Lastaj enskriboj »
Lastaj komentoj »
Plej komentitaj enskriboj »

Hejtotuboj parolas

Verkita de Kalle je 2008-05-18 – 22:30

Tuboj atendasOni povus pensi, ke hejtotuboj ne parolas, sed efektive tiaj tuboj povas diri multon pri la loko en kiu ili kuŝas, se atente aŭskulti.

Dum dimanĉa promeno en Lund ni trairis parketon, kie oni konstruas novan hejtotubon. Diversaj tubopecoj kaj aliaj aĵoj por baldaŭa muntado kuŝas apud la fosaĵo, atendante la novan laborsemajnon. Tiuj eroj certe kostas centojn kaj centojn da eŭroj, sed aliflanke ili ne estas tre facile uzeblaj aŭ vendeblaj. Tamen ja ekzistas la risko, ke iu ilin forportos aŭ difektos, sed evidente la risko estas negranda en nia urbo, aŭ almenaŭ en ĝuste tiu parketo.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | 2 komentoj »

Notoj pri renkonto en Minsko

Verkita de Kalle je 2006-05-27 – 12:34

Antono, Julija, Zmitro, MikolaJe la kvina mi atendas ekster la hotelo por renkonti Zmicier Lapcionak kaj Mikola Romanoŭski, sed ili ne aperas. Zmicier anoncas ke li malfruos duonhoron, sed ne aperas. Finfine li mesaĝas ke li veturis al malĝusta hotelo, kaj ĉar ankaŭ Mikola ne aperis, ni decidas renkontiĝi ĉe metrostacio. Poste aperas tie ankaŭ Anton Vasiljev, lia amikino Julia, kaj fine post kelkaj telefonvokoj ankaŭ Mikola, kiu dormis kaj ne vekiĝis ĝustatempe.Ni trinkas unue kafon, poste promenas tra la urbo al la Oktobra placo kie estis dispelita la opozicia tendaro, kaj poste bierumas en apuda kafejo.

Anton Vasiljev rakontas, ke li aktivas en la sendependa novaĵ-retejo Indymedia, kaj ke pluraj el la pli radikalaj anoj de la teamo estis "invititaj" al interparolo ĉe KGB antaŭ la elektoj de la prezidento. Li ankaŭ rakontas, ke laŭ certa persono, kiu laboras en interret-firmao, KGB aŭtomate ricevas aliron al la informfluo en la reto. Lia patro estas 49-jara kaj subtenas Lukaŝenkon. Kiel argumenton li uzas komparon inter Rusio kaj Belorusio: en Rusio estas kaoso kaj la kamparo vivas en mizero, male ol en Belorusio. Anton konsentas ke la rusia kamparo estas mizera, ĉar li mem tion vidis, sed ne konsentas kun la metodoj de Lukaŝenko. Mi scivolas kial ĉiuj faradas komparojn inter Rusio kaj Belorusio, sed neniu komparas la bonfartan Pollandon kaj Belorusion. Zmicier supozas ke homoj simple nenion scias pri Pollando, krom tio kion rakontas la ŝtata propagand-televido.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Juda centro sen judoj

Verkita de Kalle je 2004-06-30 – 20:06

[Svensk version: Ett judiskt centrum utan judar]

SlonimKomence de la 1990-aj jaroj la germanoj revenis al la urbeto Slonim en Belorusio. Ĉi-foje la germanoj estis bonvenaj. Sed fakte la germanoj ne venis mem, ili sendis monon kaj turkajn konstruistojn.

GDR ĵus malaperis de la mapo, kaj la sovetiaj trupoj ankaŭ devis malaperi el Germanio, sed kien? En Sovetio mankis loĝejoj, kaj por rapidigi la formarŝon Germanio konsentis pagi por konstruado de tute novaj kvartaloj por la reveturantaj militistoj. La sovetiaj militistoj post tio jam iĝis belorusaj, sed la nova kvartalo, konstruita de turka firmao, restas unu el la plej modernaj kaj popularaj de la urbo.

Tro multajn fojojn la urbon Slonim en sud-okcidenta Belorusio trafis neinvititaj gastoj. Mia malnova rusa enciklopedio de la cara tempo scias, ke la urbo estis detruita de mongoloj jam en la jaro 1241. Laŭ la sama enciklopedio Slonim estis rusa urbo jam en la fino de la 9-a jarcento de la kristana erao, kvankam en tiu tempo apenaŭ ekzistis ajnaj rusoj en la nuna senco de la vorto.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj: ,
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »

Unuaj impresoj pri Minsko

Verkita de Kalle je 2003-05-30 – 12:17

En majo 2003 mi povis per stipendio kiun mi ricevis de mia labordonanto, la sveda taga ĵurnalo Sydsvenska Dagbladet, veturi al Minsko por kelkaj tagoj por studi la funkciadon de la amaskomunikoj en Belorusio. La raporton pri la vizito mi evidente devis verki en la sveda, sed jen kelkaj notoj faritaj surloke en Minsko.

Ĵaŭde mi devis ellitiĝi je la kvina kaj dudek. Per taksio al la stacidomo, poste per trajno pluen al la kopenhaga flughaveno.Tamen mi forgesis la radion. Bedaŭrinde, ĉar mi volonte estus aŭskultinta la lokajn radistaciojn en Minsko.

La aviadilo de LOT estis nekutime malgranda, nur du foteloj sur unu flanko de la koridoro kaj unu sur la alia. Tute bona kaj okcidenteca flugo. En Varsovio unuhora atendo. Tie atendis sian flugon ankau ia sport-teamo el Belorusio, kun unu altega junulino. Iaspeca saltisto sendube. La sekva aviadilo same estis de LOT, kaj de sama speco. La stevardinoj legis la anoncojn pole kaj angle, poste oni ŝaltis belorusan sonbendon. Iom nekutime sonas. Fonetiko simila al la rusa, sed multaj vortoj polecaj.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Etikedoj:
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »