diVERse » Esperante
Putin devos manĝi sian ĉapelon
Suomi: Putin saa syödä hattunsa
Svenska: Putins skägg i brevlådan
Ĵaŭde la parolisto de la rusia ĉefstabo, generalo Anatolij Nogovicin, dum gazetara konferenco en Moskvo demonstris gravan pruvilon. Usonan pasporton, kiu laŭ li estis trovita en vilaĝo en Sud-Osetio. Klara signo pri tio, ke la tuta milito estis planita de Usono, diris ĉefministro Vladimir Putin en intervjuo de CNN en la sama tago:
Ni havas seriozan kaŭzon supozi, ke senpere en la batalzono troviĝis usonaj civitanoj. Kaj se estas tiel, se ĉi tio estos konfirmita, tio estas tre malbona. Tio estas tre danĝera, kaj tio estas malĝusta politiko.
Michael Lee White el Austin, Teksaso, pruveble ne estis rande de Cĥinvali la 8-an de aŭgusto, kiam la batalado komenciĝis. Anstataŭe li estis en Austin, kie li prizorgis sian malsanan patron, Philip White, emeritan profesoron pri historio en la Universitato de Teksaso. Michael Lee mem kutime instruas en la komerca universitato de Guangzhou en suda Ĉinio.
La loka gazeto Austin American - Statesman sukcesis kontakti Michael Lee White retpoŝte, kaj eksciis, ke lia pasporto malaperis en decembro 2005, kiam li flugis el Usono al Moskvo.
"Mi tiam estis ege laca kaj dormema", rakontas White, kiu anoncis la perdon de la pasporto al la flughavenaj aŭtoritatoj, kiam li atingis Moskvon. "Estis kompreneble rusoj en la aviadilo. Mi ne scias, kiu tion faris, sed ŝajne tiu persono ricevis bonan gajnon."
La rusia propaganda aparato ŝajne faris iom tro da konkludoj surbaze de perdita pasporto.
Pli pri la temo:
Putin blir konspirolog
Антон Носик - Майкл Ли Уайт: человек, который начал войну
Rusia ŝtata televido falsis intervjuon de Fox News
Svenska: Rysk stats-tv förfalskade inslag från Fox News
Suomi: Venäjän televisio väärensi Fox Newsin haastattelun
La okcidentaj amaskomunikiloj montras torditan bildon de la mondo. Por bone konvinki siajn spektantojn pri tiu tezo, la rusiaj televidaj propagandistoj laŭ sia plaĉo tondis kaj gluis pecojn el intervjuo, sendita de la konservativa usona novaĵ-kanalo Fox News.
Temas pri interjvuo kun la 12-jara Amanda Kokojeva kaj ŝia onklino. Ambaŭ loĝas en Kalifornio, sed Amanda Kokojeva vizitis siajn parencojn en Cĥinvali en Sud-Osetio, kiam la milito komenciĝis.
Ankaŭ la rusia ŝtata novaĵkanalo Vesti trovis la intervjuon, sed la redaktoroj tie ne estis tute kontentaj pri ĝi. Tial ili faris propran version, en kiu mankis du trionoj de la originalo, kaj la resto estis tordita. Jen kiel sonis la neŭtrala kaj objektiva anonco de la intervjuo en rusia ŝtata televido:
En Usono la informada milito ĉirkaŭ la okazaĵoj en Sud-Osetio estas batalata sur ĉiuj frontoj. La usonanoj uzis ĉiuj eblojn por misinformado. Sed foje ili ne sukcesas pri tio. 12-jara oseta knabino kaj ŝia onklino, kiuj ambaŭ de pluraj jaroj loĝas en Usono, kaj kiuj trafis sub bombadon dum vizito en la hejmlando, estis invititaj al viva intervjuo en la televida kanalo Fox News. Ŝajne la ĵurnalistoj kredis, ke la diskuto disvolviĝos en la direkto kiu estas necesa al Usono. Sed ili eraris.
Poste Vesti montras sian torditan version de la intervjuo, el kiu estas forigita ĉio, kion diras Amanda Kokojeva. Anstataŭe ĉefe aŭdiĝas la programgvidisto Shepard Smith, sed en la rusa voĉtraduko lia voĉo ekhavis forte mokan tonon.
Kiam la onklino de Amanda (la onklino cetere ne estis en Sud-Osetio) rakontas, ke la militon komencis Saakaŝvili, ŝian voĉon superas forta tusado kaj stranga muĝo el la televid-studio. Neniu el tiuj sonoj estas en la origina versio de la intervjuo. Tuj poste la intervjuo estas interrompita de reklam-paŭzo, kiu ŝajnas aperi tute nemotivite, proksime al la komenco de la intervjuo - ja du minutoj estis fortonditaj.
Post la relam-paŭzo iĝas eĉ pli strange. En la angla la programgvidisto diras. "This program ends in less than a minute, but I want to give you thirty seconds to complete your thougt." La rusa traduko iĝas: "Эта программа кончилась минуту назад, но я хочу дать вам тридцать секунд чтобы закончить Вашу мысль". ("La programo finiĝis antaŭ minuto, sed mi volas doni al vi tridek sekundojn por fini vian penson.") Tuj kiam la onklino de Amanda komencas paroli, la programgvidisto diras "dek sekundoj", kio ŝajnas tute stranga, se oni ne scias, ke la rusiaj propagandistoj ankaŭ ĉi tie fortondis parton de la intervjuo.
La onklino de Amanda finas per nova postulo pri la eksiĝo de Saakaŝvili. La programgvidanto diras: "Well, that's certainly what the Russians want." En la rusa versio tio estas tradukita jene: "Ну да, это как раз то чего хотят слышать русские." ("Nu ja, ĝuste tiajn aferojn volas aŭdi la rusoj.")
Rusa ŝtata televido kiel kutime plej bone scias, kion rusoj volas aŭdi.
Pli pri la temo:
Falsa atesto pri falsaj fotoj
La originala intervjuo de Fox News
La tordita versio en Vesti
Anton Nosik pri la du intervjuoj (en la rusa)
Walnut Creek girl returns from war-torn Ossetia
NYT - Russia Prevailed on the Ground, but Not in the Media
Columbia Journalism Review - Getting Russia v. Georgia Right
Вести - Лора Тадеева: нужно было рассказать правду за секунды
Falsa atesto pri falsaj fotoj
Svenska: Falskt om falska foton
Homoj tre volonte kredas vera tion, kion ili volas kredi. Kaj malkredas tion, kion ili ne volas kredi.  Ĵurnalisto devas sinteni kritike al siaj fontoj, sed kie estas la limo?
Pri la milito en Kartvelio oni diskutas ĉie, ankaŭ en Esperantujo. Kaj ĉien penetras la mensogoj, kiujn naskas ĉiu milito.
Pasintsemajne mi plurfoje telefonparolis kun reprezentanto de la registara kriz-grupo en Tbiliso. Li asertis, ke la trupoj de Kartvelio ne pafis kontraŭ loĝdomoj en Cĥinvali. Anstataŭe laŭ li la urbon parte detruis rusiaj flugbombadoj.
Ne tre kredeble, se konsideri rakontojn de ĉeestintoj. Mi do sintenis iom suspekteme ankaŭ al liaj informoj pri la avanco de la rusiaj trupoj en Kartvelio, kaj la rusia bombado de diversaj urboj kaj vilaĝoj, unuavice la bombado kontraŭ Gori, kie laŭ li dekoj da pacaj loĝantoj mortis.
Do, se ne okazis bombado de Gori, la fotoj pri tio devas esti falsaĵo. Tiel opiniis multaj rusiaj retanoj, kiuj forte malfidas la okcidentajn amaskomunikilojn, ial samtempe forte fidante siajn proprajn. Kaj fine ili eĉ trovis pruvon pri la falseco de tiuj malamataj okcidentaj amaskomunikiloj.
En la novaĵgrupo soc.culture.esperanto Sergio Pokrovskij diskonigis informon pri la pruvo. Temas pri intervjuo, kiun la fotokorespondanto de la novaĵ-agentejo Reuters donis al Aleksej Venediktov, la ĉefredaktoro de la serioza kaj fidinda Moskva radiostacio Eĥo Moskvi. En la intervjuo la fotisto, la ukrainano Gleb Garaniĉ, konfesas, ke liaj fotoj pri la bombado de Gori estis reĝisoritaj:
Venediktov: Kiuj estas la homoj sur la fotoj?
Garaniĉ: Simple homoj. Modeloj, oni povas diri. Homoj kiuj konsentis helpi al ni fari fotojn. Kio speciala estas en tio?
Venediktov: Sed tiam rezultas, ke vi misgvidis milionojn da homoj.
Garaniĉ: Aŭ povas esti, ke mi male montris la veron. Oni diris al mi, ke estis kadavroj. Kaj por montri la veron, ĉu mi devintus reporti ilin el la kadavrejo kaj foti ilin? Kaj la vundita virino en fajro, sur pikdrato? Ĉu vi kredas ke ŝi sidis tie plurajn horojn, ekde la nokto, kaj neniu ne estus helpinta al ŝi? Almenaŭ fortirinta ŝin de tie.
Leginte la intervjuon mi ŝokiĝis, kaj dum kelkaj minutoj efektive kredis, ke Reuters disvastigis falsajn fotojn pri la okazaĵoj en Gori. Mi eĉ komentis la aferon en soc.culture.esperanto, argumentante, ke la malmorala konduto de unu fotisto ne signifas, ke tio kio okazis en Gori ne okazis. Ja ekzistas pli da pruvoj pri la okazaĵoj ol la fotoj de Gleb Garaniĉ.
Poste mi ekmiris, kial mi ne mem aŭdis la mirindan intervjuon, kvankam mi regule aŭskultas Eĥo Moskvi, kaj kial la intervjuo ne troveblis en la retejo de Eĥo Moskvi, sed nur en amaso da diversaj obskuraj blogoj.
Iom pli da esplorado montris, ke tiu intervjuo neniam okazis. Ĝi estis komplete elpensita, kaj ĝin rapide dementis ne nur Eĥo Moskvi, sed ankaŭ la novaĵagentejo Reuters, kiu eĉ publikigis tutan sinsekvon da bildoj por montri, ke ne povis temi pri reĝisoritaj fotoj.
Plej timiga estas ne la fakto, ke iu elpensis falsan intervjuon por subteni siajn paranojajn ideojn pri la falseco de la okcidentaj amaskomunikiloj. Tiaĵon oni evidente ne povas malhelpi. Ne, sed vere oni ektimas, kiam oni vidas, kiom volonte homoj kredas diversajn konspir-teoriojn, kaj kiel malfacile estas diskonigi la veron.
Ĉe Eĥo Moskvi oni eksciis pri la ekzisto de la falsa interjvuo, kiam la rusia ŝtata televido kontaktis la radiostacion por demandi, ĉu la interjvuo estis filmita. Kompreneble tia pruvo pri la falseco de la okcidentaj amaskomunikiloj bone taŭgus por la rusia ŝtata televidkanalo. Bedaŭrinde tamen la intervjuo ne estis filmita, pro la simpla kialo, ke ĝi neniam okazis.
La origina falsa intervjuo estis en la reto nur kelkajn horojn - la blogo, kie ĝi aperis, forigis ĝin tuj kiam Aleksej Venediktov dementis ĝin. Sed dum tiuj kelkaj horoj la teksto estis kopiita de aliaj blogantoj, kaj disvastiĝis fulmrapide. Multaj nun rifuzas kredi, ke la intervjuo neniam okazis, kaj la neokazinta intevjuo estas plu uzata kiel pruvo pri la falseco de la okcidentaj amaskomunikiloj.
La serĉo "Venediktov Garaniĉ" en la rusa donas 774 trafojn, kaj preskaŭ ĉiu el tiuj trafoj ligas al la falsa intervjuo. Multe pli malfacilas trovi la informon, ke la intervjuo neniam okazis. La rusaj retanoj evidente volas kredi tion, kion ili jam kredas sin scii.
Pli pri la temo:
Kokojti forpurigas la kartvelojn
Kiom pereis en Cĥinvali?
”Ni ĵus enterigis 14-jaran knabinon en la korto”
La horloĝo haltis en la feria paradizo
Вся правда о снимках из Гори (ATENTU: falsaĵo!  - фальшивка!)
«Модели, можно сказать». В «живом журнале» появилось интервью, которое Глеб Гаранич не давал «Эху Москвы»
Эхо Москвы: Война и интернет. Дезинформация в блогах
РИАН: "Эхо Москвы" не делало интервью о якобы постановочных фото из Грузии
Война объективов. Взгляд фотоагентств
Kokojti forpurigas la kartvelojn
Svenska: Kokoity rensar bort georgierna
Ĝis la milito en la komenco de la 1990-aj jaroj preskaŭ triono el la loĝantoj de Sud-Osetio estis kartveloj. Du trionoj estis osetoj. La etna purigado en la 1990-aj duonigis la kartvelan minoritaton en Sud-Osetio.
Ĝis la komenco de la milito en la pasinta semajnfino laŭ diversaj taksoj proksimume 15.000 kartveloj plu loĝis en Sud-Osetio, ĉefe en malgrandaj vilaĝoj en la okcidenta kaj suda partoj de la secesia respubliko. La kartvelaj vilaĝoj estis ĉefe gardataj de karvelaj trupoj, kaj almenaŭ parte subiĝis al alternativa loka administracio, fidela al Tbiliso.
Nun restas preskaŭ neniuj kartveloj en Sud-Osetio. Dum la pasinta semajno el registaraj fontoj en Kartvelio venis informoj, laŭ kiuj la kartvelaj vilaĝoj malpleniĝis, kaj nun tion konfirmas ankaŭ la prezidanto de Sud-Osetio, Eduard Kokojti.
Laŭ kartvelaj fontoj la kartvelaj loĝantoj fuĝis antaŭ osetaj batalantoj, laŭ Kokojti ili estis evakuitaj kiam la kartvelia flanko planis sian atakon. Se tamen restis civila loĝantaro en la vilaĝoj kiam la osetaj trupoj atingis ilin, "oni kreis por ili koridoron", diras Kokojti. Alivorte li konfirmas ke okazis etna purigado.
Kommersant: Post la liberigo de Cĥinvali kaj de la osetaj vilaĝoj la bataloj transiris al la kartvelaj enklavoj. Kio nun okazas tie?
Kokojti: Nenio aparta. Ni pli-malpli ebenigis ĉion tie. Ni restarigis la limojn de Sud-Osetio.
Kommersant: Oni diras ke en la kartvelaj vilaĝoj okazis rabado…
Kokojti: Jes, okazis rabado, sed tiel estas en ĉiuj militoj, ĉiuj agresoj. Ni severe haltigas ĉiujn tiajn agojn.
Kommersant: Ĉu mi ĝuste komprenas, ke oni jam forpurigis ĉiujn de tie?
Kokojti: Jes. Alivorte, la pacajn loĝantojn oni jam forveturigis, tie neniuj restis krom kartvelaj trupoj. Kaj kiam temas pri pacaj loĝantoj, en tiuj lokoj, kie ili ankoraŭ restis, ni, male ol la trupoj de Kartvelio, starigis koridoron kaj permesis al la paca loĝantaro eliri. Sed mi volas ankoraŭfoje konfirmi, ke en tiuj enklavoj fakte estis neniuj homoj. Ili ĝustatempe forkondukis ĉiujn - ni sukcesis kapti iliajn mesaĝojn. Ja la kartvela flanko serioze prepariĝis por la agreso. Ili elveturigis de tie la homojn, ili elveturigis sian tiel nomatan alternativan registaron (la porkartvelia provizora administracio de Sud-Osetio, gvidata de Dmitrij Sanakojev - Kommersant).
Kommersant: Alivorte, la kartvelaj enklavoj estas praktike neniigitaj?
Kokojti: Kion do, ĉu ni devus permesi, ke oni denove pafadu kontraŭ ni de tie? Ke oni denove pafadu en nian dorson kaj moku nian popolon?
Kommersant: Ĉu oni permesos al la kartvela paca loĝantaro reveni tien?
Kokojti: Ni ne plu intencas enlasi iun tien. Pli ol 18 mil osetaj rifuĝintoj el Kartvelio nun troviĝas en Nord-Osetio. Ilin ni devas revenigi al Sud-Osetio.
Pli pri la temo:
Kiom pereis en Cĥinvali?
”Ni ĵus enterigis 14-jaran knabinon en la korto”
La horloĝo haltis en la feria paradizo
Mapo de osetaj kaj kartvelaj vilaĝoj en Sud-Osetio
Коммерсант - Эдуард Кокойты: мы там практически выровняли все
Коммерсант - Южная Осетия объявила войну мародерам - В их число записывают соперников Эдуарда Кокойты
Kiom pereis en Cĥinvali?
Svenska: Hur många döda i Tschinvali?
La kartveliaj trupoj agis abomene kaj rekte krime, kiam ili per pezaj armiloj pafis kontraŭ la urbo Cĥinvali. Evidente kartveliaj kirasveturiloj, kiam ili estis jam en la urbo, pafis ankaŭ rekte en loĝdomojn per maŝinpafiloj kaj kanonoj. Tion oni povas pravigi per neniaj argumentoj.
Sed kiom da homoj pereis en Cĥinvali kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj?
Nun la homrajta organizaĵo Human Rights Watch vizitis la malsanulejon en Cĥinvali. Montriĝas, ke la malsanulejo dum la bataloj akceptis 44 pereintojn kaj 274 vunditojn. La plej multaj vunditoj estis militistoj, diras kuracisto kiu laboris en la malsanulejo dum la okazaĵo.
La separatista registaro de Sud-Osetio, la sama kiu asertas ke pereis 2.000 pacaj loĝantoj, nun publikigis liston de ĉiuj rusiaj pactrupanoj, kiuj pereis en Cĥinvali. La listo enhavas 11 nomojn.
Kompreneble estas verŝajne, ke ne ĉiuj mortintoj estis portitaj al la malsanulejo, kvankam la kuracisto diras, ke ne estis alia loko kien eblus ilin porti. Kaj ja eblas, ke granda kvanto da kadavroj plu restas en la ruinoj, kaj en la vilaĝoj ĉirkaŭ Cĥinvali. Tamen la cifero 1.600 (aŭ 2.000) aspektas ĉiam malpli probabla.
Pli pri la temo
HRW - Russia/Georgia: Investigate Civilian Deaths
HRW - Georgian Villages in South Ossetia Burnt, Looted
RFE/RL - The EU Enters Russia's "Parallel Universe"
Правозащитники: число погибших жителей Цхинвали власти России завысили в разы
ЕЖ - Убитые в Цхинвали
HRW - В Южной Осетии грабят и жгут грузинские села
Грани.ру - HRW: Число жертв сильно ниже официальных данных
Новая Газета - Потери. Кто и как считал
”Ni ĵus enterigis 14-jaran knabinon en la korto”
Svenska: ”Vi har precis begravt en 14-årig flicka på gården”
Guram Ĝiojev pasintjare transloĝiĝis el Nord-Osetio al Cĥinvali, la ĉefurbo de Sud-Osetio, por prizorgi sian aĝan patrinon. Li estis en la urbo dum la bataloj, kiuj komenciĝis en vendredo. Nun li sendis ŝin al Rusio per unu el la evakuadaj aŭtobusoj, sed mem li restas en la bombita urbo. Rusiaj poŝtelefonoj plu funkcias en Cĥinvali, kaj lunde tagmeze mi sukcesis telefoni al Guram. Ĉi tio estas lia rakonto.
Ni loĝas en la naŭa etaĝo, en la plej alta domo de la urbo. Panjo vekis min ĉirkaŭ la noktomezo en la nokto inter ĵaŭdo kaj vendredo. Ŝi diris, ke oni bombas nin. El mia ĉambro oni vidas la tutan urbon. De la alia flanko oni povas vidi longe suden, eble tridek kilometrojn. Nokte, kiam estas klara vetero, oni vidas la lumojn de Gori.
En tiu direkto kvazaŭ fulmis, kaj poste mi vidis la eksplodojn en nia urbo. Ŝajnis esti raketgrenadoj. Sed mi ne povis longe rigardi. Ni timis, do ni rapidis suben en nian kelon. Ĉiuj estis tie.
Poste mi elgrimpis kelkfoje por rigardi. La fulmosimila lumo proksimiĝis. Mi vidis vicon da kartvelaj tankoj enveturi la urbon. Unu kirasveturilo pafis per maŝinpafilo tra la fenestroj de loĝdomoj. Post ĝi veturis dek ok tankoj. Ankaŭ ili ekpafis kontraŭ loĝdomoj per siaj kanonoj.
Panjo restis en la kelo, sed mi devis eliri por viziti alian lokon. Kutime daŭras kvaronhoron iri tien, sed nun daŭris ok horojn. Mi ne komprenas, de kie ili havas tiom da municio. Ili daŭre pafis. Eble dufoje estis paŭzo de po dudek minutoj.
Preskaŭ la tuta urbo estas detruita. Nia domo estas inter la malmultaj kiuj ne estas difektitaj. Mi nun staras ekstere ĉe la najbara domo. Ĉi tie estas  generatoro per kiu mi povas ŝargi la poŝtelefonon. Ni estas sen elektro jam kvar tagnoktojn. En la kranoj ne estas akvo jam de du monatoj. Kiam estas paco, oni liveras akvon per cistern-aŭtoj. Nun homoj prenis kamenetojn eksteren kaj bruligas kion ili povas trovi por tiel boligi trinkakvon.
Tre mankas manĝaĵoj. Ĉi tie en la suda parto de la urbo ni ankoraŭ ne ricevis helpon el Rusio, kaj de du tagoj mi ne kuraĝas iri al la centro, estas danĝere. Ĝuste nun oni aŭdas pafojn el la sudo, estas pezaj armiloj. Oni diras, ke rusaj tankoj pozicias sin iom ekster la urbo, por ne logi kartvelan pafadon al la urbo. Hodiaŭ estis aerbatalo super la urbo, sed mi ne povis vidi, kies aviadiloj estis.
Tre malmultaj homoj restas en la urbo. En nia domo restas ses homoj. Ni ĵus enterigis 14-jaran knabinon ĉi tie sur la korto. Ŝia patrino intencis konduki la familion al pli sekura loko. Kaŝpafisto mortigis ŝin kiam ili estis survoje. La patro revenis kun la filino. Li estis tute ekster si, eĉ ne eblas priskribi tion. Ni faris ĉerkon kaj hodiaŭ enterigis ŝin ĉi tie proksime al la domo. Ne nur ni devas fari tiel, multaj enterigas siajn proksimulojn en la korto.
Mi ne kredas, ke mi povos preni armilon en miaj manoj, sed mi restos ĉi tie. Mi almenaŭ povos helpi enterigi la mortintojn, tio eble estas la sola kion mi povas fari.
La telefonparolo okazis en la rusa lingvo. Svedlingva versio de ĉi tiu teksto aperis en Sydsvenskan 2008-08-12. Jen la tuta, neredaktita intervjuo kiel sondosiero:
Гурам
<object width="200" height="20"><param name="movie" value="http://www.ipernity.com/mp/2859049.5031bca4.mp3.swf"></param><param name="wmode" value="transparent"></param><embed src="http://www.ipernity.com/mp/2859049.5031bca4.mp3.swf?e=mp3" type="application/x-shockwave-flash" wmode="transparent" width="200" height="20"></embed></object>
Solĵenicin - tra Svedio al Finnlando
Svenska: Solzjenitsyn tog en omväg till Finland
En la lastaj tagoj multaj rusoj telefonis al la radiostacio Eĥo Moskvi kaj rakontis, kiel ili unuafoje konatiĝis kun la verkoj de Aleksandr Solĵenicin. Multaj el la pli aĝaj aŭskultantoj legis Unu tago de Ivan Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича), kiam ĝi tute laŭleĝe estis publikigita en la sovetia periodaĵo Novij Mir en 1962. Aliaj legis kontraŭleĝajn tajpitajn kopiojn en la 70-aj kaj 80-aj jaroj, dum la plej junaj jam legis Solĵenicin en la lernejo, aŭ elŝutis liajn verkojn el la reto.
Mi mem malkovris Solĵenicin en la librobretaro de miaj gepatroj, kiam mi frekventis la bazan lernejon en orienta Finnlando en la fino de la 1970-aj jaroj. Sed ne estis memklare, ke liaj verkoj estu en la bretaro.
Kiam La Kancerkliniko (Syöpäosasto - Раковый корпус) aperis en la finna en 1968, Solĵenicin ĉiukaze plu membris en la Sovetia Unio de Verkistoj, sed sekvajare li estis forpelita el la unio. Tammi tamen eldonis ankaŭ lian sekvan libron, En la unua cirklo (Ensimmäinen piiri - В круге первом) en 1970, kaj ĝin mi legis kiam mi estis proksimume 13-jara. Mi memoras, ke la scenoj en la sonizolita ŝranko ŝajnis pli interesaj ol la politikaj diskutoj, kaj miaj gepatroj verŝajne opiniis, ke mi ne vere estis sufiĉe aĝa por tiu verko.
Kvankam Solĵenicin nun estis herezulo, Tammi tamen eldonis unu lian novelaron kaj la verkon Aŭgusto 1914, sed en 1974 venis la fino. Prezidento Kekkonen ricevis signalojn el Kremlo kaj flustris en la orelo de ĉefministro Kalevi Sorsa. La socialdemokrato Sorsa siatempe estis redaktoro ĉe Tammi, kaj plu havis siajn kontaktojn. Li klarigis, ke ne estus tre taŭge eldoni la grandan verkon Arkipelago Gulago (Архипелаг ГУЛаг), kaj tio sufiĉis.
Anstataŭe la unuan volumon de Arkipelago en la finna publikigis la sveda eldonejo Wahlström & Widstrand en Stokholmo. La libro ricevis la nomon Vankileirien saaristo, kaj ĝin eblis aĉeti en Finnlando, sed multaj municipaj bibliotekoj hezitis - la verko ja povis "lezi rilatojn kun la eksterlando".
La dua kaj tria volumoj de Arkipelago Gulago tamen jam povis aperi en Finnlando, sed nun neniu granda eldonejo volis tuŝi Solĵenicin. Anstataŭe la malgranda entrepreno Kustannuspiste en Tampereo eldonis Arkipelagon kaj la membiografian verkon Defiis bovido kverkon (Puskipa vasikka tammeen - Бодался теленок с дубом). Iom amuze estas, ke la nomo de la eldonejo Tammi signifas ĝuste "kverko".
Jam pli frue la potenca Amikeca Societo Finnlando-Sovetio provis haltigi la eldonon de Aŭgusto 1914 en Finnlando. Kaj ne nur Tammi estis trafita. La maldekstra gazeto Kansan Uutiset devis elteni fortan kritikon en sovetiaj amaskomunikiloj, ĉar ĝi skribis tro pozitive pri la nobelpremiito kaj liaj verkoj.
Kritiko en sovetiaj gazetoj estis tre serioza afero en Finnlando en la 1970-aj jaroj. Unu kialo por la sovetia furiozo ĝuste kontraŭ Kansan Uutiset certe estis la fakto, ke la gazeto pli frue tre kritike skribis pri la invado de Ĉeĥoslovakio du jarojn pli frue.
Kiam Solĵenicin ricevis la nobelpremion, la filmo Unu tago de Ivan Denisoviĉ devis havi premieron en ĉiuj nordiaj ĉefurboj samtempe. Sed en Finnlando la premiero ne okazis - la filmo estis malpermesita, ĉar ĝi "povis lezi la rilaton al ekstera potenco". Poste, kiam la filmo estis montrita en la televido de Svedio, la resendilo en Alando estis malŝaltita. En Finnlando nur la loĝantoj de Ostrobotnio ĉe la okcidenta marbordo povis vidi la filmon - ĉe la marbordo eblis kapti la elsendon rekte el Svedio.
Dudek jarojn poste mi konatiĝis kun la verkoj de Solĵenicin pli konkrete. Estis la jaro 1991, mi intertempe lernis la rusan kaj iĝis Moskva korespondanto por la gazeto Kansan Uutiset. La elektitaj verkoj de Solĵenicin estis ĵus eldonitaj en Sovetio, sed kompreneble ne haveblis en la librovendejo. Anstataŭe mi aĉetis la tutan stakon ĉe vendisto ekster la pordoj de librovendejo.
En vesperoj kaj liberaj tagoj mi sidis en mia laborĉambro ĉe Preobraĵenskaja ploŝĉad en norda Moskvo kaj legis volumon post volumo, dum Sovetio malrapide sed neeviteble disfalis ekster la fenestro. Mi legis la tutan Arkipelagon, mi legis la fruajn novelojn de Solĵenicin, kaj mi relegis La Kancerkliniko-n kaj En la unua cirklo.
Speciale En la unua cirklo estis stranga travivaĵo, legi ĝin en Moskvo, en tio, kio daŭre nomiĝis Sovetio. La verko grandparte temas pri okazaĵoj en la ĉefurbo de Sovetio, mi povis rekoni la stratojn de la libro kaj imagi, kiel la urbo devis aspekti ĉirkaŭ la jaro 1950, kiam Solĵenicin estis enfermita en la apudmoskva sciencista prizono Marfino.
Oni foje diras, ke la lingvaĵo de Solĵenicin estas malfacila, sed tiel mi neniam spertis la aferon. Por mi lia lingvaĵo estas la plej natura rusa lingvo kiu ekzistas, eble ĉar liaj verkoj iamaniere iĝis mia perfektiga kurso pri la rusa. Krome mi ŝatas, ke li ĉiam uzas la literon ё, kiu en la rusa plej ofte estas anstataŭigata per simpla е. Ja ne ĉiam estas facile elruzi, kie estas la ĝusta akcento en rusaj vortoj, sed la litero ё ĉiam estas akcentita.
Tamen mia entuziasmo elĉerpiĝis ie meze de liaj teatraĵoj, kaj mi neniam havis fortojn por aparte multaj paĝoj en lia enorma epopeo kun la nomo La ruĝa rado (Красное колесо). Post la disfalo de Sovetio mi dum jaroj  apenaŭ tuŝis liajn verkojn, sed tute lastatempe li revenis al mi, nun sur lumdisko. La televida serio En la unua cirklo estas unu el la plej bonaj produktaĵoj de la rusia ŝtata televido dum la lastaj jaroj, kaj plej bele estas, ke la voĉo de la rakontanto estas tiu de la aŭtoro mem.
Kiam ni loĝis en Moskvo mi neniam penis eltrovi, kie efektive troviĝas Marfino, sed kiam en marto 2008 mi veturis al Rusio por verki pri la prezidenta elekto, mi fakte loĝis ĝuste tie. La urbo Moskvo kreskis post la 1950-aj jaroj, kaj Marfino ne plu estas ie rande, nun ĝi estas tute ordinara loĝ-regiono kun stacio por lokaj trajnoj kaj relative multaj hoteletoj.
Solĵenicin mem revenis al ŝanĝita Rusio en 1994, al lando kiun li ne plu rekonis. La lastajn jarojn li ĉiam pli parolis al surduloj. La Rusio, pri kiu li parolis, eble povis ekzisti nur en liaj revoj. Kiu scias, eble li nun estas tie.
Aleksandr Solĵenicin naskiĝis en Kislovodsk en suda Rusio la 11-an de decembro 1918, kaj mortis en Moskvo la 3-an de aŭgusto 2008. La 6-an de aŭgusto oni enterigas lin en la tombejo de la monaĥejo Donskoj en Moskvo.
Pli pri la temo:
La Paska Krucirado (novelo de Aleksandr Solĵenicin)
Aleksandr Solĵenicin en la Vikipedio
Solženitsyn vihdoin valkokankaalla
Fisk naĝas kontraŭ la fluo
Svenska: Fisk simmar mot strömmen
Robert Fisk ne hezitas meti sian nazon en fremdan vazon. Diference de kelkaj aliaj eksterland-korespondantoj li iras siajn proprajn vojojn, ofte naĝante kontraŭ la fluo. Ĝuste tial estas interesege legi lin, sed samtempe oni miras, kial en la sveda gazetaro la materialoj pri la eksterlando tro ofte malhavas la profundon kaj sciojn, kiuj troveblas en liaj tekstoj.
Iamaniere Robert Fisk memorigas pri Ryszard Kapuściński, kiun oni iam nomis la plej bona eksterland-korespondanto en la mondo. Ambaŭ havas elstaran kapablon rimarki detalojn, Kapuściński eble estas eĉ pli bona kiel verkanto, sed kiel ĵurnalisto Fisk estas nesuperebla.
Li vidas la tuton en la detaloj, la detalojn en la tuto, kaj tial li povas turni la atenton al logikaj ligoj, kiuj estas tute memklaraj - post kiam li montris ilin. La sola afero pri kiu oni miras estas kial neniu alia vidis la aferon antaŭe. Sed eble necesas tridekjara sperto kiel mezorienta korespondanto por ne lasi la arbojn bari la vidon al la arbaro.
Fisk eliras el la unua mondmilito, la genocido de armenoj en Turkio, la disfalo de la Otomana imperio. Poste li daŭrigas per la dispartigo de meza oriento inter la koloniaj potencoj, ĉiuj militoj, perfidoj kaj trompaj renversoj de antaŭa politiko, farante logikan linion al Bagdado en la jaro 2006, kie estas maleble al okcidentano montri sin publike kaj ne riski kaperon kun posta senkapigo antaŭ kamerao.
Tamen, li ne verkis lernolibron pri historio, sed kreis profunde homan bildon, kun vera kunsento por la suferantoj kaj bone formulita furiozo direktita al la nehomecaj potenculoj, sende pende de tio, ĉu ili sidas en Vaŝingtono, Jerusalemo, Bagdado aŭ Alĝero.
Fisk renkontas la lastajn travivintojn de la armena genocido en Bejruta maljunulejo, li parolas kun revoluciaj mulaoj en Irano, kaj renkontas homojn kiuj travivis la torturon de tiuj mulaoj. En Afganio li provas per buso el Kabulo atingi la nordan parton de la lando tuj post la komenco de la sovetia enmarŝo, sed estas post kelkhora vojaĝo haltigita ĉe sovetia vojkontrolejo.
Li rifuzas veturi reen per la sekva buso, ĉar la civilaj afganoj en la buso vidis lin kune kun la rusaj soldatoj. Ili povus mortigi lin, antaŭ ol li havus tempon konvinki ĉiujn, ke li ne apartenas al la nova okupacia armeo. Anstataŭe oni sidigas lin apud sovetia oficiro en armea konvojo kiu survojas el Sovetio al Kabulo. La konvojon atakas afganaj batalantoj, sed Fisk travivas.
Du jardekojn pli malfrue Afganio estas bombata de usonaj trupoj. La aŭto en kiu veturas Fisk paneas en ĉelima vilaĝo, plena je fuĝantaj afganoj. De jardekoj iliaj hejmaj regionoj estas ruinigataj de alilandaj militistoj, kaj nun la popolamaso prenas sian venĝon je la dika okcidentano, kies lastaj rezervaj okulvitroj pendas sur ŝnuro ĉirkaŭ lia kolo. Fisk estas forte batita, sed saviĝas helpe de siaj pugnoj, maljuna vilaĝano kaj pakistana ambulanc-teamo, kiu kaŝas lin de la popolamaso.
Poste Fisk skribas ne nur, ke li komprenas la malamon de la rifuĝintoj, sed ankaŭ, ke li mem verŝajne farus same, se li estus en ilia loko. Li ne pravigas la perforton, sed li povas vidi, kie originas la malamo. Li vidas la geedziĝan ringon, kiu brilas en la suno sur la ringfingro de mortinta iraka soldato, li vidas la bombe kripligitajn infanojn en la malsanulejoj de Bagdado, kaj li vidas kiel la celo pravigas la rimedojn, kiam la okcidentaj potencoj denove entreprenas "la grandan militon por la civilizo". Lia solidareco estas sur la flanko de la viktimoj - ĉiuj viktimoj.
Robert Fisk estas pasia kaj indigna. Tion oni rajtas, vidante teruraĵojn kiujn aliaj ne kapablas aŭ ne volas vidi. La tasko de la ĵurnalisto laŭ li estas kontesti potencon, ajnan potencon. Tio ne sonas objektive, diras kritikantoj, kiuj trovis plurajn erarojn en la 1.300 paĝoj de Fisk.
Certe Fisk eraras en tiu aŭ jena ero, alikaze li ne estus homa. Sed la granda eraro estas aliloke: kial tiel malmultaj vidas la grandan bildon, kaj eĉ malpli multaj kapablas kaj volas komprenigi ĝin al aliaj. Ni bezonas pli da ĵurnalistoj same seriozaj kiel Fisk, pli da ĵurnaloj, kiuj pretas uzi siajn rimedojn por profunda analizo de la ekstera mondo. Ĉar ĝi ja ekzistas, se oni volas ĝin vidi - la mondo.
Pli pri la temo:
Robert Fisk en la Vikipedio
Robert Fisk en The Independent
Anglalingva kritiko: NYT, Guardian
Recenzoj de la sveda versio: Sydsvenskan, SvD, GP, Expressen
Kion pensas trompisto?
Foje estas ĝuste murdi, ŝteli kaj trompi. Aŭ almemaŭ foje homoj evidente sukcesas konvinki sin, ke estas tiel - apenaŭ ili alikaze antaŭplanite murdus, ŝtelus kaj trompus, kiel ofte okazas. Ja ĉiu homo poste devas vivi kun la konsekvencoj de siaj agoj, aŭ almenaŭ kun la memoro pri ili.
Do, ĉu anticipe, ĉu dume, ĉu poste, sed ĉiam oni klopodas konviki sin, ke efektive oni mem agas racie kaj en iu senco ĝuste. Sed en iuj situacioj tio devas esti tre malfacila. Mi ege scivolas kiel la taksiŝoforo, kiu trompis nin en Roterdamo, klopodas konvinki sin mem, ke li faris ĝuste.
Ni vere volis resti en la kongresurbo pli longe vendrede, sed ni trovis malmultekostan frumatenan flugon, do ni rezervis ĝin. Por povi dormi almenaŭ duonhoron pli, ni ĵaŭde vespere en la hotela akceptejo mendis taksion ĝis la stacidomo de Roterdamo. Devis kosti dekon da eŭroj.
Ni iom miris, ĉar ni nenion aŭdis pri tiu konstrulaboro dum la antaŭaj tagoj, kaj ankaŭ neniu en la hotelo nin avertis. Sed ni ne volis maltrafi nian aviadilon, do post iom da diskuto kaj negocado ni akceptis la proponon de la ŝoforo veturigi nin rekte al la flughaveno por 110 eŭroj.
Koste - sed kion fari? Li konvinkis nin, ke pro nederlandaj reguloj kaj kutimoj ne eblus preni du pliajn pasaĝerojn ĉe la stacidomo por dividi la koston. Kaj la tutan vojon al Schiphol li babilegis, afable ĉiĉeronante pri Nederlando kaj intime rakontante pri sia planata vojaĝo al la Kanariaj insuloj kun sia familio. Nun mi dubas, ĉu entute li havas familianojn. Se li havas, mi kompatas ilin.
Li ricevis siajn 110 eŭrojn. Kontante, ĉar li diris, ke ne eblas pagi per karto. Kaj li senproteste donis kvitancon - sen nomo, sen numero de la aŭto, kaj kun nelegebla subskribo. Certagrade, ni fidis lin - ja estis taksio de serioza firmao, mendita tra la akceptejo de la hotelo. En la flughaveno, jam post lia malapero, ni tamen iom enketis, kaj eksciis, ke kompreneble la trajnoj veturis tute normale. La afabla taksiisto simple trompis nin.
Mi ne miras, ke li trompis nin. Eksterlandajn turistojn oni ofte klopodas trompi ĉiulande. Sed mi miras, kiel li sukcesis pravigi tion al si mem. Ĉu li pensis, ke ni estas riĉaj kaj li estas malriĉa? Ĉu li pensis, ke li pro iu alia kialo havas la rajton je nia mono? Ĉu li simple volis havi streĉon en la vivo? Aŭ ĉu li havis enorman bezonon de kroma mono? Eble por sia veturo al la Kanariaj insuloj?
Estas pli facile kompreni la ŝteliston, kiu antaŭ deko da jaroj malplenigis mian dorsosakon je valoraĵoj en la buso el la flughaveno de Kopenhago al la boato ĝis Svedio - tiam ankoraŭ ne ekzistis la ponto. Ja li estis anonima, li ne bezonis renkonti mian rigardon. Sed la taksiŝoforo manpremis nin, li parolis kun ni dum la kvardekminuta vojaĝo al la flughaveno, li portis niajn valizojn, li afable ĝisis nin, ricevinte siajn 110 eŭrojn. Tamen li iel devis konvinki sin, ke li agis ĝuste, trompante nin. Aŭ ĉu mi nur imagas, ke ĉiuj homoj havas konsciencon?
Mi iom esperas, ke la afabla taksiŝoforo nun havas konscienc-riproĉojn. Sed ĉefe mi esperas, ke li nun komprenas, kiel stulta li estas. Ja ne estis malfacile eltrovi, ke li trompis nin, nek estis malfacile konvinki la taksian firmaon pri tio. La monon ni jam rericevis de la firmao, kiu promesis entrepreni paŝojn, por ke similaĵoj ne plu okazu. Mi supozas, ke tiuj paŝoj ne estos agrablaj al la afabla taksiŝoforo.
Sed tamen. Mi ne povas kompreni, kiel li kapablis tiel trompi… sin mem. Eble mi estas naiva homo.
Blanko sur blanko
Svenska: Vitt på vitt
La tagon antaŭ la sveda somermeza festo mi ricevis dikan pakaĵon el Kislovodsk en suda Rusio. La pakaĵo estis survoje ekzakte unu monaton, kaj enhavis du librojn, samgrandajn kiel la telefonkatalogo de Stokholmo en la malnovaj tempoj, sed klare malpli pezajn. La paĝoj en la libroj estas relative dikaj kaj tute blankaj.
La du dikaj volumoj estas la brajla eldono de la membiografia romano de Rubén Gallego kun la nomo Blanko sur nigro, en mia traduko el la rusa al Esperanto.
La verko de Gallego faris enorman impreson al mi kiam mi senhalte tralegis ĝin en januaro 2005. Pli malfrue samjare aperis la tradukoj al la finna kaj la sveda, kaj mem mi komencis traduki la verkon al Esperanto tuj post kiam mi finlegis ĝin. Poste mi ĉesis, ĉar neniu eldonejo ŝajnis voli havi la tradukon.
Rubén siavice en la internulejo lernis, ke lia patrino estas nigrula hundinaĉo kiu forlasis lin, kaj ke li estu danka al la soveta ŝtato, kiu donis al li senpagan manĝon, loĝejon kaj lernejon ĝis la aĝo de 16 jaroj, kiam li estos enfermita en maljunulejo por forvelki.
En sia libro Rubén rakontas pri la grandaj kaj etaj teruraĵoj en la internulejo, sed ankaŭ pri la kamaradeco. Li rakontas, kiel li nokte rampas nuda al la necesejo tra glacie malvarma koridoro, ĉar voki helpon estas sensence, kaj kiel li la sekvan tagon en la leciono pri historio lerte rakontas pri la teruraĵoj de la germanaj koncentrejoj.
La komencita traduko al Esperanto ripozis tutan jaron, poste mi publikigis erojn el ĝi en mia retejo. Tiam Esperanta eldonejo en Novjorko montris intereson, kaj Rubén Gallego donis sian permeson. Li krome deziris, ke estu eldonita versio en brajlo. En sia antaŭparolo al la Esperanta eldono li skribis interalie jene:
Por ĉi tiu libro mi ricevas luksan honorarion, malavaran donacon. Mi ne ŝercas. Esperanto estas la lingvo de la revo. Esperanto estas lingvo de idealistoj. Mi ŝatas revi. Mi estas iomete idealisto. Oni sendos al mi mian libron, eldonitan en Esperanto kaj presitan en la skribo de sinjoro Braille. Oni ne devas esti tro naiva revanto, oni povas ne esti centprocenta idealisto, sufiĉas lasi en sia animo iom da sentimentaleco kaj ĝoji, ke la libron legos ĉiuj blindaj esperantistoj sur la planedo.
Ankaŭ la vidantoj min ĝojigas. Min ĝojigas ĉiuj legantoj en ĉiuj lingvoj, sendepende de la kvanto de brakoj kaj gamboj, la akreco de la vido kaj aŭdo. Mi ĝojas pro ĉiu leganto. Sed tamen, tamen. Leganto, kiu perceptas miajn librojn palpe, saĝa, scivola leganto, kiu sufiĉe malpigris por lerni la ekstravagancan lingvon Esperanto, kompreneble meritas plian respekton.
Mi dankas ĉiujn estontajn esperantistajn legantojn pro la bela lingvo Esperanto, pro la atento al mia kreado.
Legu. Ĉi tiu estas bona libro. Mi esperas, mi tre volas kredi, ke malbonajn librojn oni ne tradukas kaj ne verkas en la lingvo de la revo, la lingvo de la espero. Esperanto.
La unua blinda leganto de Gallego en Esperanto iĝis Anatolij Masenko en Kislovodsk en suda Rusio. Li transkodigis la komputilan dosieron al la ĝusta formato por brajlo kaj trovis en Sankt-Peterburgo brajlan presejon kun akcepteblaj prezoj. Pluraj blindaj kaj kelkaj vidantaj esperantistoj en diversaj landoj antaŭmendis kaj pagis por ebligi la eldonon.
Rubén Gallego de kelkaj jaroj loĝas en Usono, la lando kie li unuafoje spertis la liberecon, kiam li rajtis pruntepreni elektran rulseĝon, stireblan per liaj du funkciantaj fingroj. La unuaj aŭtoraj ekzempleroj de la Esperanta traduko estis senditaj al li el Novjorko, sed la brajla versio estas produktita en lia amata kaj malamata eksa hejmlando, Rusio, kie li preskaŭ pereis.
Rubén Gallego diras, ke li travivis nur pro tio, ke li finfine estis translokita al bona internulejo en la urbo Novoĉerkassk en suda Rusio. Kelkcent kilometrojn sudoriente de Novoĉerkassk situas la urbo Kislovodsk, kie ankoraŭ kelkaj ekzemploj de la brajla eldono de lia verko en Esperanta traduko atendas siajn legantojn.
Sed unu ekzemplero jam survojas al la ne tro naiva revanto en Maryland.
Pli pri la temo
Blanko sur nigro aperis en Esperanto
Blanko sur nigro
Blanko sur nigro en la libroservo de UEA
«Белое на черном» вышла на эсперанто