Lastaj enskriboj »
Lastaj komentoj »
Plej komentitaj enskriboj »

Naskiĝtago de kontraŭsovetia malpropagandilo

Verkita de Kalle je 2008-05-01 – 21:24

På svenska: Antisovjetisk propaganda fyller år

En Novaĵoj ne estas vero, kaj en Vero ne estas novaĵoj, oni diris en la sovetia tempo. Tiun malnovan kontraŭsovetian ŝercon oni pli facile komprenas, se oni scias, ke la du ĉefaj gazetoj en Sovetio nomiĝis ĝuste "Vero" (Pravda) kaj "Novaĵoj" (Izvestija).

Tamen en Sovetio ekzistis gazeto, kiu enhavis kaj veron kaj novaĵojn. La gazeto konsistis el varia kvanto da karbopapere kopiitaj tajpitaj paĝoj kaj havis la komplikan nomon Ĥronika tekuŝĉiĥ sobitij (Kroniko de aktualaj okazaĵoj). La unua numero aperis antaŭ kvardek jaroj, la 30-an de aprilo 1968.

1968 estis la jaro de homaj rajtoj de UN, kaj laŭ la unua intenco la gazeto devis porti la nomon "Jaro de homaj rajtoj en Sovetio". Tiel estis skribite plej supre sur la unua tajpita folio, kio indikas, ke la fondinto Natalja Gorbanevskaja dekomence ne planis tian longdaŭran projekton, kia la gazeto poste iĝis. La redaktistoj sekvis unu la alian laŭvice, kiam la antaŭaj estis malliberigitaj, sed la subtera gazeto aperadis ĝis la jaro 1983, kiam la tiama redaktisto, la matematikisto Jurij Ŝiĥanoviĉ, estis arestita.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

”Reedziĝo” de Putin alportas multajn legantojn

Verkita de Kalle je 2008-04-16 – 21:08

På svenska: Putins ”bröllop” ger många läsare

Estas interese sekvi, kiel onidiroj povas trapasi metamorfozon kaj subite iĝi "seriozaj novaĵoj".

En sia sabata numero la ĵurnalo Moskovskij Korrespondent asertis, ke Vladimir Putin divorcis, kaj baldaŭ reedziĝos al la 24-jara gimnastikisto Alina Kabajeva, kiu ekde pasinta decembro sidas en la rusia parlamento, kompreneble reprezentante Unuecan Rusion, la partion de Putin.

Daŭris iom, sed post kiam la germana gazeto Spiegel skribis pri la artikolo en mardo, ankaŭ svedlingvaj amaskomunikiloj kaptis la fadenon. En sia merkreda numero la ĉefa svedlinga gazeto de Finnlando, Hufvudstadsbladet, citis la artikolojn de Moskovskij Korrespondent kaj Spiegel, tamen kun demandosigno en la titolo.

Kvankam seriozaj amaskomunikiloj en aliaj grandaj lingvoregionoj ŝajne ignoris la nedokumentitan famon, post la tagmezo en merkredo la prestiĝa sveda novaĵagentejo TT aktiviĝis kaj dissendis artikolon, kiu interalie asertas, ke Kabajeva sidas en la rusia parlamento "de kelkaj jaroj", kvankam pasis nur kvar monatoj post ŝia elektiĝo. Restas konstati, ĉu la resto de la novaĵo estas same nefidinda.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Preĝejo rande de amastombo

Verkita de Kalle je 2008-04-05 – 18:08

Ĉi tiu estas unu el la artikoloj, kiujn mi verkis post semajno pasigita en Rusio en decembro 2007. Mi tradukis ĝin al Esperanto laŭ peto de Pier Cesare. La originala teksto: Kyrkan vid massgravens rand.

dbnbutovo1.jpgJelena Jevgenjevna havas larmojn en la okuloj, kiam ŝi fajrigas kandelon en la negranda blanka preĝejo rande de amastombo. Ĉi tie estis mortpafita la duonpatro de ŝia avo antaŭ sepdek jaroj. Li estas unu el tiuj 20 761, kiuj kuŝas en la tero malantaŭ la barilo el verde farbitaj tabuloj.

La buso al la amastomboj ekas de la finhaltejo de la Moskva metroo unufoje hore. La finhaltejo de la buso nomiĝas Pafejo Butovo. Tio estas la vera finhaltejo. Sed la buso ĵus foriris, kaj ni signalas por haltigi aŭton - en Rusio ĉiu dua privata aŭto estas ebla taksio.

La unua aŭto, kiu haltas, ne volas veturi al la pafejo, tio estas tro komplika pro ĉiuj vojlaboroj kaj aŭtovicegoj. En la dua aŭto sidas magra, nigrahara viro el Kirgizio. Li konsentas veturi al la amastombo por 150 rubloj.

- Mi aŭdis pri ĝi, sed mi neniam estis tie. Estas ja tute neimageble, mi simple ne povas kompreni, kiel oni povis mortpafadi homojn en tiu maniero. Dio donis al homo la vivon, alia homo ne rajtas ĝin forpreni, li diras, kiam ni haltas en vico ĉe semaforo.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Literaturo sen limoj

Verkita de Kalle je 2008-03-23 – 19:21

libroj.jpgLingvo, uzata de diversetnaj homoj, en disaj partoj de la mondo, en malsamaj kulturaj medioj, en multaj landoj - tia lingvo povas estigi interesan, diversan, ja vere internacian literaturon.

Elektante, kiun libron el mia bretaro eklegi, mi subite ekpensis pri tiu plia kialo, pro kiu mi restas fascinita de la ruslingva literaturo. La du libroj, inter kiuj mi elektis, estis la verko Я - чеченец (Mi estas ĉeĉeno) de la Peterburgano German Sadulajev, kaj Вот идет Мессия! (Jen iras Mesio!) de la Jerusalemano Dina Rubina.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , , , ,
Kategorio Esperante | 5 komentoj »

Moskva postrikolto

Verkita de Kalle je 2008-03-09 – 11:31

Вид на КремльLa unuajn tagojn de marto mi pasigis en Moskvo, por raporti pri la tiel nomata elekto de prezidanto, kaj por fari raportaĵon por serio pri la meza klaso en diversaj landoj. Dankon al la helpemaj Moskvaj esperantistoj!

Estis intensaj tagoj en Moskvo, kun malmulte da tempo por blogado, Libera Folio aŭ aliaj amuzaĵoj. Reveninte hejmen mi decidis noti kelkajn impresojn dum ili restas freŝaj en la memoro.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: , ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »