Lastaj enskriboj »
Lastaj komentoj »
Plej komentitaj enskriboj »

Kadavroj en kargo - Gruz 200

Verkita de Kalle je 2008-02-22 – 10:24

gruz.jpgSvenska: Lik i lasten
Suomi: Ruumiita lastissa

La filmo estas peza. Morna, makabra kaj absurda. La sovetia socio en renversita binoklo, en ŝercospegulo kiu ne ridigas, sed plorigas. Estas neniuj pozitivaj herooj en la filmo Gruz 200 de Aleksej Balabanov. Aŭ eventuale unu - malalta vjetnama gastlaboristo, kiu provas haltigi frenezan murdiston kaj seksperfortulon. La vjetnamo estas pafita. La seksperfortulo estas gardanto de la leĝo.

Gruz 200 signifas Kargo 200. Kodvorto por kadavroj, kiujn oni veturigas el la milito en Afganio al la elpensita, malpura kaj griza industria urbeto Leninsk, ie proksime al Leningrado. La urbo estas elpensita, sed la korpoj estas veraj. Estas jaro 1984. Andropov estas morta. Ĉernenko estas babilanta kadavro. Sovetio estas falsa socio de vivantaj mortintoj.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , ,
Kategorio Esperante | 2 komentoj »

Putin oleumis la aparaton

Verkita de Kalle je 2007-12-01 – 9:00

oljeryss.jpgLaŭ multaj la deklivo suben ekis jam fine de la 1970-aj jaroj. Sed dum la okjara regado de Vladimir Putin la vivnivelo de la plej multaj rusianoj altiĝis. Neniu volas reen al la apokalipsa etoso de la kaosaj 1990-aj jaroj kun hiperinflacio, kolapsantaj bankoj kaj same nestabila prezidanto, pri kiu oni devis honti, kiam li direktis eksterlandajn armeajn orkestrojn.

Tial Vladimir Putin estas populara en Rusio, kaj tial lia partio Unueca Rusio gajnegos en la dimanĉa parlamenta elekto.

Ja estas vero, ke Putin forte striktigis la ŝraŭbojn, li forigis la popolan elekton de guberniestroj, silentigis kritikajn amaskomunikilojn kaj selekte uzis la kortumojn por puni tiujn malplaĉajn oligarkojn kiuj ne volis danci laŭ lia muziko. Sed tio estas tute en ordo, opinias multaj en Rusio.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | 3 komentoj »

Monumenta krizo trafas Estonion

Verkita de Kalle je 2007-06-04 – 9:22

La monumentoPost longa politika disputo la registaro de Estonio decidis formovi la tombojn de 12 sovetiaj soldatoj kaj la tombomonumenton el la centro de la ĉefurbo. La decido kondukis al nokto de rabado en Talino kaj al monumenta krizo en la rilatoj kun Rusio.

La Bronza Soldato en la centro de Talino ne vere estis la ĉefa kaŭzo de la krizo, sed nur katalizilo, ĉirkaŭ kiu la problemoj koncentriĝis. La Bronza Soldato estis starigita en 1947 de la sovetia registaro de Estonio honore al la "Liberigintoj de Talino". Por multaj estonoj la monumento tamen simbolis ne liberigon, sed sovetian okupacion de la lando. Post la sendependiĝo de Estonio en 1991 la teksto sur la monumento estis ŝanĝita al la pli neŭtrala "Por la pereintoj en la dua mondmilito".

Spite la pli neŭtralan tekston, la sovetia monumento en la centro de la ĉefurbo plu iritis multajn estonojn, precipe ĉar ruslingvaj milit-veteranoj kun ruĝaj flagoj kutimis kolektiĝi ĉe la monumento en la tradicia sovetia venkotago, la 9-an de majo. La statuo estis kelkfoje farbita de nekonatoj.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Lingva ekspedicio en Estonio

Verkita de Kalle je 2007-04-29 – 22:07

Vid stationen i NarvaSamma text på svenska

Kiel multaj finnoj kun ioma lingva interesiĝo, ankaŭ mi plurfoje ekstudis la parencan estonan lingvon. Mi neniam atingis fluan lingvoscion, sed tamen kapablas pli-malpli kompreni gazet-artikolojn kaj - kun iom pli da peno - ankaŭ televidajn kaj radiajn novaĵojn. Ĉar mi krome bone scias la rusan, kaj dum longa tempo ne vizitis Estonion, mi pensis ke por mi kiel ĵurnalisto estus interese fari studviziton por ekscii pli pri la lingva situacio en la lando.

Kiam mi kaj mia kolego Martin Hallgren sukcesis ricevi malgrandan stipendion por tia studvizito, ni apenaŭ imagis, ke la temo iĝos tiel aktuala ĝuste dum nia vojaĝo. La daton por la vizito ni elektis, imagante ke fine de aprilo jam estos varme en Estonio. Kiam ni alvenis en la flughaveno de Talino la 23-an de aprilo, la ĉielo estis griza, pluvetis, kaj la temperaturo estis 3 gradojn super nulo. Fine de la semajno la temperaturo tamen diversmaniere altiĝis, sed pri la Bronza soldato mi verkos aparte.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | 5 komentoj »

Sobra kritiko aŭ plaĉaj klaĉoj?

Verkita de Kalle je 2007-04-17 – 22:28

vikilibera.jpgMirinde rimarki, ke jam kvar jarojn mi okupiĝas pri Libera Folio. La tempo pasas rapide, kiam oni bone amuziĝas. Kelkajn semajnojn antaŭ la jubilea dato mi rimarkis, ke baldaŭ komenciĝos la kvina jaro de la bulteno, sed poste mi denove sukcese forgesis la tutan aferon ĝis la lasta momento. Ja estas pli gravaj okazaĵoj en la vivo.

En Libera Folio mi estas la sola redaktoro, kaj mi verkas la plej multajn tekstojn mem. Por laŭeble strebadi al objektiveco kaj neŭtraleco pri unuopaj aferoj, mi nur raportas, kaj neniam verkas personajn opini-artikolojn pri la Esperanto-movado. Aliaj opiniu, Libera Folio raportu.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | 1 komento »

Dekstra vento en Finnlando

Verkita de Kalle je 2007-03-19 – 19:47

ihmiselle_hyva.jpgMatti Vanhanen, la estro de la centra partio, kredeble restos ĉefministro ankaŭ post la elektoj okazintaj la 18-an de marto - sed pli pro bonŝanco ol pro elekta sukceso. Lia partio perdis kvar lokojn en la parlamento, perdo de kvina loko kostus al ĝi la pozicion de la plej granda partio, kaj la tabureton de la ĉefministro.

Eĉ pli serioze malgajnis la socialdemokratoj, kiuj sidis en la registaro senhalte ekde 1995, sed nun estis forblovitaj de neatendite forta dekstra vento.

La konservativa partio kreskigis la kvanton de siaj mandatoj en la parlamento de 40 al 50 el la sume 200 lokoj, kaj ĝia 35-jara estro Jyrki Katainen per tio gajnis certan lokon en la sekva registaro. Li iom diskrete, sed tamen plej klare el la finnlandaj politikistoj, esprimis opinion por aliĝo al la milit-alianco Nato.

Se kalkuli en procentoj, la plej granda gajnanto de la elektoj tamen estas la dekstra populisma partio kun la mirinda nomo Perussuomalaiset, tradukebla kiel "ordinaraj finnoj", "veraj finnoj", "fundamentaj finnoj" aŭ io tia.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Ĉu Stanislav Petrov savis la mondon?

Verkita de Kalle je 2007-03-14 – 20:41

petrov.jpgEn septembro 1983 Sovetion regis Jurij Andropov, Usonon Ronald Reagan. La malvarma milito estis je sia plej glacia punkto. Tri semajnojn pli frue sovetia milit-aviadilo faligis sudkorean aviadilon, mortigante 269 pasaĝerojn. Kaj nun sur la ekranoj en sekreta sovetia armea bazo aperis informo, laŭ kiu Usono lanĉis kvin interkontinentajn nukleajn raketojn kontraŭ Sovetio. Ĉu Sovetio rebatu antaŭ ol estos tro malfrue?

En tiu nokto, inter la 25-a kaj la 26-a de septembro, en la sekreta bunkro de la apudmoskva kontraŭraketa observejo deĵoris subkolonelo Stanislav Petrov. Li ne estis unu el la ordinaraj, pure militistaj deĵorantoj - li estis sperta 44-jara teoriisto kaj analizisto, kaj mem verkis la deĵor-instrukcion por la nova satelita antaŭaverta sistemo. Kaj subite ŝaltiĝis indikiloj: surbaze de satelitaj observoj la komputilo elkalkulis, ke Usono ĵus lanĉis interkontinentan raketon kontraŭ Sovetio.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

La angla venkis

Verkita de Kalle je 2007-03-11 – 11:21

325px-cb_theark_2jpg.jpgPost tutlanda telefona baloto, en kiu estis donitaj pli ol du milionoj da voĉoj, anglalingva kanto denove estis elektita por reprezenti Svedion en la ĉiujara eŭropa kantkonkurso de Eurovision. La kanto kun la nomo The Worrying Kind fakte estas tre bona [spektu jen], kaj se mi voĉdonus, mi supozeble subtenus ĝin. Aliflanke, la preskaŭ kompleta angliĝo de tiu kantkonkursa scenejo en Svedio estas pripensinda fenomeno.

El la dek kantoj kiuj partoprenis la svedan finalon la 10-an de marto, ses estis anglalingvaj. La kvin pintajn lokojn en la konkurso kaptis anglalingvaj kantoj. Kompreneble la sukcesoj de la diversaj kantoj ne estis difinitaj nur de la lingvo, sed estas evidente, ke la angla lingvo gajnas terenon. Des pli klara tio estas, kiam oni konsideras, ke la gajninta grupo, The Ark, estas konata, profesia sveda rok-bando, kiu ĉiam kantas en la angla.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | 1 komento »

Rimarkinda Ramzan plaĉas al Putin

Verkita de Kalle je 2007-03-03 – 22:06

ramzan2.jpgMirinde malmulte oni aŭdis pri tio, ke Ĉeĉenio vendrede la 2-an de marto ricevis novan prezidenton. Jes, ricevis, ne elektis, ĉar laŭ la nun valida reglamento la guberniestroj kaj prezidentoj de rusiaj regionoj estas elektataj persone de Vladimir Putin. En vendredo la ĉeĉenia parlamento en Groznij preskaŭ unuanime aprobis la elekton faritan de Putin. Unu parlamentano voĉdonis kontraŭ. Tutpopola aprobo? Aŭ timo?

La nova prezidento de Ĉeĉenio, Ramzan Kadirov (Рамзан Кадыров) estas multmaniere rimarkinda persono. Internaciaj homrajtaj organizaĵoj konas lin precipe pro liaj privataj malliberejoj en lia hejmvilaĝo Centoroj. Jen kion skribas en raporto pri neoficialaj malliberejoj en Ĉeĉenio la homrajta organizaĵo Internacia Helsinka Federacio:

En la vilaĝo Centoroj (Ĥosi-Jurt), kie situas la estrejo de la Kadirov-trupoj, funkcias almenaŭ du kontraŭleĝaj prizonoj. Unu konsistas el betonaj bunkroj aŭ kestoj, en kiuj kaperitaj parencoj de armitaj ĉeĉenaj batalantoj - gepatroj, edzinoj, fratoj, aŭ eĉ infanoj - estas tenataj kiel ostaĝoj. La alia malliberejo en Centoroj situas en la korto aŭ tuja proksimeco de la domo de Ramzan Kadirov.

La informoj pri la malliberejoj en Centoroj baziĝas sur rakontoj de iamaj kaptitoj - homrajtaj organizaĵoj neniam rajtis sen antaŭaverto viziti la vilaĝon. La ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo estas baritaj per min-kampoj, kaj ĉiuj, kiuj volas veturi en la vilaĝon, estas kontrolataj de armitaj gardistoj.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Baldaŭ kvarona jarcento…

Verkita de Kalle je 2007-01-22 – 15:58

En la CO 1983Subite mi rimarkis, ke en 2007 plenumiĝos 25 jaroj de mia esperantistiĝo. Mi jam malfacile povas imagi, ke estis tempo, kiam mi ne sciis Esperanton.

En iu dosiero mi trovis la apudan historian foton: mia unua vizito en la Centra Oficejo de UEA, somere de 1983. Fosante en malnovaj paperoj mi rimarkis ankaŭ, ke mia ĵurnalisma kariero tute ne komenciĝis en la finnlingva redakcio de Radio Malmöhus somere 1989, kiel mi pensis. Miaj unuaj gazetaj artikoloj en la finna aperis en 1990, sed jam ekde 1985 mi regule verkis artikolojn en Esperanto, kaj eĉ estis la ĉefredaktoro de Kvinpinto, portempe revivigita bulteno de nordiaj junaj esperantistoj.

Jen iuj miaj tiutempaj verkaĵoj:

Lönnrot - aŭtoro, kompilinto aŭ trovinto? (1985)

Urho Kekkonen forpasis - fino de erao (1986)

Mia unua memoro kun klara ligo al Esperanto rilatas al la mezo de la 1970-aj jaroj, kiam mi estis proksimume dekjara. Tiam mia familio - la gepatroj kaj miaj du pli junaj fratinoj - loĝis en la mineja urbeto Outokumpu en orienta Finnlando, kaj mi vizitadis la lernejon, eble la kvaran klason, eble la kvinan, tion mi jam ne memoras klare.

Mia patrino laboris en la urba biblioteko, kaj tie oni foje forigis malaktualajn librojn. Verŝajne lige kun tia kribrado de la librostoko mi ricevis dikegan porjunularan enciklopedion kun la nomo "Pikku Jättiläinen", ("Giganteto"), kompilitan de la konata finna fotisto kaj esperantisto Vilho Setälä. [Posta korekto: fakte ne de Setälä, sed de Yrjö Karilas.]

Tiu versio de la libro ŝajne estis eldonita jam fine de la 1940-aj jaroj, kaj multaj informoj en ĝi efektive estis tute malaktualaj. Mi memoras la surprizon de vendisto en foto-vendejo, kiam mi volis aĉeti ruĝan lampon por riveligo de filmoj - ja jam en la 1950-aj jaroj oni ĉesis vendi filmojn, kiuj eltenas ruĝan lumon, modernajn filmojn oni devas riveligi en kompleta mallumo.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | 4 komentoj »

Ministro pri brulaĵo funebras pro diktatoro kun gaso

Verkita de Kalle je 2007-01-04 – 11:35

TürkmenbaşiLa 21-an de decembro mortis la plej malbonfama kaj kruela diktatoro de Centra Azio, Saparmyrat Nyýazow. Lia energio, enorma sperto, liaj scioj estis por niaj ŝtatoj fidelaj vojmontrantoj sur la pado de socia kaj ekonomia progreso, skribis ukraina ministro pri la diktatoro en oficiala kondolenca mesaĝo.

Sian landon, Turkmenion, Nyýazow regis ekde la jaro 1985, unue kiel sovetia respublika partiestro, poste kun la titolo prezidento. Li igis sin "dumviva prezidento", silentigis, malliberigis kaj lasis mortigi kritikantojn, fermis malsanulejojn en provincaj urboj, nuligis la pensiojn de kamparanoj, malpermesis orajn dentojn, aŭskultadon de radio en aŭtoj kaj baledon.Specifa trajto de Turkemenio dum la lastaj jaroj estis la enorma personkulto de la prezidento, komparebla nur kun la kulto de Kim Il-Seong en Norda Koreio. Nyýazov eknomis sin Türkmenbaşi, "la ĉefo de la turkmenoj", laŭ la modelo de Kemal Atatürk, "la patro de la turkoj". Poste la sama nomo estis donita interalie al la ĉefa havenurbo de Turkmenio. Oficialuloj portis insignojn kun bildo de la prezidento, en la supra dekstra angulo de la televida bildo ĉiam videblis la profilo de Türkmenbaşi, kaj ĉie estis starigitaj oraj statuoj de la Granda Gvidanto.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

15 jarojn post la pereo de la imperio

Verkita de Kalle je 2006-12-21 – 22:46

Tuj post la disfalo de Sovetio Jegor Gajdar respondecis pri la ekonomia politiko en la unua registaro de sendependa Rusio. Li mem nomis sian postenon kamikaza, kaj sendube pravis. Nuntempe populistoj en Rusio ŝatas malbeni la nomojn de la tiutempaj "junaj reformistoj", kaj kulpigi ilin, kune kun Miĥail Gorbaĉov, pri la kraŝo de la imperio. Kaj malantaŭ ili, kompreneble, staris la malamikaj okcidentaj landoj, kiuj konspiris por pereigi la karmemoran Union de Sovetaj Socialismaj Respublikoj.

Pri tiu disfalo de superpotenco Jegor Gajdar nun verkis esploron. La recenzo de lia nova libro en la retejo de la ekonomia periodaĵo Ekspert tuj naskis longan [retdiskuton]. Jam la unua diskutanto donis la tonon: "Gajdar mem ja estas marŝanta klarigo pri pereo de la imperio… La libron li devis nomi "Mia sperto pri disfaligo de imperio".

En sia verko Гибель империи - уроки для современной России (La pereo de la imperio - lecionoj por la nuntempa Rusio), aperinta en junio 2006, Jegor Gajdar konvinke, kun multaj citaĵoj el oficiala korespondo de la sovetia tempo, montras ke la konspir-teorioj nuntempe furorantaj en Rusio, estas nuraj mitoj - sed ja mitoj tipaj por la postimperia intelekta etoso, kaj tute kompareblaj kun la fama ponarda legendo en Germanio post la unua mondmilito.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Informfluoj en Esperantujo

Verkita de Kalle je 2005-09-09 – 22:07

Prelego ĉe Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo
La 9-an de septembro 2005

1. Enkonduko, ĝeneralaj tezoj

Povas ŝajni, ke gazetoj, retmesaĝoj, radiaj elsendoj kaj aliaj informfluoj estas ia flanka produkto aŭ postsekvo de la Esperanto-movado, kiu ĉefe okupiĝas pri aliaj, pli konkretaj aferoj: "informado, instruado kaj utiligado" de Esperanto, la sankta triunuo kiun ripetadas la prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Tamen, se iom pripensi, oni povas veni ankaŭ al tute mala konkludo: la informfluoj ne nur estas nepra kondiĉo por la ekzisto de la Esperanto-movado, ĝuste ili fakte konsistigas la Esperanto-movadon, aŭ almenaŭ ĝian sangocirkuladon, kies funkciado estas tute nepra kondiĉo, por ke la tuta organismo povu pluvivi kaj eventuale eĉ prosperi.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Kritikaj demandoj sen respondo

Verkita de Kalle je 2004-09-04 – 19:12

Prezidento Vladimir Putin, kiu kutime konstante ĉeestas en la rusiaj televid-novaĵoj, dum la vendreda posttagmezo estis kvazaŭ glutita de la tero. Ankaŭ neniuj aliaj politikistoj estis intervjuataj vum vendredo en la tutlandaj televid-kanaloj. La novaĵ-programoj montris bildojn pri la kaosa situacio en Beslan, sed neniuj kritikaj demandoj estis faritaj. Inter la novaĵ-elsendoj oni montris malnovajn sovetiajn filmojn.

La eksa KGB-ulo Putin ricevis la potencon en 1999 kiel la forta viro kiu forigos la kaoson kaj humiligon kiuj trafis Rusion dum la tempo de Jelcin. Li promesis starigi ordon kaj likvidi la teroristojn, kie ajn ili provus sin kaŝi. Post kvin jaroj da milito en Ĉeĉenio la plenumiĝo de liaj promesoj ŝajnas pli distanca ol iam.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Konataj ĵurnalistoj estis haltigitaj

Verkita de Kalle je 2004-09-03 – 19:19

Du internacie konataj ĵurnalistoj, kiuj kritike esploris la militadon de la rusia registaro en Ĉeĉenio, estis en ĵaŭdo devigitaj interrompi sian vojaĝon al Beslan, kie ili intencis observi la ostaĝ-krizon.

La ĵurnalisto Anna Politkovskaja en ĵaŭdo estis portita al la sekcio por intensa flegado en la malsanulejo de Rostov-na-Donu en suda Rusio, post kiam ŝi ekmalbonfartis dum la flugo el Moskvo. Laŭ informoj el la malsanulejo ŝin trafis serioza venenumo. Politkovskaja laboras por la gazeto Novaja Gazeta.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

La historio ripetas sin

Verkita de Kalle je 2004-09-02 – 19:09

La historio ripetas sin en suda Rusio. En junio 1995 ĉeĉenaj ribeluloj okupis tutan malsanulejon en la sudrusia urbo Budjonnovsk. Tiufoje ili kaptis pli ol mil homojn kiel ostaĝojn, inter tiuj ankaŭ multaj beboj kaj ties patrinoj.
Tiam la unua ĉeĉenia milito estis daŭrinta pli ol duonan jaron, kaj la ĉeĉena separatisma registaro post sangaj bataloj estis devigita forlasi la ĉefurbon Groznij. Dum la ĉeĉenaj trupoj retiriĝis en la montaron, la ribelula estro Ŝ amil Basajev kun siaj batalantoj kaŝis sin en ĉerkoj kiuj estis veturigitaj al Rusio en du kamionoj. Tiun someron oni veturigis multajn ĉerkojn el Ĉeĉenio al Rusio, kaj la limgaristoj ne emis rigardi en ĉiun ĉerkon. [Noto: laŭ aliaj informoj la ribeluloj uzis ne ĉerkojn sed monon por trapasi kontrolojn.]

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Juda centro sen judoj

Verkita de Kalle je 2004-06-30 – 20:06

[Svensk version: Ett judiskt centrum utan judar]

SlonimKomence de la 1990-aj jaroj la germanoj revenis al la urbeto Slonim en Belorusio. Ĉi-foje la germanoj estis bonvenaj. Sed fakte la germanoj ne venis mem, ili sendis monon kaj turkajn konstruistojn.

GDR ĵus malaperis de la mapo, kaj la sovetiaj trupoj ankaŭ devis malaperi el Germanio, sed kien? En Sovetio mankis loĝejoj, kaj por rapidigi la formarŝon Germanio konsentis pagi por konstruado de tute novaj kvartaloj por la reveturantaj militistoj. La sovetiaj militistoj post tio jam iĝis belorusaj, sed la nova kvartalo, konstruita de turka firmao, restas unu el la plej modernaj kaj popularaj de la urbo.

Tro multajn fojojn la urbon Slonim en sud-okcidenta Belorusio trafis neinvititaj gastoj. Mia malnova rusa enciklopedio de la cara tempo scias, ke la urbo estis detruita de mongoloj jam en la jaro 1241. Laŭ la sama enciklopedio Slonim estis rusa urbo jam en la fino de la 9-a jarcento de la kristana erao, kvankam en tiu tempo apenaŭ ekzistis ajnaj rusoj en la nuna senco de la vorto.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Kaliningradaj impresoj

Verkita de Kalle je 2002-08-01 – 7:27

Nefinkonstruita soveta domegoKaliningrado estas tiu parto de Ruslando, kiu plej proksimas al la suda parto de Svedio. Fakte la distanco el mia hejmurbo Lund al Kaliningrado estas malpli granda ol al Stokholmo. Tamen pri Kaliningrado niaj amaskomunikiloj raportas ĉefe kiam temas pri disvastiĝo de la aidos-epidemio aŭ pri infanhejmoj kiuj ricevas helpon de Svedio — la bildo ne estas tiom nuanca.Estas nenia novaĵo, ke estas komplika, kosta kaj longedaŭra proceduro havigi al si ruslandan vizon. Tamen ŝajnas aparte absurda, ke por veturi al la proksima urbo Kaliningrad mi devas unue dufoje veturi al Kopenhago, unue por lasi la dokumentojn kaj poste preni ilin — sendi ne eblas. Kaj krome necesas pagi por tiu servo. Entute la havigado de la vizo kostas preskaŭ same multe kiel la tuta vojaĝo al Kaliningrado kaj reen. Nu, mi ne plendu, ruslandanoj certe pli spertas pri vizaj problemoj ol mi.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

La Vintra milito - 60 jarojn poste

Verkita de Kalle je 1999-10-17 – 21:27

Ĉi tiu artikolo origine aperis en La Ondo de Esperanto en oktobro 1999, sesdek jarojn post la komenco de la Vintra Milito. La aperigo de finnlanda vidpunkto en rusia gazeto eĉ 60 jarojn post la milito boligis la galon de kelkaj rusaj legantoj, kiuj poste kolere leteris al la redakcio.

Dum la aŭtuno de la jaro 1939 la du eŭropaj grandpotencoj, Germanio kaj Sovetio, komencis amikan disdividon de la kontinento. Tuj post la divido de Pollando en septembro Sovetio devigis la tri baltajn landojn akcepti sovetiajn militajn bazojn. La finna delegacio, kiu alvenis en Moskvo meze de oktobro, tamen rifuzis la afablajn proponojn de la najbara lando.

La intertraktado en Moskvo finiĝis sen rezulto la 13-an de novembro. La 26-an de novembro Sovetio akuzis Finnlandon pri artileria atako kontraŭ sovetia ĉelima taĉmento ĉe la vilaĝo Mainila, du tagojn poste Sovetio nuligis la traktaton pri reciproka neatakado, kaj la 29-an de novembro Sovetio nuligis ankaŭ la diplomatiajn rilatojn kun Finnlando.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Ni transpaŝu la lingvajn barojn

Verkita de Kalle je 1999-07-30 – 21:13

Esperantistojn ne disigas la landlimoj. Tamen ni mem ofte volas disiĝi de la malagrabla neesperantista mondo, amuziĝi en niaj propraj rondoj kaj plendi pri la eksteruloj, kiuj ne komprenas nin, kiuj ignoras nin, aŭ ofte eĉ dubas pri nia ekzisto — sed samtempe ni forgesas, ke oni atentas pri ni nur, se ni faras ion atentindan, kaj faras tion ne sekrete, sed publike.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Eĉ el sub la tero aperas la vero

Verkita de Kalle je 1998-10-17 – 21:25

Trompi estas ne nur malbele kaj malmorale, sed kutime ankaŭ simple malutile. Precipe en publika informado la plej grava principo devas esti ĉiam rakonti la veron, nur la veron, kaj laŭeble eĉ la tutan veron. Sed por tion fari, necesas unue koni la veron.

Tamen ni ofte trompas nin mem, kaj se ni trompos sufiĉe ofte, ni baldaŭ forgesos, ke estas trompo. Sed fiereco venas antaŭ la falo. Por eviti sintrompon, necesas honesteco, sincereco kaj malfermeco kiel en la interna informfluo de nia Asocio, tiel ankaŭ en nia ekstera informado. Ni ofte kredas, ke eblas ĉirkaŭiri aŭ prisilenti malfacilajn demandojn, sed preskaŭ ĉiam sincera respondo efikas plej bone.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | 1 komento »

Ne nur komerco sen mono?

Verkita de Kalle je 1988-10-02 – 9:06

vaz_2106.jpgFinnlando kaj Sovetio jam jardekojn vigle komercas inter si - la komerco kun Sovetio daŭre konsistigis pli ol 20% el la eksterlanda komerco de Finnlando. Tamen dum la plej lastaj jaroj ekestis problemoj pro malekvilibro. La prezo de oleo, kiu estas unu el la ĉefaj sovetiaj eksportvaroj al Finnlando, draste malaltiĝis. Sekve Sovetio ekŝuldis al Finnlando daŭre kreskantan kvanton da rubloj.

Ja ne temas pri nekutima problemo. Tamen komplikas la aferon ke oni ne uzas libere ŝanĝeblajn valutojn en la komerco inter la du landoj. Ĝis nun ambaŭ profitis de la aranĝo - Sovetio ricevis "okcidentajn" varojn sen devi pagi per valuto, por kiu ĝi certe trovas pli ol sufiĉe da uzo. Kaj la finnoj supozis, ke la aranĝo garantias konstantan fluon de mendoj el Sovetio kaj seke elteneblan nivelon de senlaboreco samtempe kun konstanta altiĝo de la vivnivelo.

La sistemo ankaŭ bone funkciis. La problemo rilate komercon sen mono estas tamen, ke ĝi postulas (almenaŭ longperspektive) precizan ekvilibron de la eksporto kaj la importo inter la koncernaj landoj. Sed oleo ja iĝis malpli kosta. Kion fari? Oni ne sukesis trovi sufiĉan kvanton da aldonaj, bezonataj varoj por importi, kaj la ekvilibro ĉiam pli fuŝiĝis. Oni jam tute ĝenerale opiniis, ke nepros draste malpliigi la komercon kun Sovetio, spite la egale drastajn sed neeviteblajn sekvojn al la finnaj ekonomio kaj senlaboreco.

Tamen finfine en septembro la du landoj alvenis al interkonsento kiu kontentigas ambaŭ kaj forigos la ŝuldon de Sovetio. Ĝis nun granda parto de la ŝuldo estis senintereza - stato ege favora el la sovetia vidpunkto, sed malpli avantaĝa por la finnoj. Ekde la komenco de 1990 la ŝuldanto devos pagi interezon por tiu parto de la ŝulto, kiu superas 100 milionojn da rubloj (ĉ. 300 milionoj da gld.). La parton de la ŝuldo kiu superas 200 milionojn la ŝuldanto devos repagi per libere ŝanĝeblaj valutoj. (Fine de aŭgusto la ŝuldo de Sovetio al Finnlando estis 403 milj. rbl.)

Oni ĝenerale supozas, ke la novo interkonsento enorme malpliigos la problemojn en la komerco inter la du landoj. Por rekomenci la ŝtopiĝintan eksporton al Sovetio oni krome aranĝis tujan krediton de 300 milj. rbl. Per la kredito oni financos ekspoton de kapitalvaroj kaj konstruservoj dum 1988 kaj '89.

Monato, aŭtune 1988


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Gasojlon aŭ gasogenojn?

Verkita de Kalle je 1987-02-16 – 7:34

En Finnlando, same kiel multloke en la cetera Eŭropo, dum decembro [1986] kaj januaro [1987] estis rekorde malvarme. Kelkloke oni mezuris temperaturojn, kiuj estis la plej malaltaj dum la pasintaj cent jaroj. La malvarmo kompreneble kaŭzis multajn paneojn en la funkciado de la moderna, mekanizita socio. "Ekspresaj" trajnoj malfruis je kvar horoj, mankas la elektro, akvo elĉerpiĝais - sed tio okazis tamen nur escepte, ja en Nordio oni iom kutimiĝis al malvarmo dum la vintro.

Tamen la longa daŭro de la frosto kaj la malalteco de la temperaturoj, ĝis -35 gradoj eĉ en Helsinko, surprizi multajn. Inter la surprizitoj estis la ŝtata petrolfirmao Neste. En Finnlando la prezo de gasojlo (brulaĵo por dizelmotoroj) inkluzivas relative altan imposton, kaj sekve estas strikte malpermesite uzi en dizelaj aŭtoj alian brulaĵon ol ĝuste gasojlon. Tamen normala gasojlo ne eltenas tre maltaltajn temperaturojn, kaj elĉerpiĝis la stoko de speciala arkta gasojlo.

En ĉi tiu situacio la ministro pri impostoj, Pekka Vennamo, diris ion, kio almenaŭ al ordinara civitano sonas tute prudenta. Li nome "promesis", ke se ne haveblas arkta gasojlo, oni rajtas uzi aliajn brulaĵojn, ekzemple malpezan oleon. "Nu, kompreneble", pensis multaj, "oni ja ne povas ĉesigi la tutan profesian trafikon pro tia kaŭzo".

Sed baldaŭ ja evidentiĝis, ke la ministro tute ne rajtis fari iun ajn promeson pri tiu temo - estas ja kontraŭleĝe uzi alian brulaĵon ol gasojlon en dizelaj aŭtoj! Por ŝanĝi tion, eĉ en tempo de krizo, des pli kiam temas "nur" pri frosto de -35 gradoj, necesus ŝanĝi la leĝon… Feliĉe la vetero plivarmiĝis, alikaze eble la busoj jam ne veturus?

Monato printempe 1987


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Urho Kekkonen forpasis - fino de erao

Verkita de Kalle je 1986-09-30 – 16:57

kekkonen_ajattelee.jpgLa lastan tagon de aŭgusto [1986] forpasis Urho Kekkonen, prezidanto de Finnlando dum dudek kvin jaroj, 1956-81. En la finna politiko li havis fortan influon dum ankoraŭ pli longa periodo - jam en 1930 li iĝis ministro la unuan fojon, kaj ĉefministro li iĝis en la jaro 1950. Antaŭ sia elektiĝo kiel prezidento li aktivis en la kamparana unuiĝo (kiu poste iĝis la centra partio). Ĉe sia elektiĝo en 1956 li laŭ la kutimo eksiĝis el la partio - tradicie la prezidanto de Finnlando estas super la partia politiko.

Lia politika vivo estis neniel senŝtorma. la marĝeno ĉe lia elektiĝo kiel prezidanto en 1956 estis kiel eble plej malgranda - el la 300 elektantoj 151 voĉdonis favore al li. Kiel kuriozaĵon indas mencii, ke la komunistoj voĉdonis por li, ĉar ili ne volis subteni la socialdemokratan kandidaton. La tagon de lia elektiĝo komenciĝis ĝenerala striko, kiu paralizis la tutan landon kaj klare montris la sociajn kontraŭstarojn, la malpacon inter la klasoj, kiu ankoraŭ restis de la interna milito de 1918. Sed kiam en 1981 li demisiis pro malforta sano, 81-jara, post 25 jaroj seninterrompe kiel prezidanto, li lasis post si modernan, riĉan landon, respektatan kaj en la okcidento kaj en la oriento, landon, kiu politike estas tiom stabila, ke tio jam iĝas teda.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Lönnrot - aŭtoro, kompilinto aŭ trovinto?

Verkita de Kalle je 1985-07-14 – 19:38

En 1985 aperis la dua eldono de Kalevala en Esperanto. Ŝajne lige kun tio mi verkis ĉi tiun artikolon, kiu poste aperis en Literatura Foiro.

Kiam oni en 1835 eldonis la unuan version de Kalevala, pluraj eminentuloj, precipa M.A. Castrén, esprimis kiel sian opinion, ke Lönnrot tutsimple kolektante popolan poezion en Karelio trovis kaj poste publikigis jam pretan popolan epopeon. Ja multaj insistis, ke kiu pretendas, ke Lönnrot aldonis eĉ unu verson, tiu estas perfidanto de la popolo. Nu, eble nur preskaŭ. Sed fakte nenie en Kalevala estas trovebla la nomo de Lönnrot, nek en iu finnlingva eldono, nek en la unua esperantlingva eldono. Eble iom ilustras la ŝanĝiĝon de sinteno kiu okazis kaj daŭre okazadas rilate la karakteron de la verko, ke sur la titolpaĝo ede la dua eldono lia nomo fakte estas menciota.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »