På Googlesvenska In Googlish
En Kontakto 1/2012 aperis intervjuo kun mi. La revuo estas rete alirebla nur por abonantoj, sed sojle al la apero de la sekva numero la redaktoro afable permesis, ke mi publikigu la tekston de la intervjuo en mia blogo. Jen ĝi.
“Ne ĉiu raporto estas vera vorto”, diras la proverbo Zamenhofa. Kvankam praktike ne eblas la “sanktan” veron elĉerpi el ĉiuj raportoj kaj informoj, kiuj atingas nin, tamen gravas ke almenaŭ ni rajtu esplori, analizi kaj kritiki ilin. En kazo ke estas duboj rilataj al iliaj “vereco”, ĉiu povas libere doni sian opinion pri la afero. La libera esprimpovo estas unu el la ĉefaj principoj de demokratio, al kiu Interreto sendube alportis novajn eblojn kaj ilojn dum la lastaj du jardekoj.
En la Esperantlingva informado, la retejo Libera Folio aperis kiel solvo por la akuta manko de aktualaj kaj neŭtralaj informoj pri la Esperantomovado. Lanĉita en 2003 de Kalle Kniivilä kaj István Ertl meze de la tiama UEA-krizo, la retejo estas ekzemplo ke la veron oni ne fosas sen kritikoj. Pro la decido senvuale trakti eĉ plej tiklajn temojn de la movado, Libera Folio gajnis multajn kontraŭantojn kaj ne hazarde ĝi estis dum longa tempo rigardata kiel “nigra ŝafo” far parto de la E-movado.
Sed kritikoj tute ne timigas la finnon Kalle Kniivilä, kiu dum la lastaj jaroj sola respondecas pri la redaktado de la retejo. Male, kritikojn li bonvenigas kiel interesiĝon pri lia laboro, kiu ĉe Esperanto-informado startis multajn jarojn antaŭ la fondo de Libera Folio ‒ de la 5-jara redaktado de Tejo Tutmonde (1993-1997) ĝis la respektivaj taskoj kiel komisiito kaj estrarano pri informado en UEA (1997-2000). Malgraŭ la plendemaj voĉoj, la “sendependa movada bulteno” nuntempe havas nediskuteblan rolon en la Esperantlingva informado.
Krom detaloj pri Libera Folio, en tiu ĉi intervjuo Kalle ankaŭ rakontas pri sia ĵurnalisma kariero kaj pri la mankoj en la Esperanto-informado, sen eviti por tio premi kelkajn dolorajn punktojn…
…”Fingro sur doloraj punktoj” →
Svenska
Fine la abismo inter la publika mensogo kaj la videbla rusia realo iĝis tro vasta. Post jardeko da apatio finiĝis la pacienco de tiuj, kiujn tedas la mensogoj. Ili eliris surstraten. Rapida renverso de la politika sistemo ŝajnas ekstreme malprobabla. Tamen jam la fakto, ke en Rusio nun ekzistas politiko en la vera signifo de la vorto, estas esperiga.
- Mi estas konvinkita, ke ni nun eniras novan epokon, dum kiu politika konkurado estos ebla, diris la eksa financministro Aleksej Kudrin en radia intervjuo la 27-an de decembro.
Sed finfine eble temas pli pri memrespekto ol pri politiko en la ordinara signifo de la vorto. La nova generacio de rusianoj simple ne plu emas silenti kiam ili estas trompataj.
…Vero kaj mensogo en Rusio →
På svenska
“Estas nia lando!” skandis dekmiloj da manifestaciantoj en centra Moskvo sabate posttagmeze. En la plej grandaj manifestacioj post la disfalo de Sovetio la rusoj eliris sur la stratojn por postuli justajn elektojn. La potenculoj ne sciis kion fari.
La aŭdaca falsado, kiun la reganta partio, Unueca Rusio, entreprenis por konservi sian parlamentan majoritaton en la pasintdimanĉaj elektoj, estis la lasta guto por la rusianoj.
Interreto ebligis al la indignantaj elektantoj la publikigon de enormaj kvantoj da poŝtelefonaj filmetoj el balotejoj, kie dikaj stakoj da prete krucitaj balotiloj estis trovitaj. Jam la tagon post la balotado preskaŭ ok mil koleraj voĉdonintoj kolektiĝis en la centro de Moskvo por manifestacii kontraŭ la falsado.
…Rusianoj volas repreni sian landon →
På svenska
La kongreso de la reganta partio de Rusio, Unueca Rusio, okazinta dimanĉe la 27-an de novembro, estis spektaklaĉo kiu facile gvidas la pensojn al similaj aranĝoj siatempe reĝisoritaj de la sovetia komunisma partio. Amaskvante alveturigitaj junuloj svingadis flagojn kaj ĥore skandis Putin! Putin! Rusio! Rusio! laŭ manuskripto konfirmita sur la plej alta nivelo. La enorma ekrano kiu montris la tute sensulkan kaj mirinde senespriman vizaĝon de la 59-jara Putin siavice pensigis pri la Granda Frato en la fama verko de George Orwell.
…La Granda Frato havas fortan subtenon →
Svenska
Organizita, agresema reta propagando kontraŭ islamanoj kaj enmigrintoj kontribuis al la granda venko de la tiel nomataj “veraj finnoj” en la parlamentaj elektoj en Finnlando en aprilo. Tamen oni ĝis nun konsideris la retrasistojn marĝena fenomeno. Nur post la teroratakoj en Norvegio pintaj politikistoj ekspostulis, ke la plej populara partio de la lando agu respondece kaj kontraŭlaboru la retan propagandon.
“Eŭropo estas invadata de islamanoj. La sola alternativo al subiĝo estas milito.” Tion opinias la finna parlamentano Jussi Halla-aho. Socialdemokratoj nun postulas, ke li forlasu sian postenon kiel prezidanto de la parlamenta komitato kiu respondecas pri enmigrado, policaj aferoj kaj leĝoj pri armiloj.
…Breivik hantas “verajn finnojn” →
Se stilekzerci resume, do ellegis novan romanon de konata rushebrea verkisto, Urbo Goblinsk. Ekde unuaj paĝoj sentiĝas febla aromo de loka dialekto de Esperanto, nome deficito de artikoloj. Eĉ titolo de libro pli prosperus kun tia apendico. Tamen disloke forbalaitaj kvazaŭ per veniko, artikoloj estas hazarde elŝutitaj en lokoj la plej neatenditaj kaj la absurdaj.
Randurben altelefonas esperantista ambasadoro, fizike aperas sameksterlanda, dike kalva verkisto. Rusigado de liaj paroloj postulas ŝviton, kaj vodkon sen postmanĝo. Sentineloj de azilo afablas, sed spiningaj fiŝkaptistoj trafitaj de centprocenta alkoholo apenaŭ ne falas kaj tute ne memorfiksas gravaĵojn.
…Ruseska realismo →
Svenska По-русски
Aleksej Navalnij estas la plej priparolata homo en la rusa blogosfero. En demokratia Rusio ĉi tiu kontraŭkoruptada aktivulo kiu flirtas kun rusa naciismo atingus alte ene de politiko. En la hodiaŭa Rusio lin minacas malliberejo.
Aleksej Navalnij respondas vokon al la poŝtelefono en sia Moskva oficejo, post longa nokto en trajno. Li revenis post tuttaga pridemandado en la urbo Kirov, kiu situas je mil kilometroj nordoriente de Moskvo. Tie antaŭa ĉefo de ŝtata arbara entrepreno denuncis lin al la polico pro misgvida investkonsilo.
…Tro populara por sia propra bono →
La ideo de libera programaro principe plaĉas al mi, sed kiam mi antaŭ kelkaj jaroj pasintfoje provis Linukson, mi konstatis, ke la sistemo ankoraŭ ne estas sufiĉe oportuna, por ke mi emu ekuzi ĝin. Ajnakaze mi ja ĉefe uzas mian laborejan makintoŝan tekokomputilon, en kiu apenaŭ indus instali Linukson, eĉ se mi tion rajtus.
Tamen antaŭ kelkaj semajnoj mi uzis Linukson por savi dosierojn el komplete kraŝinta vindoza komputileto de Maria, kaj konstatis, ke la freŝa versio de Kubuntu bele aspektas kaj senprobleme trovas nian hejman sendratan reton, dum la vindoza sistemo de tempo al tempo tute mistere komplete perdas la reton, kaj nur post diversaj hazardaj manipuladoj retrovas ĝin.
Ĉar mi krome neatendite sukcesis elpremi iom da mono de la senpaga gazeto Metro, kiu senpermese publikigis foton faritan de mi, mi decidis uzi la neplanitan enspezon por havigi malmultekostan komputileton kaj eksperimente ekuzi Linukson. Nun mi jam de du semajnoj uzas nur Linukson hejme, kun iom variaj spertoj. Ĝenerale la bilanco estas pozitiva, sed kun kelkaj iritaj minusoj.
…Unuaj spertoj de Linukso →
Svenska
Ĉiuj infanoj en Finnlando devas studi la svedan en la lernejo. Tio estas sankta bovino, kiun neniu finnlanda politikisto povas tuŝi sen esti stampita kiel neserioza naciismemulo. Tiel sukcesis aranĝi la aferon la partio de la finnlandsvedoj, SFP, partio kiu lastfoje estis ekster la registaro meze de la 1970-aj jaroj, kaj eĉ tiam nur duonjaron.
Nur la dekstre popolisma partio Perussuomalaiset (“Efektivaj finnoj”) konsekvence postuladis, ke la deviga instruado de la sveda lingvo estu forigita. Tiel estis, ĝis la ĉefministro Mari Kiviniemi furioziĝis al sia registara partio SFP (Svenska folkpartiet, “Sveda popola partio”) pro tute alia demando. Tiam la korko elflugis, kaj ŝi aludis, ke lernantoj eble devus havi la ŝancon forelekti la svedan lingvon.
…Sveda lingvo – tabuo en la finna politiko →
La verko Pussikaljaromaani (“Biero-en-sako-romano”) de Mikko Rimminen aperis en la finna en la jaro 2004, iĝis tre populara inter legantoj kaj ricevis multan laŭdon de kritikistoj interalie pro sia krea lingvaĵo.
Antaŭ iom da tempo mi kun granda ĝuo tralegis la libron, konstatis ke ĝi ne estas tradukebla, kaj hazarde samtage eksciis pri la ĵusa apero de rusa traduko. Poste mi trovis ankaŭ svedan tradukon, kaj konstatis, ke krome aperis tradukoj al la germana, nederlanda kaj ŝajne al la ĉeĥa. Ie estis ankaŭ informo pri latva traduko.
Ne ĉiujn tradukojn mi povas pritaksi, sed almenaŭ la rusa versio estas sufiĉe distanca de la originalo kaj kelkloke klare fuŝa. La sveda traduko aliflanke esta tre bona, sed ankaŭ ĝi ne ĉie sukcesas transdoni la tutan etoson de la verko. Tio certe ne eblas ankaŭ en Esperanto, sed mi ekscivolis, ĉu tamen eblus tion fari almenaŭ samgrade aŭ pli ol en la sveda, do mi provtradukis fragmenton el la komenco.
Komentoj estas tre bonvenaj. Ĉu mi sukcesis ion transdoni el la etoso de la originalo? Ĉu la tuta verko estus leginda en Esperanto? Ĉu iu volus ĝin eldoni?
…Bieromano →