas preskaŭ kiel svedoj.

Konata finna historiisto klarigis kiel la sveda influo estis forviŝita en finna naciisma redifino de la historio en la 20-a jarcento, aŭ torde prezentita kiel sveda kolonia subpremo, kvankam Finnlando estis egalrajta parto de la regno. La sveda historiisto Dick Harrison siaflanke rakontis, kiel Finnlando en simila maniero estis malaperigita el la sveda konscio pri la historio.

Tamen, nomi finnojn svedoj ne estas io kion oni faras senpune. Ne daŭris multajn minutojn antaŭ ol finnaj retforumoj estis plenigitaj de koleraj komentoj. La programestro Juhani Seppänen esti nomita “putino de svedoj” kaj “servisto de Sveda popola partio”, la finnlanda partio por kiu voĉdonas la plejmulto de la svedlingvaj finnoj.

Ankaŭ la svedia historiisto Dick Harrison estis severe skoldita, kaj la konspirteoriistoj atentigis, ke la entrepreno kiu produktis la serion ricevis subtenon de svedlingvaj institucioj en Finnlando, interalie de la Fondaĵo de sveda kulturo kaj la svedlingva universitato Åbo Akademi.

“Ĉu sveda kultura imperiismo kaj rasismo povus iĝi pli aĉa ol ĉi tio?” demandis anonima reta komantanto. “La vero estas, ke la svedoj igis finnojn siaj sklavoj”, aldonis alia. Tria asertis, ke la programestro kompreneble lasas sin aĉeti de svedaj interesoj, ĉar lia patrino estas svedlingvano.

Ŝi ne estas.

Pli pri la temo

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

13 svar på ”Putinoj de svedoj ni neniam estis”

Multaj nacioj povus/devus simile repensi siajn naciajn mitojn. Kiom hungaroj estas germanoj/slavoj, ekzemple…

Jes, sendube. Estus interese. Tamen ŝajnas ke hungaroj estis pli multflanke influitaj de diversaj ĉirkaŭaj popoloj kaj kulturoj ol finnoj kaj la finnlanda socio. Finnlando estas ĉiameniere multe pli proksima al Svedio ol Rusio (krom geografie).

Mi interpretas tiun artikolon kiel sekvon el diskuto inter LaPingvino kaj Kalle Kniivilä, kiu okazis sub la artikolo “Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?“. Mi ege ŝatas legi tiajn artikolojn, ĉar ili prilumas konfliktojn en Eŭropo kaj la identecon de diversaj partoj de Eŭropo.

Pri la “du plej similaj landoj” oni povus fari bonegan konkurson. Kompreneble homoj ŝatas emfazi diferencojn, sed kio pri Germanujo/Aŭstrujo (komuna lingvo daŭre helpas rilate al kultura interŝanĝo), Ĉeĥujo/Slovakujo ktp.?

La fonto de preskaŭ ajna nacia identeco troviĝas en ekstera influo, kiel Istvan Ertl klare rimarkis. La nacia himno de Germanujo baziĝas sur Kroata fiŝkaptista kanto, kiun oni reverkis al himno por la Aŭstraj imperiestroj. La flago de Germanujo baziĝas sur koloroj de milita unuo, kiu estiĝis dum la batalo kontraŭ Napoleono. En Eŭropo preskaŭ ĉiam la jam kristanaj landoj influis tiujn, kiuj freŝe transiris al kristanismo.

En hodiaŭa Eŭropo ne ekzistas pli granda peko ol forgesi, kion oni volonte transprenis de aliaj landoj/popoloj/kulturoj. Kiu forgesas tion, estas kondamnita al tio, ripeti la malamikecon de jarcentoj.

Vi ĝuste divenas, ke la diskuto pri eŭropa blogado kontribuis al la estiĝo de la teksto, almenaŭ tiugrade, ke verŝajne alikaze mi ne farus version en Esperanto. Estus agrable, se aperus tiatemaj tekstoj ankaŭ el aliaj regionoj.

P.S.: Se jam paroli pri pekoj: La hodiaŭa Germana lingvo havas multegajn vortojn, kiuj originas en la jida lingvo. Se ne rekte transprenitaj, ili eniris la lingvon tra diversaj sociolektoj uzataj de grupoj, kiujn oni konsideris malfidindaj (vojaĝantaj metiistoj ekzemple).

Dankon pro la informo, tamen mi estas skeptika pri minoritataj regionoj kiel “egalrajtaj partoj de la regno”. Multas ekzemploj pri egaleco inter civitanoj/regionoj, kie oni persekutis/as lingvojn (Francio estas paradigma ekzemplo). Mi forte suspektas, ke la granda simileco inter la du kulturoj ne fontas el ekvilibra dudirekta interinfluo. Aliflanke, evidente agojn dum mezepoko aŭ frua moderna epoko ne eblas juĝi laŭ nuntempaj parametroj de homaj rajtoj, protekto de minoritatoj ktp. Entute, inter “sveda kolonia subpremo” kaj rozkolora sovetieca mito pri “eterna amikeco inter la popoloj” ekzistas mezumaj niveloj. Certe mi simpatias al malstarigo de naciismaj mitoj en la oficialaj historioj de landoj (inkluzive, kompreneble, de Katalunio), tamen oni ne iru kvazaŭ en la alian ekstremon. Kredeble necesas kompreni la artikolon kaj la aperigon de la serio de dokumentfilmoj kiel sekvon de internaj finnaj diskutoj kaŭze de la kreskego de la partio de la “veraj (fi)finnoj”.

Vi sendube pravas pri tio, ke ne temis pri ekvilibra dudirekta influo. En la orienta duono de la svedia regno troviĝis du gravaj urboj (Turku-Åbo kaj Viipuri-Viborg), sed granda parto de la hodiaŭa Finnlando estis relative periferia lim-regiono en la regno. Tamen ĝia tiama statuso neniel kvalite diferencis de aliaj periferiaj regionoj, kiuj plu restas partoj de la svedia ŝtato.

Estas vero, ke en grandaj partoj de la orienta regnoduono la popolanoj parolis alia(j)n lingvo(j)n ol en la okcidenta duono, sed tio ne havis decidan signifon en periodo, kiam la elitoj malmulte interrilatis kun la popolanoj. Cetere estis periodoj, kiam la ĉefa elita lingvo en Stokholmo estis ne la sveda, sed la platgermana. Dum iu periodo la kortuma lingvo estis la franca. La popola lingvo ekhavis pli da signifo kun la reformacio, kaj tiam oni relative rapide tradukis la Novan Testamenton ne nur al la sveda (1526) sed ankaŭ al la finna (1548).

Almenaŭ la unua parto de la televidserio (mi kun intereso atendas la duan parton) tamen ne multe temis pri lingvo, sed pri la ĝenerala kultura influo de la svedia periodo en la historio de Finnlando, kaj kiel tiu influo plu videblas en multegaj fenomenoj – se oni iom gratas la surfacon. La tuta organizita socio en Finnlando ja estis grandparte kreita dum la svedia periodo (ĉ. 1200-1809), kaj la svedia influo restis forta ankaŭ dum la rusia periodo (1809-1917) interalie ĉar la finnlandaj elitoj sukcesis konservi la malnovan svedian konstitucion de 1772 kiel bazon de la leĝa sistemo.

Ĝenerale oni ne konfuzu lingvopolitikon kaj diskuton pri la naciaj mitoj. Devus ebli montri (ofte frapegajn) similecojn inter la finna kaj sveda kulturoj, sen ke tio estu tuj stampita kiel propagando por la sveda lingvo en Finnlando. Sed la finnaj naciismaj kontraŭuloj de la dulingveco ĉie vidas konspirojn kontraŭ la vera finneco, kaj evidente ofte estas grave alergiaj al ĉio sveda. Tial ili ekhavas seriozajn simptomojn, kiam oni klare montras al ili, kiel multo en la finnlandaj socio kaj kulturo havas siajn radikojn en Svedio.

“Finnoj efektive estas preskaŭ kiel svedoj.” Kiaj ili estas? Krom civitanecoj de Finnlando aŭ Svedio: Ĉu ili havas specifajn ecojn, kiujn aliaj homoj ne havas?

Evidente temas pri la kulturoj kaj la socioj – la svedia kaj la finnlanda socioj havas multegajn profunde komunajn trajtojn, kiuj igas finnojn kaj svedojn konduti tre simile en multaj situacioj. Sed kompreneble estas ankaŭ subtilaj diferencoj. Svedoj malofte saŭnas, ekzemple :-)

Ege interesa artikolo. Restis ĉe mi demando. Ĉu la regantaj elitoj en Finnlando aŭ aliaj skandinaviaj landoj iel ajn agas por teni naciismajn memimagojn de kolektiva viktimeco vivaj, aŭ ĉu la naciismo estas pli reago de unuopaj homoj al sia socia situacio?

Se paroli pri memimago de kolektiva viktimeco, tio laŭ mi validas nur en Finnlando. Kaj laŭ mi la nunaj elitoj prefere volas malkonstrui tiun parton de la memimago. Tamen nerekte la plu deviga instruado de la sveda lingvo en la finnlingvaj bazaj lernejoj iritas multajn finnojn kaj igas ilin senti sin “subpremitaj” de la sveda minoritato.

Bedaŭrinde mi vidis nur parton de la dua parto de la programo. Dankon pro interesa artikolo. Mi ankoraŭ ne multajn komentojn aŭdis, kelkajn mi legis en loka gazeto. Mi estas svedlingvano kiu loĝas en tute finnlingva urbo, kie 1/4 balotis por la “vera finna partio”

Putinoj de svedoj … –
vi ja skribas blogon en pluraj lingvoj.
La jena rubriko estas la plej trafa!

Stängt för kommentering.