Lastaj enskriboj »
Lastaj komentoj »
Plej komentitaj enskriboj »

Elektronika inko sur miaj fingroj

Verkita de Kalle je 2008-03-29 – 10:14

Elektronika libroUnuafoje mi vidis iun legi elektronikajn librojn per specifa tiacela aparato en la Moskva metroo, kiam mi vizitis Moskvon komence de marto. Estis juna viro (kompreneble juna viro, ĉiam ili unuaj ekuzas ĉiajn teknikajn umojn) kiu legis ruslingvan libron per ia aparato kun la marko Sony. Poste, la saman tagon, mi vidis ankoraŭ alian viron en la rulŝtuparo legi libron per pli eta aparato, ŝajne ia pli simpla mankomputileto.

Tre multe da elektronikaj libroj estas libere aŭ malmultekoste haveblaj en la rusa. Estas retaj bibliotekoj, vendejoj de elektronikaj libroj, kaj multaj aŭtoroj reklamcele afiŝas siajn tekstojn en siaj retejoj, kiel ekzemple Jevgenij Griŝkovec. Male ol en okcidento, ankaŭ la tekstoj por kies elŝuto oni devas pagi, estas distribuataj en libera formo, ne protektita, kaj la prezoj estas malaltaj - oni ne vidas la elektronikan libron konkuranto de la papera, sed kompletigo. Kompreneble, ne ĉiuj aŭtoroj samopinias - iliaj libroj simple ne haveblas en elektronika formo.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , ,
Kategorio Esperante | 14 komentoj »

Literaturo sen limoj

Verkita de Kalle je 2008-03-23 – 19:21

libroj.jpgLingvo, uzata de diversetnaj homoj, en disaj partoj de la mondo, en malsamaj kulturaj medioj, en multaj landoj - tia lingvo povas estigi interesan, diversan, ja vere internacian literaturon.

Elektante, kiun libron el mia bretaro eklegi, mi subite ekpensis pri tiu plia kialo, pro kiu mi restas fascinita de la ruslingva literaturo. La du libroj, inter kiuj mi elektis, estis la verko Я - чеченец (Mi estas ĉeĉeno) de la Peterburgano German Sadulajev, kaj Вот идет Мессия! (Jen iras Mesio!) de la Jerusalemano Dina Rubina.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , , ,
Kategorio Esperante | 5 komentoj »

"Blanko sur nigro" aperis en Esperanto

Verkita de Kalle je 2007-11-29 – 6:02

blankosurnigro.jpgRuse: «Белое на черном» вышла на эсперанто

Mi ĝojas, ke fine aperis mia esperanta traduko de la verko Blanko sur nigro. Temas pri membiografia libro de Rubén Gallego, nepo de iama estro de la Komunisma partio en Hispanio. Li estas grave handikapita korpe, sidas en rulseĝo kaj povas uzi nur kelkajn fingrojn. Lia patrino loĝis en Moskvo en 1968, kiam li naskiĝis. Dum unu kaj duona jaro li restadis en malsanulejo, sed poste la avo aranĝis, ke li estu kaŝita en infanejo, kaj al la patrino oni anoncis, ke li mortis.

La libro faris al mi grandan impreson, kaj baldaŭ post tralego mi komencis ĝin traduki. Poste mi ĉesis, ĉar la eldonejoj kiujn mi kontaktis ne interesiĝis. Fine de la pasinta jaro mi aperigis en mia retejo mian tradukon de la du unuaj ĉapitroj, kaj baldaŭ oni konsilis al mi kontakti la eldonejon Mondial en Novjorko. Jen la rezulto.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | 3 komentoj »

Blanko sur nigro

Verkita de Kalle je 2006-12-11 – 20:55

blankosurnigro.jpgEn januaro 2005 mi legis libron kiu faris al mi enorman impreson. Temas pri la verko "Beloe na ĉornom" (Белое на черном, Blanko sur nigro), membiografia romano/rakontaro de Ruben Gallego, kiu ricevis la rusan Booker-premion en 2003. La romano estis verkita ruse, spite la hispanan nomon de la aŭtoro.

Gallego estas nepo de iama estro de la Komunisma partio en Hispanio. Li estas grave handikapita korpe, sidas en rulseĝo kaj povas uzi nur kelkajn fingrojn. Lia patrino loĝis en Moskvo en 1968, kiam li naskiĝis. Al ŝi oni anoncis, ke li mortis baldaŭ post la naskiĝo. Efektive li ne mortis, sed estis kaŝita en diversaj infanejoj. La libro estas ne tre ampleksa, sed ege pensiga kaj leginda.

La libro jam aperis en multaj lingvoj, sed bedaŭrinde ne en Esperanto. La tuta libro, en la rusa, legeblas en la hejmpaĝo de la aŭtoro.

Sub la unua impreso mi tradukis kelkajn paĝojn el la komenco de la libro. Mi tamen ne daŭrigis, ĉar mankis interesiĝo flanke de la du Esperanto-eldonejoj, ĉe kiuj mi demandis. Jen mi aperigas tion, kion mi ja tradukis.

Ĝisdatigo 2007-01-06: Post la publikigo de ĉi tiu afiŝo ja aperis eldonejo, kiu interesiĝas pri la esperanta traduko de la verko. Ni vidu.

Ĝisdatigo 2007-11-13: Nun aperis la traduko en Esperanto. La ĉi-suba teksto ne nepre estas tute identa kun la eldonita versio.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | 1 komento »