diVERse » Esperante
Unuaj spertoj de iPhone, kun eĥoŝanĝo
En la redakcio kie mi laboras oni nun forigas preskaŭ ĉiujn fiksajn telefonojn. Anstataŭe ni ricevis poŝtelefonojn de la marko iPhone. Tre utila kaj amuza aĵo - hodiaŭ dum la lunĉo nekutime multaj kolegoj anstataŭ diskuti unu kun la alia fingrumis siajn novajn ludilojn. Ankaŭ mi, cetere.
iPhone kun la senpaga programeto Stanza bonege funkcias por legi librojn en plej diversaj lingvoj. Transmeti la librojn al la telefono plej facile kaj senprobleme fareblas per la libera programo Calibre. Rusaj, ĉinaj, arabaj kaj plej diversaj aliaj literoj, inkluzive de esperantaj ĉapelitaj, bele videblas sur la ekrano.
Tiel eblas tajpi preskaŭ normale, tamen la tajpofenestro estas tre malgranda, do la maniero estas maloportuna por pli longaj tekstoj. Post tajpado necesas kopii la tekston, kaj poste englui ĝin en la deziratan lokon, kio same estas ne tre oportuna.
Verŝajne esperantistoj ne estas la solaj uzantoj de iPhone, kiuj spertas problemojn pri enigo de nekutimaj literoj kaj signoj. Eble indus, ke oni sin turnu al Apple kaj petu enkondukon de aldona klavaro “vastigita latina”, kun la ebleco enigi pli grandan aron da latinaj literoj, ne nur la esperantajn, sed ankaŭ literojn de aliaj negrandaj lingvoj, kies enigo nun malfacilas - ekzemple la kimra ŵ ja troveblas, sed nur se oni komprenas, ke por tio necesas ŝalti la britan klavaron, aliaj latinliteraj ne taŭgas.
Adobe manĝas la ĉapelojn de e-libroj
Kiam mi legis la entuziasman recenzon de Gerrit Berveling, mi ekemis tuj posedi la novan romanon de Trevor Steele. Do, mi esploris la eblecon mendi ĝin kiel e-libron ĉe la eldonejo FEL. Je mia miro montriĝis, ke la provlibro de FEL en la formato epub en mia legilo aperis… sen esperantaj supersignoj! Strange, ĉar ĝis nun mi havis neniajn problemojn pri esperantaj, svedaj aŭ rusaj literoj en mia legilo.
Kiel evidentiĝis post iom da esplorado, la problemo pri malaperantaj supersignoj en la formato epub ne temas pri la legoaparato mem, nek pri la libro, sed pri la programaro ADE (Adobe Digital Editions), kies kernon multaj librolegiloj, ankaŭ la mia, nun uzas por montri epub-dokumentojn. Espereble la programaro baldaŭ evoluos. Intertempe la problemon oni povas ĉirkaŭiri, se oni en taŭga maniero produktas la epub-dokumenton, pakante kun ĝi la bezonatan tiparon. Tion jam sukcesis montri La Ondo de Esperanto per siaj unuaj provlibroj.
La rezulto ne iĝas, kiel Amazon eble deziris, ke Mobipocket forpuŝas aliajn formatojn, sed male, ke epub nun forpuŝas Mobipocket. Eble bone… se ekzistus norma solvo de kopiprotektado por epub. Sed ĝi ne ekzistas - anstataŭe Adobe disvastigas sian propran kopiprotektan sistemon por epub, kaj tiu sistemo funkcias nur per la legilo de Adobe, kiu siavice ankoraŭ ne bone komprenas esperantajn literojn!
Feliĉe la epub-libroj de FEL (ankoraŭ?) ne estas protektitaj per la DRM-ilo de Adobe, do eblas ilin malfermi ekzemple en la utilega programo Calibre, kaj konverti ilin al dezirata formato. Sekve mi nun, nur kelkajn horojn post kiam mi vidis la recenzon, jam legas la romanon de Trevor Steele en la formato fb2, kaj tio bele funkcias en mia legilo, krom unu problemo: bedaŭrinde la piednotoj aperas fine de la libro, ne piede de ĉiu paĝo kiel devus esti - sed mi ĉiukaze ne emas tro okupiĝi pri piednotoj kiam mi legas romanon, do ne tro gravas.
Dum ni atendas la tutmondiĝon de la programaro de Adobe, eble ni mem kontribuu al la tutmondiĝo de Calibre, partoprenante en ĝia esperantigo.
Andrej Saĥarov 1921-1989
Svenska
Andrej Saĥarov forpasis en sia hejmo en Moskvo antaŭ ekzakte 20 jaroj, vespere la 14-an de decembro 1989. Antaŭ sia morto li travivis tri jarojn da relativa libero.
En decembro 1986 KGB instalis telefonon en lia apartamento en Gorkij, la urbo de lia ekzilo. Baldaŭ Miĥail Gorbaĉov telefonis kaj diris, ke li rajtas reveni al sia hejmo en Moskvo.
Kelkajn semajnojn poste mi faris mallongan turisman vojaĝon al Leningrado kaj renkontis sovetian esperantiston, kies nomon mi intertempe forgesis.
Ekstere estis frostego de dudek minusgradoj, kaj preskaŭ same malvarme estis en la disfalema urba buso, kies fenestroj estis kovritaj de glacio sur la interna flanko. Ni staris plej malantaŭe, kaj mi gratis trueton en la glacion por videti la Isakan katedralon.
La esperantisto oblikve ridetis.
- Nu jes, sed ili daŭre ne diris, kial li estis ekzilita, nek kial li rajtis reveni.
Nun mi povas kompreni, ke estis sufiĉe kuraĝe diri tion, al eksterlandano, en publika loko. En Esperanto, ja - sed kompreneble KGB havis kunlaborantojn, kiuj komprenis Espeanton. La milito en Afganio tiam plu daŭris je plena forto.
Printempe de 1989 Andrej Saĥarov estis elektita al la nova sovetia parlamento, la Kongreso de la popoldeputitoj, kaj la spektantoj de sovetia televido unuafoje povis ne nur vidi lin, sed ankaŭ aŭdi lin paroli. Li ne malfortigis sian kritikon de la milito en Afganio, kaj liajn paroladojn akompanis fortaj protestaj krioj.
Meze de decembro 1989 la Kongreso de la popoldeputitoj daŭrigis sian laboron. Posttagmeze en la 14-a de decembro li partoprenis en kunsido kun siaj samideanoj inter la deputitoj. Je la naŭa vespere li sidiĝis en sia hejma laborĉambro por prepari sian gravan paroladon por la sekva tago.
Tiam mi estis lingvostudento ĉe la universitato de Leningrado. En nia studenta ĉambro en Ulica Korablestroitelej ni havis etan, nigrablankan televidilon, kiu montris la longajn, ŝtormajn kunsidojn de la popoldeputitoj. Sed tiun vintron ni ne vidis Andrej Saĥarov. Lia parolado neniam iĝis preta. Li mortis pro koratako ĉe sia skribtablo.
Doŝ - la ĉeĉena realo
Svenska По-русски
La ĉeĉena revuo Doŝ (”Vorto”) ricevas la homrajtan premion de la organizaĵo Raportistoj sen limoj, kune kun la israela ĵurnalisto Amira Hass.
Mi havas ekzempleron de Doŝ en mia bretaro. Ĝin mi ricevis de Madina Magomadova kiam mi renkontis ŝin en Malmö antaŭ tri jaroj. En la mezo de la numero legeblas intervjuo, en kiu ŝi rakontas pri sia laboro por la organizaĵo La patrinoj de Ĉeĉenio. La patrinoj ŝerĉas siajn malaperintajn filojn.
La unuan paĝon de la revuo ornamas bildo de Anna Politkovskaja. Ankaŭ ŝi devis viziti la Homrajtajn tagojn en Malmö, en 2006. Anstataŭe ŝi estis murdita.
Mi plu foliumas. Artikolo verkita de la ĉeĉena homrajta aktivulo Natalja Estemirova. Ŝi rakontas pri amastombo kun kvindeko da korpoj, trovita en la jaro 2001 proksime al la granda rusa milita bazejo Ĥankala, proksime al Groznij. Natalja Estemirova estis murdita julie ĉi-jare.
La sekva paĝo enhavas raportaĵon pri la orgznizaĵo “Spasjom pokolenie” (”Ni savu la generacion”), kiu helpas al militvunditaj gejunuloj en Groznij. La gvidanton de la organizaĵo, Zarema Sadulajeva, kaj ŝian edzon Alik Ĝabrailov, oni trovis pafitaj en la bagaĝujo de ilia aŭto en Groznij ĉi-aŭguste.
La dorskovrilon de la revuo kovras informo pri la sendependa inguŝia novaĵretejo Ingushetiya.ru. Lokaj potenculoj volis bloki la portalon, tiam ĝi ŝanĝis sian adreson al Ingushetia.org por liberiĝi de la kontrolo de rusiaj retadministrantoj.
La posedanto de la retajo, Magomed Jevlojev, estis pafita de la loka polico antaŭ iom pli ol unu jaro. Antaŭ unu monato estis murdita Makŝarip Auŝev, kiu transprenis la retejon post Jevlojev.
Ne estas malfacile kompreni, kial la revuo ne plu estas eldonata en Groznij, sed en Moskvo. La demando estas, ĉu tie la situacio estas multe pli sekura.
Pli pri la temo:
Press freedom prize awarded to Israeli reporter and Chechen magazine
Israelische Journalistin Amira Hass und tschetschenische Zeitschrift “Dosh” erhalten Menschenrechtspreis
DW - Чеченский журнал ”Дош” стал лауреатом премии международной правозащитной организации
Morala dilemo en la aĉetfabriko
La nova vendejego de la meblogiganto Ikea en Malmö estas vera aĉetfabriko. Ĝi troviĝas en nova urboparto apud la fervojlinio kaj aŭtovojo al Kopenhago, en urboparto kie estas nur amaso da vendejegoj kaj nenio alia.
En tia aĉetfabriko ĉio funkcias perfekte, dum ĉiu partoprenanto de la ludo agas laŭ la reguloj kaj ĉiuj eroj de la varoj estas sur la ĝusta loko. Alikaze povas okazi neatenditaj ĉenaj reagoj, kiuj kondukas al malfacile solveblaj moralaj dilemoj.
Sed kiam ni venis hejmen, ni rimarkis, ke unu umeto mankas: la plasta ringo de la lampŝirmilo, kiu ebligu fiksi ĝin sur tiu speco de lampo kiun ni aĉetis.
En la sekva semajno mi unue provis telefoni al la vendejo. Ial ne eblis. Mi esploris la modernan retejon de Ikea, kaj malkovris, ke eblas retbabili kun la helpocentro. Tion mi faris - kaj eksciis, ke la retbabila helpocentro ne povas min helpi, necesas telefoni… aŭ retpoŝti.
Mi retpoŝtis. Post semanjo venis la respondo: volonte oni havigos al ni la mankantan plastan ringeton, sed bonvolu unue doni la numeron de la kvitanco, kaj la numeron de la lampoŝirmilo.
Post intensa serĉado ni devis konstati, ke la kvitanco ne plu troveblas. Kio restis? En libera tago mi prenis la aŭton kaj veturis la tridek kilometrojn al la vendejo. Tie mi pacience atendis mian vicon por povi diskuti la plastringan problemon kun viva homo. Ŝi estis tre afabla, sed devis konstati, ke tiaj ringoj mankas en la vendejego. Eblus mendi, sed daŭrus tri semajnojn. Kaj poste mi devus denove veni persone por preni la ringeton - ial ne eblis sendi ĝin al mi poŝte. Ŝanĝi la lampon kompreneble ne eblis - mi ja ne havis la kvitancon.
Restis neniu maniero por solvi la aferon, krom aĉeti tute novan lampŝirmilon, kaj forĵeti la unuan. Aŭ ĉu tamen?
Mi eniris la ĝustan sekcion de la aĉetfabriko, trovis la ĝustan ŝirmilon, iom fingrumis la plastan ringeton sur ĝi, kaj subite rimarkis, ke ĝi iel nerimarkite migris en la poŝon de mia jako. Hejme mi kontente muntis ĝin sur la lampon, kiu nun bele ornamas nian televidilan tablon.
Ĉu mi agis malmorale? Mi ja ne ŝtelis, ĉar la ringo estis ĝuste tia kiu devis veni kun la jam plene pagita lampoŝirmilo. Kaj eble la aĉetonto de ĝuste tiu lampŝirmilo ne bezonos la plastan ringeton, ĉar li instalos ĝin sur alispeca lampo? Aŭ eble la aĉetonto rimarkos la mankon de la ringo, kaj flankenmetos la ŝirmilon? Aŭ almenaŭ la aĉetonto konservos la kvitancon, kaj povos ŝanĝi la ŝirmilon, se la ringo estos bezonata?
Kion mi devis fari?
Kaj cetere, kial entute mankis la ringo sur nia lampoŝirmilo? Eble ĝin pli frue forplukis iu alia, kiu same ne trovis alian solvon al sia dilemo de la mankanta ringo? Sed kiam do malaperis la unua ringo, kaj kie ĝi nun estas?
Rusaj bierboteloj ŝrumpos
La batalo kontraŭ alkoholo denove rekomenciĝas en Rusio. Lastfoje grandan kampanjon kontraŭ drinkado entreprenis Miĥail Gorbaĉov. Nun prezidento Dmitrij Medvedev decidis, ke la bierboteloj ŝrumpu.
La kutima grando de la bierboteloj en Rusio ĝis nun estis duona litro, sed dezirantoj povas aĉeti ankaŭ pli grandajn, plastajn botelojn - dulitrajn, trilitrajn, plilitrajn. Sed ne longe plu. Medvedev subskribis liston de kontraŭalkoholaj paŝoj, el kiuj unu estas malgrandigo de la boteloj.
Unu tagon antaŭ la publikigo de la bierbotela ordono Medvedev publikigis grandan artikolon, en kiu li listigis la ĉefajn problemojn de Rusio. Krom alkoholismo la lando suferas de kronika koruptado, eterna ekonomia postrestinteco kaj gravaj mankoj en la demokratiaj institucioj. Oni facile povus pensi, ke li volas iĝi prezidento por forigi tiujn problemojn - se li ne jam estus prezidento.
La ŝrumpigo de la bierboteloj ŝajne estas la unua radikala decido de Medvedev, kiu konkrete influos la vivon de la ordinaraj rusianoj. Se li sukcesos realigi tian nepopularan paŝon, eble poste li kuraĝos fari duan, kaj eĉ trian propran decidon. Ni vidu.
Pli pri la temo:
Kremlin.ru - Перечень поручений по итогам совещания о мерах по снижению потребления алкоголя
AP - Russian leader orders restrictions on beer
Gazeta.ru - Дмитрий Медведев: Россия, вперед!
Борис Немцов - Не верю!
Суперинвестор.ру - Мой ответ Медведеву
Kremlin.ru - Dmitry Medvedev’s Article, Go Russia!
RFE/RL - Medvedev Targets Russia’s Weaknesses, Pledges Change
RIAN - Medvedev highlights key problems facing Russia in article
Kaliningrado - enfermita en la nova Eŭropo
Svenska
La trajno el la Rusia Kaliningrado al Gomel en Belorusio proksimiĝas al Fortikaĵo Eŭropo. Estas varme, malforta ŝvitodoro sentiĝas en la aero.
Striaj matracoj, mallarĝaj kuŝbretoj. La buntaj belorusaj littukoj estas inkluzivitaj en la prezo de la bileto. La pasaĝeroj en la kuŝvagono kun malfermaj kupeoj fosas en siaj valizoj. La vizokontrolo proksimiĝas.
La plej multaj estas virinoj, pli ol mezaĝaj, plej ofte oni veturas por viziti parencojn.
Komercistoj ne vojaĝas per trajno, kaj aboslute ne en la nekostaj malfemitaj kupeoj. En ĉi tiu vagono neniu eliros en la teritorio de Eŭropa Unio, ĉiuj pluveturos al Belorusio.
- Eble estas la lasta vivojaro de panjo. Mi volus viziti ŝin ĉiumonate. Sed ne eblas. Oni ne ricevas transitan vizon por pli ol unu fojo, tion oni diras en la ambasado.
Kiam ŝia patrino trafis en la malsanulejon en Kaliningrado, Jelena Nesterova tuj stariĝis en la vico por ricevi Litovian transitvizon. Pasis semajno antaŭ ol ŝi rajtis lasi sian peton en la ambasado de Litovio en Minsko. Dek tagoj por pretigi la vizon. Sed plej malbone estis pri la prezo. Sesdek eŭrojn kostas la rajto veturi kelkdek kilometrojn tra la Ŝengena region per trajno. Unu fojon tien, unu fojon reen. Poste la vizo estos finuzita.
- Tio estas terure multe da mono por mi. Kostas pli ol la trajnbileto.
Virino sur alia flanko de la trajnkoridoro ne plu povas silenti.
- Por kio utilas tiu via Eŭropa Unio? Ĝi nur ĝenas!
Antaŭ unu kaj duona jaroj ankaŭ Pollando kaj Litovio iĝis plenrajtaj membroj de la granda EU-familio: ili aliĝis al la Ŝengena regiono, kune kun sep pliaj landoj.
Ĉiuj limkontroloj estis forigitaj. Sidiĝu en vian aŭton kaj veturu el Vilno ĝis la plej okcidenta punkto de kontinenta Eŭropo, Cabo da Roca en Portugalio. La distanco estas 3 769 kilometroj, neniu kontrolos vin.
Sed samtempe kiam la limoj ene de EU malaperas, la muro kontraŭ la najbaroj en la oriento iĝas ĉiam pli altaj. Ne gravas kion opinias la rusoj kaj la belorusoj - ili ne estas membroj de la EU-klubo.
Plej enfermitaj estas la loĝantoj de Kaliningrado, peco de rusio kiu ekde la komenco de la pasinta jaro estas komplete enfermita de la ekstera limo de EU.
Antaŭe estis facile por la Kaliningradanoj veturi al la najbaraj landoj. Nun ĉiam pli multaj busoj estas forstrekataj el la horaro pro manko de pasaĝeroj. La trajnoj iĝas pli mallongaj. Iĝis koste kaj komplike havigi vizojn.
Héctor Cala laboras en bovlinga drinkejo en Kaliningrado. Li ne bezonas alkutimiĝi al la sento de enfermiteco. Li naskiĝis kaj kreskis en Kubo. Unu el la malmultaj manieroj forveturi de tie en la 1980-aj jaroj estis ekstudi en Sovetio.
Sovetio finiĝis proksimume samtempe kun la studoj de Héctor Cala en Moskvo, kaj li pripensis resti tie. Sed lia patro estis fidela komunisto. La filo veturu reen kaj konstruu komunismon.
- Mi reveturis kaj loĝis tie sep jarojn. Sed mi ne eltenis la neliberecon kaj malriĉecon. Post la morto de mia patro mi decidis reveturi al Rusio, ĉi tie estas multe pli libere.
Unue Moskvo, poste oni proponis laboron en kuba restoracio en Kaliningrado. Li edziĝis al rusa virino. Nun la paro havas kvarjaran filon. La loĝejo estas malgranda kaj la aŭto estas aĝa, sed Héctor Cala estas kontenta pri la vivo.
- Ĉi tie estas bone, pli trankvile ol en Moskvo, kaj ĉiuj vizitantoj diras, ke estas pli eŭropece ĉi tie. Sed mem mi ne povas veturi ien ajn, mi eĉ ne povas trajni al Moskvo. Se mi volas tien, mi devas flugi.
Por posedanto de Kuba pasporto apenaŭ indas peti Ŝengenan vizon. Nun Héctor Cala esperas, ke li baldaŭ povos iĝi rusia civitano.
- Kun rusia pasporto tamen estas iom pli facile vojaĝi.
La ĉefstrato de Kaliningrado plu nomiĝas Leninskij prospekt. La granda statuo de Lenin, kiu staris sur la Placo de la Venko antaŭ la urbodomo, estas forportita. La placon nun regas nova preĝejo kun ora kupolo - kaj kvar brilaj aĉetcentroj.
La trafiko estas surdiga, kaj ĉiuj aŭtoj estas de eksterlandaj markoj. Oni devas gvati longe por trafi malnovan aŭton, fabrikitan en Rusio. En la luksaj vendejoj preskaŭ ĉiuj varoj estas importitaj. Pli facilas porti varojn de trans la EU-limo ol el la cetera Rusio.
Kaliningrado estas ĉirkaŭita de la limo, sed samtempe la urbo kaj la tuta gubernio grandparte vivtenas sin per translima komerco. Favoraj rusiaj impostreguloj faciligas la importadon de ĉio ajn al Kaliningrado.
Sed oni rajtas plueksporti la varojn al la cetera Rusio nur, se ili unue estas prilaboritaj en Kaliningrado. Tial en Kaliningrado estas dekoj da fabrikoj kiuj kunmetas aŭtojn kaj televidilojn, aŭ fabrikas kolbason el importita viando.
La propra kultivebla tero en Kaliningrado grandparte restas neuzata. La sovetiaj kolektivaj bienoj kolapsis, pro la burokratio estas malfacile fondi propran bienon, kaj krome la konkurado estas forta. Multe pli simplas importi lakton el Litovio ol starigi propran produktadon de lakto.
La familio Jefremov en la vilaĝeto Klenovoje ĉiukaze provas. Ili sukcesis elaĉeti kaj rekonstrui malnovan, negrandan germanan domon en sia hejma vilaĝo. Poste ili vendis unu el la du aŭtoj de la familio, por aĉeti uzitan belorusian traktoron.
La du bovinojn ili ĉefe havas por propraj bezonoj. Sur sia parceleto ili kultivas terpomojn kaj brasikon por vendado. La aĉetantoj iĝis iom pli multaj nun, pro la falinta kurzo de la rublo la importitaj manĝaĵoj plikostiĝis.
- Krome ni havas tridek ses ŝafojn kaj ses ĉevalojn. La ĉevalojn ni havas por ke urbanoj povu veni ĉi tien rajdi, rakontas Natalija Jefremova.
La malgranda bieno ne sufiĉas kiel sola fonto de enspezoj. Ĝis antaŭ kvar jaroj Natalija Jefremova laboris en la sola sukcen-minejo de la mondo, en la najbara vilaĝo. Tie ŝi poluris la pecojn de fosilia rezino kaj fabrikis el ili ornamaĵojn.
Kiam la minejo maldungis grandan parton de la personaro ŝi anstataŭe eklaboris en municipa oficejo. Ŝia edzo Nikolaj Jefremov plu laboras kiel fosmaŝinisto en la sukcena minejo.
- La krizon oni kompreneble sentas ankaŭ tie, rakontas Nikolaj
Pasintjare li gajnis pli ol mil eŭrojn monate - bona salajro en la rusia kamparo. Nun la enspezo estas malpli ol duono de tio.
- Pleje mi ŝatus maldungiĝi tie, kaj labori nur sur mia propra tero, sed maleblas aĉeti teron por kultivado je akceptebla prezo.
Ĝis la jaro 2007 la familio Jefremov feriis en Pollando ĉiujare. Post kiam la najbaraj landoj aliĝis al la Ŝengena regiono ili ne plu estis eksterlande. Estas tro koste, kaj tro komplike.
Tamen la mondo venis pli proksimen al la vilaĝo Klenovoje, kie estas nur dek tri domoj. Nova, oranĝkolora telefonaŭtomato staras ĉe la ĉefa vojo. Ĝi estas konektita al nova, cifereca telefoncentrejo. Nun ĉiuj dezirantoj povas havigi rapidan ligon al la reto.
- Sed ni ne havas komputilon. Niaj filinoj loĝas en la urbo, ili scias, kiel oni uzas la reton, diras Natalija Jefremova.
Denove en la trajno, ĉe la limo de rusia Kaliningrado kaj Ŝengena Litovio. La rusiaj limsoldatoj atente inspektas niajn Svediajn pasportojn. Ĉiun paĝon ili kontrolas per lupeo.
La rusia drogohundo estas malgranda, bruna kaj dolĉa. Ĝin gvidas iom ronda, ridetanta virino en uniformo. La trajno staras kvindek minutojn ĉe la stacio Nesterov sur la rusia flanko.
Denove ni veturas tra la nokto. La limon markas longa vico da fortaj lampoj, direktitaj al Rusio. Ĉe la sekva stacio la ŝildo havas latinajn literojn. Kybartai. Jen komenciĝas Ŝengenlando kaj Eŭropa Unio.
La litovia drogohundo estas granda, nigra, kaj tute ne dolĉa. Ĝin gvidas viro kiu ne ridetas.
Poste apras la litovia paskontrolisto. Li rapide okulumas niajn vinruĝajn EU-pasportojn. Li havas neniun lupeon, sed ja modernan, malgrandan komputileton, kiu pendas sur lia ventro.
Jelena Nesterova, kiu vizitis sian 80-jaran patrinon en Kaliningrado, ne estas imponita.
- Kial ni vicatendu kaj pagu amason da mono nur por spiri litovian aeron, kiam ni traveturas ĉi tie?
Aperis el La Ondo de Esperanto 7/2009
La bulgara - slava planlingvo?
Svenska
Kiam mi unuafoje pensis, ke estus interese viziti Bulgarion, oni ankoraŭ foje nomis la landon “la 16-a soveta respubliko”, pro ĝia proksima rilato kun Moskvo. Nun, kiam la vojaĝo fine okazis, la iama sovetia libertempa paradizo jam estas la plej nova kaj plej malriĉa membrolando de EU. Kune kun sia najbaro Rumanio, kiu tamen neniam estis same bona amiko kun Moskvo.
Antaŭ la vojaĝo mi iom foliumis anglalingvan lernolibron de la bulgara. La vortoj en la unuaj ĉiutagaj dialogoj estis relative malsamaj de la respektivaj rusaj vortoj, kaj mi konkludis, ke ne multon mi komprenos. Se mi havus ruslingvan lernolibron mi certe estus pli bone preparita por la multaj frapaj similecoj inter la rusa kaj la bulgara, precipe kiam temas pri granda parto de la vortprovizo.
Tiuj specifaĵoj montriĝis tre oportunaj, ĉar ja pli facilas lerni kelkajn novajn prepoziciojn ol tute novajn deklinaciojn. La manko de kazoj kaj la tuj rekoneblaj postmetitaj artikoloj krome igas la strukturon de la frazoj facile analizebla en maniero kiu preskaŭ memorigas pri Esperanto.
Ankaŭ la refleksivo estas esprimata ne per finaĵo, kiel en la rusa, sed per aparta vorteto - samkiel ofte okazas en la sveda. Oni preskaŭ povus pensi, ke la bulgara estas slava planlingvo, planita por facila kompreneblo - se ne la verboj havus tiom da komplikaj formoj.
Jam dum la busvojaĝo de la flughaveno en Burgas surprize evidentiĝis, ke sciante la rusan mi efektive povis legi kaj kompreni la plej multajn reklamŝildojn kaj elektoafiŝojn flanke de la vojo. Sed eĉ pli, post nur kelkhora studo da baza bulgara gramatiko kaj lernado de kelkaj oftaj vortoj eblis legi la titolojn en gazeto.
Post ankoraŭ kelkaj tagoj da neintensa trejnado (la ĉefan parton de la tempo konsumis ripozado en la suno, baniĝo kaj cetera legado) mi jam povis legi kaj grandparte kompreni ne nur la titolojn, sed ankaŭ la plej multajn artikolojn, kondiĉe ke la enhavo estis sufiĉe interesa por kapti mian atenton. Multe pli amuze ol solvi krucvortenigmojn. (Sed al mi ĉiam mankis talento pri krucvortenigmoj.)
La stranga afero estas, ke la bulgara kaj la rusa efektive estas relative distancaj unu de la alia en la genealogia arbo de la slavaj lingvoj. Ekzemple la pola gramatiko multe pli similas al la rusa - sed la vortprovizoj multe pli diferencas. Eĉ la ukraina kaj belorusa lingvoj, tre proksimaj parencoj de la rusa, relative multe diferencas de la rusa ĝuste kiam temas pri la vortprovizo.
La klarigo estas simpla, kiam oni eltrovas ĝin: la ukraina kaj belorusa vortprovizoj grandparte baziĝas sur vortoj, kiuj ja ekzistas ankaŭ en la rusa, sed kiuj tie estas konsiderataj provincaj, dialektaj, komplete eksmodaj, aŭ apartenantaj al malpli alta stila registro.
La moderna rusa norma lingvo por anstataŭi ĉi tiujn provincajn vortojn, kaj por vastigi la vortprovizon, enpruntis amasojn da vortoj el la eklezia slava lingvo, samkiel okcidenteŭropaj (kaj okcidentslavaj) lingvoj pruntis vortojn el latino. Kaj alia vorto por la praa formo de la eklezia slava lingvo estas… la prabulgara.
Ankaŭ la moderna bulgara skriblingvo kompreneble estis forte influita de la eklezia slava. Sed aldoniĝas plia faktoro. Kiam en la 19-a jarcento oni volis forigi turkajn vortojn el la bulgara lingvo, la bulgaraj lingvoaktivuloj enpruntis grandan kvanton da vortoj el la rusa. La enfluo de rusaj vortoj pludaŭris ankaŭ en la 20-a jarcento, eble speciale post la dua mondmilito, kiam oni ankaŭ en Bulgario komencis konstrui socialismon laŭ la sovetia modelo.
Unu rezulto de tiu multjarcenta lingva interagado estas, ke mi nun povas legi bulgarajn gazetojn. Tre ĝojiga hazardaĵo. Eĉ la literoj estas precize la samaj, krom ke в kaj к (v kaj k) aspektas iom strangaj en kelkaj bulgaraj tiparoj.
Tamen la planlingvaj ecoj de la bulgara ne estas idealaj. Unue, sciante la rusan oni malmulton komprenas el la parola bulgara lingvo. Due, ekzistas pluraj vere erarigaj falsaj amikoj. Ekzemple хранителен ne signifas gardanta, kiel oni povus supozi, sed nutraĵa. Kaj направо ne estas dekstren, sed rekte. Do atentu, se vi demandos pri la vojo en Bulgario.
Vera Kaliningradano
Svenska
Jurij Aleksandroviĉ estas iritita. Li ja havas libertempon, sed hodiaŭ li tamen devis labori. Venis kontrolkomisiono el Moskvo por traesplori ĉiujn paperojn de la havena administracio.
Li mendas pirogon - kaj grandan porcion da vodko. Unu kaj duona decilitro da brando en blanka plasta glaso.
La malgranda bierejo estas ornamita per restaĵoj de la sovetia imperio. Portreto de la iama KGB-estro kaj partia gvidanto Jurij Andropov, ruĝaj flagoj, gipsa kapo de Lenin kaj vendeja ŝildo de la jaro 1948: ĉiu kliento rajtas aĉeti maksimume unu litron da lakto kaj du kilogramojn da pano.
La mararmea bazejo en Königsberg regis la Baltan maron. Ĝin Stalino ne volis transdoni al Pollando, kaj eĉ ne al la novfondita Litova Socialisma Soveta Respubliko. La bazejo devis aparteni al Rusio. Königsberg iĝis Kaliningrad.
Ĝi plu kuŝas tie, peceto de Rusio, premita inter la novaj EU-landoj Pollando kaj Litovio. Miliono da rusianoj enfermitaj de la strikte kontrolata ekstera limo de la Ŝengena regiono.
Kelkaj aferoj ja estis klare pli bonaj antaŭe, diras Jurij Aleksandroviĉ, kiam ni sidiĝas ĉe la sama tablo ekster la bierejo, ĉe malnova, ruĝe stukita, trietaĝa germana domo. Ruslingva ŝildo sur la domo reklamas: Baro kaj Butiko “Venko”.
- Antaŭe oni povis sidiĝi en la aŭton kaj veturi por viziti la amikojn en Rigo dum unu tago. Nun ĉie estas limoj.
Tamen ne tiom multaj havis aŭton en la antaŭaj tempoj. Oni devis vicatendi jarojn por rajti aĉeti aĉan sovetian aŭton. Apenaŭ estis personaŭtoj sur la stratoj de Kaliningrado en la 1960-aj jaroj, diras Jurij Aleksandroviĉ. Nun ĉie estas amasoj da aŭtoj, eĉ la ambulancoj apenaŭ povas preterveturi en la pintaj horoj de la trafiko.
Ja estis limoj ankaŭ en la sovetia tempo. Ne ĉiu ajn povis ekloĝi en la reĝima, armea regiono. Nun iĝis malstrikte, opinias Jurij Aleksandroviĉ - multaj enmigrantoj el aliaj partoj de Rusio kaj sudaj partoj de la eksa Sovetio venas ĉi tien, al la plej okcidenta urbo de Rusio.
Sed Jurij Aleksandroviĉ ne opinias, ke ili estas sufiĉe eŭropaj.
- Mi ne fidas ilin, ili estas aliaj ol ni veraj Kaliningradanoj.
Jurij mem apartenas al la unua rusa generacio, naskita ĉi tie. Lia patro serioze vundiĝis en la bataloj kontraŭ la retiriĝanta armeo de Hitlero en Orienta Prusujo, kaj li longe estis kuracata en la militista hospitalo de Königsberg. Poste li renkontis sian baldaŭan edzinon kaj restis en la urbo, kiu ricevis novan nomon laŭ la ĵus forpasinta prezidanto de la Supera Soveto.
- Mia avo batalis en la unua mondmilito, mia patro en la dua, kaj mem mi militservis en la elitaj trupoj de la transfronta esplorado. Sed mi ne volas ke mia filo militservu. Iam ja finfine sufiĉu, ĉu?
Poste Jurij Aleksandroviĉ blasfemas pri la “perfidulo” Jelcin, kiu komplete  enmerdiĝis en Ĉeĉenio. Sed pleje lin tamen iritas la harfendaj haveninspektistoj el Moskvo. Li renversas en la buŝon la lastajn gutojn de sia dua porcio da vodko kaj enspiras por komenci novan plendoliston, kiam sonoras en lia poŝo. La edzino volas scii, kie li restadas.
- Jes ja, karulino, la inspektado bone pasis, senprobleme.
Tempas iri hejmen.
Televizor ne videblas en rusia televido
Svenska Suomi
La rokgrupo Televizor el Sankt-Peterburgo ĝuste nun solenas sian 25-jariĝon.
Diference de la sovetia superstelulino Alla Pugaĉova, kiu ĵus festis sian jubileon, la datreveno de Televizor ne videblos en rusia televido - kvankam la nomo de la grupo signifas ĝuste “televidilo”. La grupo Televizor kaj ĝia estro Miĥail Borzikin nome ne faras ajnajn kompromisojn kun la potenculoj. Ili kantas kion ili volas. En la hodiaŭa Rusio tio signifas, ke ili estas tute nevideblaj en la oficialaj amaskomunikiloj.
Por honori la tagon mi tradukis unu el la plej bonaj novaj kantoj de Televizor, Zakolotite podval. Ne malutilas iom laŭtigi la sonon kiam vi aŭskultas, la kanto bezonas tion. La muziko estas iom malmola - sed tiaj estas ja ankaŭ la vortoj, kaj la realo pri kiu ili temas.
La filmeton la grupo faris ne mem, ĝin enretigis signaturo Moscover177 lige kun la jubileo. Mp3-dosiero kun la kanto estas ĉi tie
Pli pri la temo:
Freŝa intervjuo kun Borzikin en loka elsendo de Eĥo Moskvi en Peterburgo
Bona retejo pri Televizor, kun multaj sonaĵoj kaj filmetoj
Fontanka.ru - Михаил Борзыкин: в «Телевизоре» все тот же мрак, что и в 80-х…
«Телевизор» издает «Дежавю» и надеется на Валерию
mr7.ru - «Телевизор» встретил 25-летие новым альбомом «Дежавю»
Официальный сайт группы «Телевизор»