Lastaj enskriboj »
Lastaj komentoj »
Plej komentitaj enskriboj »

Naskiĝtago de kontraŭsovetia malpropagandilo

Verkita de Kalle je 2008-05-01 – 21:24

På svenska: Antisovjetisk propaganda fyller år

En Novaĵoj ne estas vero, kaj en Vero ne estas novaĵoj, oni diris en la sovetia tempo. Tiun malnovan kontraŭsovetian ŝercon oni pli facile komprenas, se oni scias, ke la du ĉefaj gazetoj en Sovetio nomiĝis ĝuste "Vero" (Pravda) kaj "Novaĵoj" (Izvestija).

Tamen en Sovetio ekzistis gazeto, kiu enhavis kaj veron kaj novaĵojn. La gazeto konsistis el varia kvanto da karbopapere kopiitaj tajpitaj paĝoj kaj havis la komplikan nomon Ĥronika tekuŝĉiĥ sobitij (Kroniko de aktualaj okazaĵoj). La unua numero aperis antaŭ kvardek jaroj, la 30-an de aprilo 1968.

1968 estis la jaro de homaj rajtoj de UN, kaj laŭ la unua intenco la gazeto devis porti la nomon "Jaro de homaj rajtoj en Sovetio". Tiel estis skribite plej supre sur la unua tajpita folio, kio indikas, ke la fondinto Natalja Gorbanevskaja dekomence ne planis tian longdaŭran projekton, kia la gazeto poste iĝis. La redaktistoj sekvis unu la alian laŭvice, kiam la antaŭaj estis malliberigitaj, sed la subtera gazeto aperadis ĝis la jaro 1983, kiam la tiama redaktisto, la matematikisto Jurij Ŝiĥanoviĉ, estis arestita.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Telefona romano

Verkita de Kalle je 2008-04-24 – 7:15

Libro en telefonoMi malkovris, ke kaze de neceso tute bone eblas legi libron per mia poŝtelefono, eĉ se la ekrano estas iom malgranda por tiu celo.

Mi pli frue sen aparta sukceso provis kelkajn manierojn enmeti librojn en la telefonon. Grandaj tekstodosieroj rifuzis malfermiĝi en ĝi, same html-formaj libroj. Eblis meti etajn pecojn, mi jam ne memoras en kiu el la formatoj, sed tio estis tro maloportuna, do mi rezignis.

Tamen, aĉetinte mian legilon de elektronikaj libroj, mi ankaŭ aĉetis kelkajn librojn por ĝi en la rusa librovendejo Litres.ru. Tie mi malkovris, ke iliajn librojn eblas elŝuti en amaso da diversaj formatoj. Por la granda legilo plej oportuna estas la formato fb2, sed estis ankaŭ proponata la formato java.

Alivorte, la libro estas transformata en malgrandan java-programeton, kiun eblas instali en la telefono. Dum la kreado de la programeto oni povas indiki preferojn pri la grando de la tiparo kaj simile. Poste oni elŝutas la programeton, transmetas ĝin en la telefonon - kaj mirakle, la libro estas legebla sur la ekrano de la telefono.

Kompreneble estas multe pli oportune legi veran libron, aŭ la ekranon de la granda librolegilo. Sed ne ĉiam oni kunportas libron aŭ librolegilon, telefonon jes. Krome en kelkaj situacioj povas esti pli diskrete butonumi sian poŝtelefoneton ol enprofundiĝi en grandan libron.

Mi jam provis, funkcias tute bone. Mi ankaŭ trovis du retejojn, en kiuj senpage preneblas tiaj libroj en la rusa: mobibooks.ru, mobm.ru. Tamen restas la demando, kiel transformi ajnajn tekstodosierojn en java-programetojn. Eble ekzistas iu programo por tiu celo?

PS: Nun mi eĉ trovis retan servon, kiu promesas fari java-libron el ajna teksto. Tamen, ĝin povas uzi nur ukrainanoj kun poŝtelefono, kaj ĝi ne estas senpaga.


Etikedoj:
Kategorio Esperante | 2 komentoj »

En Finnlando mi estus krimulo

Verkita de Kalle je 2008-04-21 – 18:40

Senpaga retaliroMi jam konfesis, ke mi kelkfoje senpermese uzis sendratan reton de najbaroj. Kredeble mi estus krimulo ankaŭ en Svedio, sed pri tio ankoraŭ ne ekzistas kortuma decido.

En Finnlando la kortuma decido pri punpago por tia senpermesa uzo de sendrata reto estis farita antaŭ semajno. La loka kortumo de Salo (spite la nomon tute dolĉa urbeto, la hejmloko de Nokia) konstatis, ke estas kontraŭleĝe uzi sendratan retligon sen la permeso de la posedanto de la ligo, eĉ se la konekto ne estas kriptita.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | 5 komentoj »

”Reedziĝo” de Putin alportas multajn legantojn

Verkita de Kalle je 2008-04-16 – 21:08

På svenska: Putins ”bröllop” ger många läsare

Estas interese sekvi, kiel onidiroj povas trapasi metamorfozon kaj subite iĝi "seriozaj novaĵoj".

En sia sabata numero la ĵurnalo Moskovskij Korrespondent asertis, ke Vladimir Putin divorcis, kaj baldaŭ reedziĝos al la 24-jara gimnastikisto Alina Kabajeva, kiu ekde pasinta decembro sidas en la rusia parlamento, kompreneble reprezentante Unuecan Rusion, la partion de Putin.

Daŭris iom, sed post kiam la germana gazeto Spiegel skribis pri la artikolo en mardo, ankaŭ svedlingvaj amaskomunikiloj kaptis la fadenon. En sia merkreda numero la ĉefa svedlinga gazeto de Finnlando, Hufvudstadsbladet, citis la artikolojn de Moskovskij Korrespondent kaj Spiegel, tamen kun demandosigno en la titolo.

Kvankam seriozaj amaskomunikiloj en aliaj grandaj lingvoregionoj ŝajne ignoris la nedokumentitan famon, post la tagmezo en merkredo la prestiĝa sveda novaĵagentejo TT aktiviĝis kaj dissendis artikolon, kiu interalie asertas, ke Kabajeva sidas en la rusia parlamento "de kelkaj jaroj", kvankam pasis nur kvar monatoj post ŝia elektiĝo. Restas konstati, ĉu la resto de la novaĵo estas same nefidinda.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Bela penso, fuŝa realigo

Verkita de Kalle je 2008-04-13 – 18:15

Fuŝa arabaHodiaŭ ni vizitis la grandan zoon "Skånes djurpark", kaj malkovris, ke oni aldonis bonvenigan tekston en la araba, supozeble ĉar la araba estas la ĉefa lingvo de novaj enmigrintoj en suda Svedio.

Bela ideo, sed neniu rimarkis, ke en la komputila pritrakto la teksto tute fuŝiĝis - ĉiu litero aperas aparte, kio en la araba aspektas tute barbare, K* V* A* Z* A* Ŭ* E* N* E* S* P* E* R* A* N* T* O* O* N* I* S* K* R* I* B* U* S* Ĉ* I* T* I* E* L.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Kategorio Esperante | 1 komento »

Anonimeco garantiata

Verkita de Kalle je 2008-04-08 – 8:20

KastrupLuis Guillermo Restrepo Rivas demandas "kial etiko ĵurnalisma kontraŭas aliprofesiajn", alivorte, kial ĵurnalistoj foje insistas ne malkaŝi siajn fontojn, dum ekzemple akademiaj esploristoj ja devas indiki siajn fontojn, por ke oni povu fidi la esplorrezultojn.

Por mi, profesia ĵurnalisto, la respondo estas evidenta, sed ŝajne al multaj aliaj ne. Do indas klarigi.

Se oni legas ajnan seriozan gazet-artikolon, eblas vidi, ke preskaŭ ĉiam la fontoj de la kernaj informoj ja estas indikitaj, ekzemple per citaĵoj de klare identigeblaj personoj. Ĝuste kiel Luis Guillermo Restrepo Rivas diras, tio gravas por kredebleco. Tamen, ne ĉiam ĉiuj inform-fontoj konsentas doni gravajn informojn, se ilia identeco estos malkaŝita.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | 7 komentoj »

Preĝejo rande de amastombo

Verkita de Kalle je 2008-04-05 – 18:08

Ĉi tiu estas unu el la artikoloj, kiujn mi verkis post semajno pasigita en Rusio en decembro 2007. Mi tradukis ĝin al Esperanto laŭ peto de Pier Cesare. La originala teksto: Kyrkan vid massgravens rand.

dbnbutovo1.jpgJelena Jevgenjevna havas larmojn en la okuloj, kiam ŝi fajrigas kandelon en la negranda blanka preĝejo rande de amastombo. Ĉi tie estis mortpafita la duonpatro de ŝia avo antaŭ sepdek jaroj. Li estas unu el tiuj 20 761, kiuj kuŝas en la tero malantaŭ la barilo el verde farbitaj tabuloj.

La buso al la amastomboj ekas de la finhaltejo de la Moskva metroo unufoje hore. La finhaltejo de la buso nomiĝas Pafejo Butovo. Tio estas la vera finhaltejo. Sed la buso ĵus foriris, kaj ni signalas por haltigi aŭton - en Rusio ĉiu dua privata aŭto estas ebla taksio.

La unua aŭto, kiu haltas, ne volas veturi al la pafejo, tio estas tro komplika pro ĉiuj vojlaboroj kaj aŭtovicegoj. En la dua aŭto sidas magra, nigrahara viro el Kirgizio. Li konsentas veturi al la amastombo por 150 rubloj.

- Mi aŭdis pri ĝi, sed mi neniam estis tie. Estas ja tute neimageble, mi simple ne povas kompreni, kiel oni povis mortpafadi homojn en tiu maniero. Dio donis al homo la vivon, alia homo ne rajtas ĝin forpreni, li diras, kiam ni haltas en vico ĉe semaforo.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Elektronika inko sur miaj fingroj

Verkita de Kalle je 2008-03-29 – 10:14

Elektronika libroUnuafoje mi vidis iun legi elektronikajn librojn per specifa tiacela aparato en la Moskva metroo, kiam mi vizitis Moskvon komence de marto. Estis juna viro (kompreneble juna viro, ĉiam ili unuaj ekuzas ĉiajn teknikajn umojn) kiu legis ruslingvan libron per ia aparato kun la marko Sony. Poste, la saman tagon, mi vidis ankoraŭ alian viron en la rulŝtuparo legi libron per pli eta aparato, ŝajne ia pli simpla mankomputileto.

Tre multe da elektronikaj libroj estas libere aŭ malmultekoste haveblaj en la rusa. Estas retaj bibliotekoj, vendejoj de elektronikaj libroj, kaj multaj aŭtoroj reklamcele afiŝas siajn tekstojn en siaj retejoj, kiel ekzemple Jevgenij Griŝkovec. Male ol en okcidento, ankaŭ la tekstoj por kies elŝuto oni devas pagi, estas distribuataj en libera formo, ne protektita, kaj la prezoj estas malaltaj - oni ne vidas la elektronikan libron konkuranto de la papera, sed kompletigo. Kompreneble, ne ĉiuj aŭtoroj samopinias - iliaj libroj simple ne haveblas en elektronika formo.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , ,
Kategorio Esperante | 14 komentoj »

Literaturo sen limoj

Verkita de Kalle je 2008-03-23 – 19:21

libroj.jpgLingvo, uzata de diversetnaj homoj, en disaj partoj de la mondo, en malsamaj kulturaj medioj, en multaj landoj - tia lingvo povas estigi interesan, diversan, ja vere internacian literaturon.

Elektante, kiun libron el mia bretaro eklegi, mi subite ekpensis pri tiu plia kialo, pro kiu mi restas fascinita de la ruslingva literaturo. La du libroj, inter kiuj mi elektis, estis la verko Я - чеченец (Mi estas ĉeĉeno) de la Peterburgano German Sadulajev, kaj Вот идет Мессия! (Jen iras Mesio!) de la Jerusalemano Dina Rubina.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , , ,
Kategorio Esperante | 5 komentoj »

Moskva postrikolto

Verkita de Kalle je 2008-03-09 – 11:31

Вид на КремльLa unuajn tagojn de marto mi pasigis en Moskvo, por raporti pri la tiel nomata elekto de prezidanto, kaj por fari raportaĵon por serio pri la meza klaso en diversaj landoj. Dankon al la helpemaj Moskvaj esperantistoj!

Estis intensaj tagoj en Moskvo, kun malmulte da tempo por blogado, Libera Folio aŭ aliaj amuzaĵoj. Reveninte hejmen mi decidis noti kelkajn impresojn dum ili restas freŝaj en la memoro.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Kadavroj en kargo - Gruz 200

Verkita de Kalle je 2008-02-22 – 10:24

gruz.jpgSvenska: Lik i lasten
Suomi: Ruumiita lastissa

La filmo estas peza. Morna, makabra kaj absurda. La sovetia socio en renversita binoklo, en ŝercospegulo kiu ne ridigas, sed plorigas. Estas neniuj pozitivaj herooj en la filmo Gruz 200 de Aleksej Balabanov. Aŭ eventuale unu - malalta vjetnama gastlaboristo, kiu provas haltigi frenezan murdiston kaj seksperfortulon. La vjetnamo estas pafita. La seksperfortulo estas gardanto de la leĝo.

Gruz 200 signifas Kargo 200. Kodvorto por kadavroj, kiujn oni veturigas el la milito en Afganio al la elpensita, malpura kaj griza industria urbeto Leninsk, ie proksime al Leningrado. La urbo estas elpensita, sed la korpoj estas veraj. Estas jaro 1984. Andropov estas morta. Ĉernenko estas babilanta kadavro. Sovetio estas falsa socio de vivantaj mortintoj.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , ,
Kategorio Esperante | 2 komentoj »

Fulmvizito al Pollando

Verkita de Kalle je 2008-02-18 – 21:52

Na zielonymVendrede la 8-an de februaro mi rekte el la laborejo veturis al la flughaveno de Kopenhago por plua veturo al Poznań en Pollando: tie oni aranĝis plankunsidon pri la projektata nova multlingva priesperanta aktualaĵ-retejo Aktuale.info. La projekto ŝajnas nekutime inda, ĉar oni ne nur babilos al neesperantistoj pri la utilo, kiun povas doni Esperanto, sed efektive uzos Esperanton por krei ion sencoplenan, montreblan al la ekstera publiko. Oni miras, kial neniu faris tion pli frue.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Murdinto "persono de la jaro" en Osetio

Verkita de Kalle je 2008-01-13 – 10:27

FI: Puukottaja valittiin vuoden ossetialaiseksi
SE: Knivmördare årets person i Ossetien

kalojev2.jpgVitalij Kalojev, kiu antaŭ kvar jaroj per tranĉilo mortigis danan flug-gvidiston, ĵus estis elektita la persono de la jaro en Nord-Osetio, respubliko en suda Rusio. Samtempe li ricevis statueton, kiu montras heroon el tradicia oseta poemo. La heroo havas tranĉilojn en ambaŭ manoj, kaj unu plian tranĉilon en la zono.

Vitalij Kalojev estas arkitekto kiu perdis sian edzinon kaj siajn du infanojn en flug-akcidento somere 2002, kiam rusia pasaĝera aviadilo koliziis kun ŝarĝ-aviadilo de la firmao DHL super suda Germanio. 71 homoj pereis en la akcidento. Laŭ la raporto de la esplorkomisiono, la radara sistemo ne estis plene en ordo, kaj mankis sufiĉa kvanto da personaro en la flug-gvidejo: unu gvidisto devis labori ĉe du laborstacioj samtempe.

Li estis la dano Peter Nielsen. La kolizio okazis post kiam la rusia pasaĝera aviadilo obeis la ordonon de Nielsen malleviĝi, ne la malan ordonon de la aŭtomata avert-sistemo.

En februaro 2004 Vitalij Kalojev veturis al Svisio por renkonti la jam eksan flug-gvidiston Peter Nielsen. Rezulte de la renkontiĝo Peter Nielsen ricevis tri tranĉilajn pikojn kontraŭ la koro, kaj mortis antaŭ la okuloj de sia familio.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Kategorio Esperante | 7 komentoj »

Komputila historio

Verkita de Kalle je 2008-01-12 – 17:17

MacBook & BondwellKiam mi komencis mian karieron kiel ĵurnalisto, komputiloj ankoraŭ ne estis ĉies ĉiama laborilo. Mian unuan ĵurnalistan laboron mi havis en la finnlingva redakcieto de la loka radio en Malmö, Svedio, somere de 1989. Ankaŭ en la svedlingva redakcio oni tiam tajpis la novaĵ-telegramojn per vera tajpilo, sur specialaj karbopaperaj folioj, kiuj aŭtomate faris tri kopiojn.

Unu el tiuj kopioj ni ricevis en la finnlingva redakcio. Krome alia loka redakcio en la urbo Karlskrona devis faksi al ni siajn telegramojn, kvankam ili ofte forgesis. Poste mi stakigis la telegramojn antaŭ mi, elektis la plej interesajn, kaj tajpis finnajn versiojn, per elektra tajpilo. Ĝi estis tre moderna kaj luksa, ĉar eblis reiri kelkajn paŝojn kaj maltajpi; tiam la tajpilo aŭtomate kovris la mistajpitajn literojn per blanko.

Dum tiu sama somero 1989 mi foje faksis raportojn por publikigo en la finna gazeto Kansan Uutiset, kaj sekvasomere, en 1990, mi dum kelkaj monatoj laboris en la redakcio de Kansan Uutiset en Helsinko. Tie estis multe pli moderne ol en Svedio: mi tajpis per komputila terminalo.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Kategorio Esperante | 3 komentoj »

Kristnaska morala dilemo

Verkita de Kalle je 2007-12-24 – 11:27

Senpaga retaliroLa kristnaskajn festotagojn ni ne pasigas hejme, sed mi tamen bezonas de tempo al tempo aliri la reton. Mi plurfoje ligiĝis uzante la poŝtelefonon, sed la rapideco ne estas tute kontentiga, kaj krome sendado kaj ricevado de grandaj dosieroj estas relative kosta afero.

Sed poste mi rigardis tra la fenestro de la dua etaĝo, kaj ekhavis ideon. Je la distanco de eble kvindek metroj kontraŭ ni staras longa duetaĝa loĝdomo kun amaso da apartamentoj. Konsiderante la disvastiĝon de hejmaj sendrataj retnodoj, la komplikecon de ties agordado, kaj la ĝeneralan nivelon de teknika klero, mi elkalkulis, ke certe en almenaŭ kvin el la apartamentoj estas sendrata reto, kaj certe almenaŭ unu el tiuj kvin forgesis aŭ malsukcesis fermi sian nodon al eksteruloj.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | 4 komentoj »

Putin oleumis la aparaton

Verkita de Kalle je 2007-12-01 – 9:00

oljeryss.jpgLaŭ multaj la deklivo suben ekis jam fine de la 1970-aj jaroj. Sed dum la okjara regado de Vladimir Putin la vivnivelo de la plej multaj rusianoj altiĝis. Neniu volas reen al la apokalipsa etoso de la kaosaj 1990-aj jaroj kun hiperinflacio, kolapsantaj bankoj kaj same nestabila prezidanto, pri kiu oni devis honti, kiam li direktis eksterlandajn armeajn orkestrojn.

Tial Vladimir Putin estas populara en Rusio, kaj tial lia partio Unueca Rusio gajnegos en la dimanĉa parlamenta elekto.

Ja estas vero, ke Putin forte striktigis la ŝraŭbojn, li forigis la popolan elekton de guberniestroj, silentigis kritikajn amaskomunikilojn kaj selekte uzis la kortumojn por puni tiujn malplaĉajn oligarkojn kiuj ne volis danci laŭ lia muziko. Sed tio estas tute en ordo, opinias multaj en Rusio.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | 3 komentoj »

"Blanko sur nigro" aperis en Esperanto

Verkita de Kalle je 2007-11-29 – 6:02

blankosurnigro.jpgRuse: «Белое на черном» вышла на эсперанто

Mi ĝojas, ke fine aperis mia esperanta traduko de la verko Blanko sur nigro. Temas pri membiografia libro de Rubén Gallego, nepo de iama estro de la Komunisma partio en Hispanio. Li estas grave handikapita korpe, sidas en rulseĝo kaj povas uzi nur kelkajn fingrojn. Lia patrino loĝis en Moskvo en 1968, kiam li naskiĝis. Dum unu kaj duona jaro li restadis en malsanulejo, sed poste la avo aranĝis, ke li estu kaŝita en infanejo, kaj al la patrino oni anoncis, ke li mortis.

La libro faris al mi grandan impreson, kaj baldaŭ post tralego mi komencis ĝin traduki. Poste mi ĉesis, ĉar la eldonejoj kiujn mi kontaktis ne interesiĝis. Fine de la pasinta jaro mi aperigis en mia retejo mian tradukon de la du unuaj ĉapitroj, kaj baldaŭ oni konsilis al mi kontakti la eldonejon Mondial en Novjorko. Jen la rezulto.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | 3 komentoj »

Eksterteranoj en Malmö

Verkita de Kalle je 2007-11-23 – 17:14

Eksterteranoj - UFOJen kion mi vidis vendrede posttagmeze en Malmö. Atako de tri eksterteraj spacveturiloj kontraŭ industria distrikto en la norda parto de Malmö, la tria urbo de Svedio. Alia klarigo de la fenomeno estas ĉi tie.

Avaruusolentoja Malmössä? Vai jotain muuta?

Utomjordingar angriper Malmö? Eller är det något annat?


Kategorio Esperante | 3 komentoj »

Verŝajne malmorala ago

Verkita de Kalle je 2007-11-12 – 22:24

rado.jpgHodiŭ mi faris ion malmoralan. Verŝajne. Sed espereble ne.

Al eksterulo la afero eble ŝajnos bagatela, sed la temo estas serioza. Pri similaj malmoralaĵoj oni multe diskutis en sveda gazetaro dum la lastaj tagoj, kiam montriĝis, ke eĉ gravaj politikistoj okaze pekas pri ili.

Do, dimanĉe alvenis la vintro, kaj la tempo ŝanĝi la somerajn pneŭmatikojn de la aŭto al vintraj. Mi volis ŝpari monon kaj senti min diligenta, do mi ne veturigis la aŭton al pneŭmatik-garaĝo, sed surmetis varmajn vestaĵojn, elprenis la krikon, kaj levis la dekstran malantaŭan radon de la aŭto en la aeron. Neniu problemo. Mi malfiksis la someran radon, fiksis la vintran, daŭre senprobleme.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | 15 komentoj »

Pendumitaj alkoj en trafik-cirklo

Verkita de Kalle je 2007-09-16 – 14:25

Hängda rondellälgar i LundSpontana art-instalaĵo en trafikcirklo en Lund: du pendumitaj "trafikcirklaj hundoj". Tiaj "trafikcirklaj hundoj" iĝis ia modo, homoj nokte metas haste faritajn hundosimilajn aĵojn kiel ornamon de trafikcirkloj.

Ĉi tiuj havas la surskribon "ÄLG" (alko) kaj staras en la trafikcirklo jam de iom da tempo. Sur la alia flanko oni vidas la surskribon F-SEK, kiu estas la mallongigo de unu sekcio ĉe la teknika universitato de Lund, do evidente temas pri studenta ŝerco. Des pli, ke ĝuste alko estas la maskoto de la studentaro de tiu sekcio.

Sed la nokton post kiam iĝis konata la murdminaco de al-Qaida al la sveda artisto Lars Vilks, kiu desegnis Mahometon kiel trafikcirklan hundon, iu pendumis la alk-hundojn sur rozkoloraj pendumiloj.


Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Kie la patro?

Verkita de Kalle je 2007-08-03 – 18:45

Kenen vastuu?"La patrino estis komplete ebria, la bebon oni forprenis", rakontas la finna bulvarda gazeto Ilta-Sanomat sur sia unua paĝo. La konkuranta gazeto Iltalehti, rakontante pri la sama okazaĵo sur sia unua paĝo, mencias, ke ambaŭ gepatroj estis ebriaj. Jen kion skribas la reta versio de la gazeto:

La dumonata bebo estis portita al la oficiala instanco pri protektado de infanoj, post kiam la forte ebria patrino de la bebo festenis en rok-festivalo.

La afero okazis en la tuja proksimo de la festivalejo de Kuopio RockCock, la nokton inter vendredo kaj sabato. Policanoj rimarkis virinon, kiu puŝadis infanĉaron inter la festival-partoprenantoj, kaj ilian atenton vekis la serioza grado de ŝia ebrio. En la infanĉaro krom la bebo estis granda kvanto da fortaj alkoholaĵoj.

La 20-jara patrino estis portita al la policejo por malebriiĝi, kaj la bebo estis portita al la familia protektejo de Kuopio. La patro, trovita en la proksimeco de la bebo, estis portita al sia hejmo. Ankaŭ la patro estis tiel ebria, ke ne eblis lasis la bebon al lia prizorgo.

Pleje interesa en la tuto eble ne estas la okazaĵo en si mem, sed tio, kion el ĝi oni elektas por la unuapaĝaj titoloj de la bulvardaj gazetoj. La gazeto Ilta-Sanomat opinias, ke pri la okazaĵo unuavice respondecis la patrino. La konkuranta gazeto almenaŭ rimarkas, ke ankaŭ la patro ekzistas. Neniu el la gazetoj unuavice kulpigas la patron, kvankam la patro, mem influita de alkoholo, lasis la bebon je la prizorgo de la komplete ebria patrino. La patrino spite sian ebrion almenaŭ plu puŝadis la infanĉaron.


Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Linuksuloj publike kompromitas sin

Verkita de Kalle je 2007-07-23 – 22:11

verdapingveno.jpgDum la semajnfino nin vizitis Bertilo kaj Birke. Ĉar mi jam kelkfoje eksperimentis pri Linukso, sed sen granda sukceso, mi kaptis la okazon kaj petis Bertilon, kiu estas sperta Linuksulo, helpi pri instalo de Kubuntu-Linukso, variaĵo de Ubuntu, en la pli malnova el niaj du Vindozaj komputiloj. (Mi mem preskaŭ ĉiam uzas Makintoŝon.)

Poste mi eĉ mem sukcesis ĝisdatigi la sistemon kaj funkciigi la sendratan retkonekton, do mi jam post unu tago sentas min vera Linuksulo. Plaĉaj estas ne nur la principo de libera programaro, kaj la bonegaj senpagaj programoj kiel la enpaĝigilo Scribus, sed ankaŭ la fakto, ke eblas mem elekti kiun lingvon uzi por la tuta sistemo. Eĉ eblas elekti diversajn lingvojn por diversaj uzuloj.

Bedaŭrinde estas multaj mankoj en la esperanta traduko de Kubuntu, kaj post iom da eksperimentado mi anstataŭ la irita esperantigo elektis uzi la sistemon en la bela finna traduko. Tamen la esperanta traduko estas preskaŭ akceptebla, kion oni apenaŭ povas diri pri la jena teksto, aperigita de iuj entuziasmuloj en la Ubuntu-vikio:

Publikaj kompromitoj de Ubuntu-linukso:

La ubuntua teamo publike kompromitas sin kun la uzantoj en la jenaj terminoj:

1 Ubuntu ĉiam estos senkosta, kaj estos nenia pluskosto kontraŭ la "entreprena versio"…

2 Ubuntu inkluzivas la plej bonajn tradukojn kaj handikap-helpilojn troveblajn en la liber-programara komunumo, por igi Ubuntuon uzebla de kiel eble la plej granda nombro da honoj.

3 Ubuntu estas regulare kaj predikteble liberigata: nova finversio…

Publikaj kompromitoj, efektive. Povus esti bone tradukadi iom malpli entuziasme, kaj kontroladi iom pli entuziasme, por eviti plian kompromitiĝon.


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | 1 komento »

Manke de kaoso, faru ĝin mem!

Verkita de Kalle je 2007-07-10 – 23:02

Neniu parkumo por idiotoj?Post la pasintsomeraj spertoj en la taŭge nomita flughaveno Malpensa en Milano, mi estis preta doni al la tieaj oficistoj honoran diplomon en la konkurso pri la plej malpense malorganizita flughaveno de Eŭropa Unio. Nun tamen montriĝas, ke la Milananoj estas miraklo de efikeco kaj ordo, kompare kun siaj kolegoj en la flughaveno de la greka urbo Preveza. Dum la italoj devis nuligi aviadilon por krei kompletan kaoson, la grekoj elturniĝis sen tiaj trukoj. Ili eĉ ŝajnis sincere surprizitaj, ke ial aperis pasaĝeroj en ilia bela flughaveno.

Kiam ni alveturis el Kopenhago mi iom miris, ke en tia malgranda flughaveno oni konstruis grandegan malplenan, klimatizitan halon antaŭ la malmultaj giĉetoj, kie estas akceptata la bagaĝo de la pasaĝeroj. Nun mi ne plu miras: la enorma halo estas bezonata por enteni la kaoson. Do, ja estas ia sistemo en la frenezo.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Monumenta krizo trafas Estonion

Verkita de Kalle je 2007-06-04 – 9:22

La monumentoPost longa politika disputo la registaro de Estonio decidis formovi la tombojn de 12 sovetiaj soldatoj kaj la tombomonumenton el la centro de la ĉefurbo. La decido kondukis al nokto de rabado en Talino kaj al monumenta krizo en la rilatoj kun Rusio.

La Bronza Soldato en la centro de Talino ne vere estis la ĉefa kaŭzo de la krizo, sed nur katalizilo, ĉirkaŭ kiu la problemoj koncentriĝis. La Bronza Soldato estis starigita en 1947 de la sovetia registaro de Estonio honore al la "Liberigintoj de Talino". Por multaj estonoj la monumento tamen simbolis ne liberigon, sed sovetian okupacion de la lando. Post la sendependiĝo de Estonio en 1991 la teksto sur la monumento estis ŝanĝita al la pli neŭtrala "Por la pereintoj en la dua mondmilito".

Spite la pli neŭtralan tekston, la sovetia monumento en la centro de la ĉefurbo plu iritis multajn estonojn, precipe ĉar ruslingvaj milit-veteranoj kun ruĝaj flagoj kutimis kolektiĝi ĉe la monumento en la tradicia sovetia venkotago, la 9-an de majo. La statuo estis kelkfoje farbita de nekonatoj.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Is something wrong with the mirror?

Verkita de Kalle je 2007-06-04 – 9:18

klimov2.jpgEn Esperanto På svenska

It is not possible for a member of the Russian special police to have drawn the SS symbol on his helmet. That's by definition impossible, or so Mikhail Grishankov, Vice-president of the Security Commission of the Russian State Duma, seems to think. When the Russian edition of Esquire Magazine recently published a photo of a demonstration which clearly showed just such a helmet, Grishankov exploded. He claimed that the editors themselves must have drawn the SS symbol on the picture, thus breaking the law and above all damaging the reputation of Russia. But what's the truth of the matter?

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Kategorio Esperante | 3 komentoj »