Lastaj enskriboj »
Lastaj komentoj »
Plej komentitaj enskriboj »

Naskiĝtago de kontraŭsovetia malpropagandilo

Verkita de Kalle je 2008-05-01 – 21:24

På svenska: Antisovjetisk propaganda fyller år

En Novaĵoj ne estas vero, kaj en Vero ne estas novaĵoj, oni diris en la sovetia tempo. Tiun malnovan kontraŭsovetian ŝercon oni pli facile komprenas, se oni scias, ke la du ĉefaj gazetoj en Sovetio nomiĝis ĝuste "Vero" (Pravda) kaj "Novaĵoj" (Izvestija).

Tamen en Sovetio ekzistis gazeto, kiu enhavis kaj veron kaj novaĵojn. La gazeto konsistis el varia kvanto da karbopapere kopiitaj tajpitaj paĝoj kaj havis la komplikan nomon Ĥronika tekuŝĉiĥ sobitij (Kroniko de aktualaj okazaĵoj). La unua numero aperis antaŭ kvardek jaroj, la 30-an de aprilo 1968.

1968 estis la jaro de homaj rajtoj de UN, kaj laŭ la unua intenco la gazeto devis porti la nomon "Jaro de homaj rajtoj en Sovetio". Tiel estis skribite plej supre sur la unua tajpita folio, kio indikas, ke la fondinto Natalja Gorbanevskaja dekomence ne planis tian longdaŭran projekton, kia la gazeto poste iĝis. La redaktistoj sekvis unu la alian laŭvice, kiam la antaŭaj estis malliberigitaj, sed la subtera gazeto aperadis ĝis la jaro 1983, kiam la tiama redaktisto, la matematikisto Jurij Ŝiĥanoviĉ, estis arestita.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

”Reedziĝo” de Putin alportas multajn legantojn

Verkita de Kalle je 2008-04-16 – 21:08

På svenska: Putins ”bröllop” ger många läsare

Estas interese sekvi, kiel onidiroj povas trapasi metamorfozon kaj subite iĝi "seriozaj novaĵoj".

En sia sabata numero la ĵurnalo Moskovskij Korrespondent asertis, ke Vladimir Putin divorcis, kaj baldaŭ reedziĝos al la 24-jara gimnastikisto Alina Kabajeva, kiu ekde pasinta decembro sidas en la rusia parlamento, kompreneble reprezentante Unuecan Rusion, la partion de Putin.

Daŭris iom, sed post kiam la germana gazeto Spiegel skribis pri la artikolo en mardo, ankaŭ svedlingvaj amaskomunikiloj kaptis la fadenon. En sia merkreda numero la ĉefa svedlinga gazeto de Finnlando, Hufvudstadsbladet, citis la artikolojn de Moskovskij Korrespondent kaj Spiegel, tamen kun demandosigno en la titolo.

Kvankam seriozaj amaskomunikiloj en aliaj grandaj lingvoregionoj ŝajne ignoris la nedokumentitan famon, post la tagmezo en merkredo la prestiĝa sveda novaĵagentejo TT aktiviĝis kaj dissendis artikolon, kiu interalie asertas, ke Kabajeva sidas en la rusia parlamento "de kelkaj jaroj", kvankam pasis nur kvar monatoj post ŝia elektiĝo. Restas konstati, ĉu la resto de la novaĵo estas same nefidinda.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Anonimeco garantiata

Verkita de Kalle je 2008-04-08 – 8:20

KastrupLuis Guillermo Restrepo Rivas demandas "kial etiko ĵurnalisma kontraŭas aliprofesiajn", alivorte, kial ĵurnalistoj foje insistas ne malkaŝi siajn fontojn, dum ekzemple akademiaj esploristoj ja devas indiki siajn fontojn, por ke oni povu fidi la esplorrezultojn.

Por mi, profesia ĵurnalisto, la respondo estas evidenta, sed ŝajne al multaj aliaj ne. Do indas klarigi.

Se oni legas ajnan seriozan gazet-artikolon, eblas vidi, ke preskaŭ ĉiam la fontoj de la kernaj informoj ja estas indikitaj, ekzemple per citaĵoj de klare identigeblaj personoj. Ĝuste kiel Luis Guillermo Restrepo Rivas diras, tio gravas por kredebleco. Tamen, ne ĉiam ĉiuj inform-fontoj konsentas doni gravajn informojn, se ilia identeco estos malkaŝita.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | 7 komentoj »

Moskva postrikolto

Verkita de Kalle je 2008-03-09 – 11:31

Вид на КремльLa unuajn tagojn de marto mi pasigis en Moskvo, por raporti pri la tiel nomata elekto de prezidanto, kaj por fari raportaĵon por serio pri la meza klaso en diversaj landoj. Dankon al la helpemaj Moskvaj esperantistoj!

Estis intensaj tagoj en Moskvo, kun malmulte da tempo por blogado, Libera Folio aŭ aliaj amuzaĵoj. Reveninte hejmen mi decidis noti kelkajn impresojn dum ili restas freŝaj en la memoro.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Sobra kritiko aŭ plaĉaj klaĉoj?

Verkita de Kalle je 2007-04-17 – 22:28

vikilibera.jpgMirinde rimarki, ke jam kvar jarojn mi okupiĝas pri Libera Folio. La tempo pasas rapide, kiam oni bone amuziĝas. Kelkajn semajnojn antaŭ la jubilea dato mi rimarkis, ke baldaŭ komenciĝos la kvina jaro de la bulteno, sed poste mi denove sukcese forgesis la tutan aferon ĝis la lasta momento. Ja estas pli gravaj okazaĵoj en la vivo.

En Libera Folio mi estas la sola redaktoro, kaj mi verkas la plej multajn tekstojn mem. Por laŭeble strebadi al objektiveco kaj neŭtraleco pri unuopaj aferoj, mi nur raportas, kaj neniam verkas personajn opini-artikolojn pri la Esperanto-movado. Aliaj opiniu, Libera Folio raportu.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | 1 komento »

Informfluoj en Esperantujo

Verkita de Kalle je 2005-09-09 – 22:07

Prelego ĉe Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo
La 9-an de septembro 2005

1. Enkonduko, ĝeneralaj tezoj

Povas ŝajni, ke gazetoj, retmesaĝoj, radiaj elsendoj kaj aliaj informfluoj estas ia flanka produkto aŭ postsekvo de la Esperanto-movado, kiu ĉefe okupiĝas pri aliaj, pli konkretaj aferoj: "informado, instruado kaj utiligado" de Esperanto, la sankta triunuo kiun ripetadas la prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Tamen, se iom pripensi, oni povas veni ankaŭ al tute mala konkludo: la informfluoj ne nur estas nepra kondiĉo por la ekzisto de la Esperanto-movado, ĝuste ili fakte konsistigas la Esperanto-movadon, aŭ almenaŭ ĝian sangocirkuladon, kies funkciado estas tute nepra kondiĉo, por ke la tuta organismo povu pluvivi kaj eventuale eĉ prosperi.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Eĉ el sub la tero aperas la vero

Verkita de Kalle je 1998-10-17 – 21:25

Trompi estas ne nur malbele kaj malmorale, sed kutime ankaŭ simple malutile. Precipe en publika informado la plej grava principo devas esti ĉiam rakonti la veron, nur la veron, kaj laŭeble eĉ la tutan veron. Sed por tion fari, necesas unue koni la veron.

Tamen ni ofte trompas nin mem, kaj se ni trompos sufiĉe ofte, ni baldaŭ forgesos, ke estas trompo. Sed fiereco venas antaŭ la falo. Por eviti sintrompon, necesas honesteco, sincereco kaj malfermeco kiel en la interna informfluo de nia Asocio, tiel ankaŭ en nia ekstera informado. Ni ofte kredas, ke eblas ĉirkaŭiri aŭ prisilenti malfacilajn demandojn, sed preskaŭ ĉiam sincera respondo efikas plej bone.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | 1 komento »