Lastaj enskriboj »
Lastaj komentoj »
Plej komentitaj enskriboj »

Preĝejo rande de amastombo

Verkita de Kalle je 2008-04-05 – 18:08

Ĉi tiu estas unu el la artikoloj, kiujn mi verkis post semajno pasigita en Rusio en decembro 2007. Mi tradukis ĝin al Esperanto laŭ peto de Pier Cesare. La originala teksto: Kyrkan vid massgravens rand.

dbnbutovo1.jpgJelena Jevgenjevna havas larmojn en la okuloj, kiam ŝi fajrigas kandelon en la negranda blanka preĝejo rande de amastombo. Ĉi tie estis mortpafita la duonpatro de ŝia avo antaŭ sepdek jaroj. Li estas unu el tiuj 20 761, kiuj kuŝas en la tero malantaŭ la barilo el verde farbitaj tabuloj.

La buso al la amastomboj ekas de la finhaltejo de la Moskva metroo unufoje hore. La finhaltejo de la buso nomiĝas Pafejo Butovo. Tio estas la vera finhaltejo. Sed la buso ĵus foriris, kaj ni signalas por haltigi aŭton - en Rusio ĉiu dua privata aŭto estas ebla taksio.

La unua aŭto, kiu haltas, ne volas veturi al la pafejo, tio estas tro komplika pro ĉiuj vojlaboroj kaj aŭtovicegoj. En la dua aŭto sidas magra, nigrahara viro el Kirgizio. Li konsentas veturi al la amastombo por 150 rubloj.

- Mi aŭdis pri ĝi, sed mi neniam estis tie. Estas ja tute neimageble, mi simple ne povas kompreni, kiel oni povis mortpafadi homojn en tiu maniero. Dio donis al homo la vivon, alia homo ne rajtas ĝin forpreni, li diras, kiam ni haltas en vico ĉe semaforo.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Moskva postrikolto

Verkita de Kalle je 2008-03-09 – 11:31

Вид на КремльLa unuajn tagojn de marto mi pasigis en Moskvo, por raporti pri la tiel nomata elekto de prezidanto, kaj por fari raportaĵon por serio pri la meza klaso en diversaj landoj. Dankon al la helpemaj Moskvaj esperantistoj!

Estis intensaj tagoj en Moskvo, kun malmulte da tempo por blogado, Libera Folio aŭ aliaj amuzaĵoj. Reveninte hejmen mi decidis noti kelkajn impresojn dum ili restas freŝaj en la memoro.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »