Temo: Estonio
Estonio ekkonkuros kun Kremla televido
Verkita de Kalle je 2008-12-01 – 21:40Svenska: Kreml-tv får konkurrens i Estland
La plej populara televidkanalo inter ruslingvanoj en Estonio nomiĝas PBK. La mallongigo signifas "Pervij Baltijskij Kanal", "Unua Baltia Kanalo", kaj estas kaŝnomo por la malnova sovetia unua kanalo. La nuntempe rusia kaj daŭre Kremla kanalo ŝanĝis la nomon kelkfoje, sed nun denove nomiĝas "Pervij Kanal", unua kanalo.
La ĉefa novaĵelsendo daŭre nomiĝas "Vremja", kaj estas proksimume sama propagandisma kiel en la sovetia tempo, sed ja multe pli profesiece produktita. La baltia eksporta variaĵo enhavas ankaŭ lokajn novaĵelsendojn por ĉiu el la tri baltiaj landoj. La elsendoj aperas en la horo kiu en Rusio estas rezervita por lokaj rusiaj novaĵoj.
Povas esti problemo, ke granda parto de la loĝantaro en eta lando ricevas siajn lokajn novaĵojn tra kanalo regata de la potenculoj en granda najbara lando, speciale se la granda najbaro ne sintenas amike al la registaro kaj la majoritata loĝantaro en la malpli granda lando. Agitado en rusiaj amaskomunikiloj grave kontribuis al la tragikaj okazaĵoj ĉirkaŭ la bronza soldato en Talino printempe de 2007, kaj ekde tiam oni en la ĉefurbo de Estonio pripensas, ĉu eblas ion fari pri la afero.
Temo: Estonio, ĵurnalismo, Latvio, Litovio, Rusio
Lingvo: Esperante | Neniuj komentoj »
Rusoj ne volas defendi Estonion
Verkita de Kalle je 2008-09-28 – 12:18Svenska: Ryssar vill inte försvara Estland
Hazarde mi trovis informojn pri interesaj opini-esploroj faritaj en Estonio. Laŭ ili, en januaro 2006 entute 60 procentoj el neestonoj en Estonio estis pretaj defendi la landon per armiloj, sed en januaro 2008 la cifero estis nur 46 procentoj.
La klarigo laŭ la sociologo Juhan Kivirähk estas la draste sinkinta fido por la ŝtataj institucio de Estonio - kompreneble pro la krizo ĉirkaŭ la bronza soldato en aprilo 2007.
Temo: Estonio, Rusio
Lingvo: Esperante | 7 komentoj »









