Temo: Aldoni novan etikedon
En Finnlando mi estus krimulo
Verkita de Kalle je 2008-04-21 – 18:40
Mi jam konfesis, ke mi kelkfoje senpermese uzis sendratan reton de najbaroj. Kredeble mi estus krimulo ankaŭ en Svedio, sed pri tio ankoraŭ ne ekzistas kortuma decido.
En Finnlando la kortuma decido pri punpago por tia senpermesa uzo de sendrata reto estis farita antaŭ semajno. La loka kortumo de Salo (spite la nomon tute dolĉa urbeto, la hejmloko de Nokia) konstatis, ke estas kontraŭleĝe uzi sendratan retligon sen la permeso de la posedanto de la ligo, eĉ se la konekto ne estas kriptita.
Temo: Aldoni novan etikedon, moralo, retligo, tekniko
Lingvo: Esperante | 5 komentoj »









