i Esperanto

Krimeo estas nia

Svenska Polski По-русски

krimeoniaFine de septembro 2014 mi ĉirkaŭveturis en Krimeo por intervjui subtenantojn kaj konraŭulojn de la anekso. Ĉiuj ili deziris ordon kaj funkciantan socion – anstataŭ kaoso kaj koruptado. Sed ili preferis malsamajn solvojn.

Tiuj, kiuj volis ke Krimeo restu parto de Ukrainio, volonte parolis pri demokratio kaj homaj rajtoj. Funkcianta leĝostato laŭ la okcidenta modelo kaj ĝenerala proksimiĝo al Eŭropo estis ilia vojo antaŭen. Sed el ili multaj jam eksilentis. Aliaj forlasis la okupitan duoninsulon kaj veturis al Kievo por povi paroli libere, por povi antaŭenigi tion, je kio ili kredas. Por ili la rusia regado de Krimeo estas daŭrigo de la sovetia subpremo, malagrabla eĥo de la pasinteco.

Tiuj, kiuj volis aparteni al Rusio, volonte parolis pri la rusa lingvo, kiu laŭ ili estas subpremata en Ukrainio. La plej multaj el ili kompreneble esperis, ke la rusia anekso kondukos al pli altaj salajroj kaj pli bona vivnivelo. Sed almenaŭ same volonte kiel pri tio, multaj parolis pri la bonaj malnovaj tempoj. Pluraj subtenantoj de la anekso menciis Stalinon kiel bonan gvidanton. Sed Stalino kompreneble ne estis same perfekta kiel Putin, klarigis unu el ili.

La presita libro aĉeteblas ĉe:
BookDepositoryUEA, Amazon, Adlibris.se, Adlibris.fi, Adlibris.no, Bücher.deRead.ru…

La bitlibro aĉeteblas ekzemple ĉe:
Smashwords, Google PlayiBooks.

 

El recenzoj

Post la rusia anekso de Krimeo, multaj loĝantoj de la duoninsulo spertis fortan eŭforion, samkiel multaj el la civitanoj de la tuta Rusia federacio. Kalle Kniivilä rekte alfrontas la eŭforion kaj klopodas renkonti la foje neraciajn argumentojn per demandoj pri internacia juro kaj pridubigo de la rusia propagando.
Fredrik Wadström, Kulturytt P1 (Sveda radio)

”Krimeo estas nia” ne estas simpla vojaĝrakonto. La libro estas eseo, verko kiu fokusante al Krimeo kaj ĝia sorto iĝas sublima ”J’accuse” kontraŭ skandala reĝimo.
Kristian Gerner, Sydsvenskan

Kniivilä estas majstro de la nuancoj, en ”Krimeo estas nia” li lasas voĉojn kolizii sub akompano de militistaj botoj kiuj marŝas en Sebastopolon. Ĝi estas fortega raportaĵo, komplete nepra por tiu, kiu eĉ iomete interesiĝas pri nia granda najbaro en la oriento.
Rasmus Landström, Arbetet

Kniivilä zorge elmontras al la leganto siajn proprajn, konvencie okcidentecajn sintenojn… Tio tamen ne malhelpas ke la vivaj kaj honestaj raportaĵlibroj de Kniivilä verŝajne estas la plej bona kio haveblas pri la temo en Svedio nuntempe…
Carsten Palmaer, Aftonbladet

…nepra kaj kapta raportaĵo. La libro… fundamente temas pri la escepta evoluo en la hodiaŭa Rusio. Kun bibliaj trankvilo kaj pacienco Kniivilä pentras timigan portreton de la nuna situacio.
Thomas Engström, Svenska Dagbladet

…aktualega libro, kiu sub fulma prilumo priskribas la animstaton de homoj, kiuj subite kaj per milita forto estis aligitaj al Rusio.
Niclas Sennerteg, Borås Tidning

…kapta sed malĝojiga raporto de vojaĝoj en Krimeo, bone verkita kaj riĉa je scioj.
Sören Josefsson, Jönköpings-Posten

Kniivilä renkontas ankaŭ la jakturnantojn, tiujn, kiuj nun obeeme priservas la novajn potenculojn en Krimeo, post longtempa kontento pri la aparteno al Ukrainio. Kiam mi legas la libron de Kniivilä, mi ekpensas pri bildo pentrita de Sofi Oksanen pri Estonio en ”Kiam la kolomboj malaperis”. Tio estas alta noto.
Stig Fredriksson, Hufvudstadsbladet

La demando estas, ĉu ĉi tiuj libroj povos ricevi eĉ unu recenzon, kiu ne estos influita de forta politika sinteno al Rusio kaj la sekurec-situacio en Eŭropo – inkluzive ĉi tiun artikolon.
Karin Olsson, Expressen