Malfido al samseksama ĉefredaktoro

Verkita de Kalle je 2008-10-01 – 23:18

Svenska: Brist på förtroende för homosexuell chefredaktör

La skandalo de la semajno en Finnlando: Johanna Korhonen, kiu devis eklabori kiel ĉefredaktoro de la nordfinnlanda gazeto Lapin Kansa en decembro, anstataŭe estis eksigita.

Laŭ la finnlanda amaskomunikila konglomeraĵo Alma Media la kialo estas "manko de fido". Mem ŝi diras, ke ŝi estis maldungita ĉar ŝi vivas kun alia virino, kaj ne senambigue rakontis tion en la dungointervjuo, sed simple parolis pri sia kunloĝanto, ne difinante la sekson. (En la finna ŝi uzis la vorton "puoliso", kiu povas egale signifi "edzo" kaj "edzino".)

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Temo: , ,
Lingvo: Esperante | 1 komento »