Enskriboj kun etikedo Finnlando
Solĵenicin - tra Svedio al Finnlando
Verkita de Kalle je 2008-08-06 – 10:18Svenska: Solzjenitsyn tog en omväg till Finland
En la lastaj tagoj multaj rusoj telefonis al la radiostacio Eĥo Moskvi kaj rakontis, kiel ili unuafoje konatiĝis kun la verkoj de Aleksandr Solĵenicin. Multaj el la pli aĝaj aŭskultantoj legis Unu tago de Ivan Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича), kiam ĝi tute laŭleĝe estis publikigita en la sovetia periodaĵo Novij Mir en 1962. Aliaj legis kontraŭleĝajn tajpitajn kopiojn en la 70-aj kaj 80-aj jaroj, dum la plej junaj jam legis Solĵenicin en la lernejo, aŭ elŝutis liajn verkojn el la reto.
Mi mem malkovris Solĵenicin en la librobretaro de miaj gepatroj, kiam mi frekventis la bazan lernejon en orienta Finnlando en la fino de la 1970-aj jaroj. Sed ne estis memklare, ke liaj verkoj estu en la bretaro.
Etikedoj: cenzuro, Finnlando, libroj, Rusio, Solĵenicin, Sovetio, Солженицын
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »
Dekstra vento en Finnlando
Verkita de Kalle je 2007-03-19 – 19:47
Matti Vanhanen, la estro de la centra partio, kredeble restos ĉefministro ankaŭ post la elektoj okazintaj la 18-an de marto - sed pli pro bonŝanco ol pro elekta sukceso. Lia partio perdis kvar lokojn en la parlamento, perdo de kvina loko kostus al ĝi la pozicion de la plej granda partio, kaj la tabureton de la ĉefministro.
Eĉ pli serioze malgajnis la socialdemokratoj, kiuj sidis en la registaro senhalte ekde 1995, sed nun estis forblovitaj de neatendite forta dekstra vento.
La konservativa partio kreskigis la kvanton de siaj mandatoj en la parlamento de 40 al 50 el la sume 200 lokoj, kaj ĝia 35-jara estro Jyrki Katainen per tio gajnis certan lokon en la sekva registaro. Li iom diskrete, sed tamen plej klare el la finnlandaj politikistoj, esprimis opinion por aliĝo al la milit-alianco Nato.
Se kalkuli en procentoj, la plej granda gajnanto de la elektoj tamen estas la dekstra populisma partio kun la mirinda nomo Perussuomalaiset, tradukebla kiel "ordinaraj finnoj", "veraj finnoj", "fundamentaj finnoj" aŭ io tia.
Etikedoj: artikoloj, Finnlando
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »
La Vintra milito - 60 jarojn poste
Verkita de Kalle je 1999-10-17 – 21:27Ĉi tiu artikolo origine aperis en La Ondo de Esperanto en oktobro 1999, sesdek jarojn post la komenco de la Vintra Milito. La aperigo de finnlanda vidpunkto en rusia gazeto eĉ 60 jarojn post la milito boligis la galon de kelkaj rusaj legantoj, kiuj poste kolere leteris al la redakcio.
Dum la aŭtuno de la jaro 1939 la du eŭropaj grandpotencoj, Germanio kaj Sovetio, komencis amikan disdividon de la kontinento. Tuj post la divido de Pollando en septembro Sovetio devigis la tri baltajn landojn akcepti sovetiajn militajn bazojn. La finna delegacio, kiu alvenis en Moskvo meze de oktobro, tamen rifuzis la afablajn proponojn de la najbara lando.
La intertraktado en Moskvo finiĝis sen rezulto la 13-an de novembro. La 26-an de novembro Sovetio akuzis Finnlandon pri artileria atako kontraŭ sovetia ĉelima taĉmento ĉe la vilaĝo Mainila, du tagojn poste Sovetio nuligis la traktaton pri reciproka neatakado, kaj la 29-an de novembro Sovetio nuligis ankaŭ la diplomatiajn rilatojn kun Finnlando.
Etikedoj: artikoloj, Finnlando
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »
La lando inter Svedio kaj Rusio
Verkita de Kalle je 1995-02-18 – 8:17Pri multaj landoj oni diras ke ili estas pontoj inter oriento kaj okcidento. Almenaŭ kiam temas pri Finnlando, tio ne estas nura pretendo.
Antaŭ la estiĝo de la moderna ŝtato Finnlando, la teritorio estis dum pli ol duona jarmilo regata el Svedio, kaj dum pli ol jarcento el Rusio. La prauloj de la finnoj almigris el la oriento, sed la kulturon ni prenis ĉefe el la okcidento.
Ĝis 1809, kiam Rusio konkeris ĝin dum la Napoleonaj militoj, Finnlando estis simple la orienta parto de la svedia regno. Oficiale eĉ lingve ĝi ne multe diferencis de la cetera reĝlando — la finna ĝuis nenian rekonon.
Etikedoj: Finnlando
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »
Ne nur komerco sen mono?
Verkita de Kalle je 1988-10-02 – 9:06
Finnlando kaj Sovetio jam jardekojn vigle komercas inter si - la komerco kun Sovetio daŭre konsistigis pli ol 20% el la eksterlanda komerco de Finnlando. Tamen dum la plej lastaj jaroj ekestis problemoj pro malekvilibro. La prezo de oleo, kiu estas unu el la ĉefaj sovetiaj eksportvaroj al Finnlando, draste malaltiĝis. Sekve Sovetio ekŝuldis al Finnlando daŭre kreskantan kvanton da rubloj.
Ja ne temas pri nekutima problemo. Tamen komplikas la aferon ke oni ne uzas libere ŝanĝeblajn valutojn en la komerco inter la du landoj. Ĝis nun ambaŭ profitis de la aranĝo - Sovetio ricevis "okcidentajn" varojn sen devi pagi per valuto, por kiu ĝi certe trovas pli ol sufiĉe da uzo. Kaj la finnoj supozis, ke la aranĝo garantias konstantan fluon de mendoj el Sovetio kaj seke elteneblan nivelon de senlaboreco samtempe kun konstanta altiĝo de la vivnivelo.
La sistemo ankaŭ bone funkciis. La problemo rilate komercon sen mono estas tamen, ke ĝi postulas (almenaŭ longperspektive) precizan ekvilibron de la eksporto kaj la importo inter la koncernaj landoj. Sed oleo ja iĝis malpli kosta. Kion fari? Oni ne sukesis trovi sufiĉan kvanton da aldonaj, bezonataj varoj por importi, kaj la ekvilibro ĉiam pli fuŝiĝis. Oni jam tute ĝenerale opiniis, ke nepros draste malpliigi la komercon kun Sovetio, spite la egale drastajn sed neeviteblajn sekvojn al la finnaj ekonomio kaj senlaboreco.
Tamen finfine en septembro la du landoj alvenis al interkonsento kiu kontentigas ambaŭ kaj forigos la ŝuldon de Sovetio. Ĝis nun granda parto de la ŝuldo estis senintereza - stato ege favora el la sovetia vidpunkto, sed malpli avantaĝa por la finnoj. Ekde la komenco de 1990 la ŝuldanto devos pagi interezon por tiu parto de la ŝulto, kiu superas 100 milionojn da rubloj (ĉ. 300 milionoj da gld.). La parton de la ŝuldo kiu superas 200 milionojn la ŝuldanto devos repagi per libere ŝanĝeblaj valutoj. (Fine de aŭgusto la ŝuldo de Sovetio al Finnlando estis 403 milj. rbl.)
Oni ĝenerale supozas, ke la novo interkonsento enorme malpliigos la problemojn en la komerco inter la du landoj. Por rekomenci la ŝtopiĝintan eksporton al Sovetio oni krome aranĝis tujan krediton de 300 milj. rbl. Per la kredito oni financos ekspoton de kapitalvaroj kaj konstruservoj dum 1988 kaj '89.
Monato, aŭtune 1988
Etikedoj: artikoloj, Finnlando
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »
Gasojlon aŭ gasogenojn?
Verkita de Kalle je 1987-02-16 – 7:34En Finnlando, same kiel multloke en la cetera Eŭropo, dum decembro [1986] kaj januaro [1987] estis rekorde malvarme. Kelkloke oni mezuris temperaturojn, kiuj estis la plej malaltaj dum la pasintaj cent jaroj. La malvarmo kompreneble kaŭzis multajn paneojn en la funkciado de la moderna, mekanizita socio. "Ekspresaj" trajnoj malfruis je kvar horoj, mankas la elektro, akvo elĉerpiĝais - sed tio okazis tamen nur escepte, ja en Nordio oni iom kutimiĝis al malvarmo dum la vintro.
Tamen la longa daŭro de la frosto kaj la malalteco de la temperaturoj, ĝis -35 gradoj eĉ en Helsinko, surprizi multajn. Inter la surprizitoj estis la ŝtata petrolfirmao Neste. En Finnlando la prezo de gasojlo (brulaĵo por dizelmotoroj) inkluzivas relative altan imposton, kaj sekve estas strikte malpermesite uzi en dizelaj aŭtoj alian brulaĵon ol ĝuste gasojlon. Tamen normala gasojlo ne eltenas tre maltaltajn temperaturojn, kaj elĉerpiĝis la stoko de speciala arkta gasojlo.
En ĉi tiu situacio la ministro pri impostoj, Pekka Vennamo, diris ion, kio almenaŭ al ordinara civitano sonas tute prudenta. Li nome "promesis", ke se ne haveblas arkta gasojlo, oni rajtas uzi aliajn brulaĵojn, ekzemple malpezan oleon. "Nu, kompreneble", pensis multaj, "oni ja ne povas ĉesigi la tutan profesian trafikon pro tia kaŭzo".
Sed baldaŭ ja evidentiĝis, ke la ministro tute ne rajtis fari iun ajn promeson pri tiu temo - estas ja kontraŭleĝe uzi alian brulaĵon ol gasojlon en dizelaj aŭtoj! Por ŝanĝi tion, eĉ en tempo de krizo, des pli kiam temas "nur" pri frosto de -35 gradoj, necesus ŝanĝi la leĝon… Feliĉe la vetero plivarmiĝis, alikaze eble la busoj jam ne veturus?
Monato printempe 1987
Etikedoj: artikoloj, Finnlando
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »
Urho Kekkonen forpasis - fino de erao
Verkita de Kalle je 1986-09-30 – 16:57
La lastan tagon de aŭgusto [1986] forpasis Urho Kekkonen, prezidanto de Finnlando dum dudek kvin jaroj, 1956-81. En la finna politiko li havis fortan influon dum ankoraŭ pli longa periodo - jam en 1930 li iĝis ministro la unuan fojon, kaj ĉefministro li iĝis en la jaro 1950. Antaŭ sia elektiĝo kiel prezidento li aktivis en la kamparana unuiĝo (kiu poste iĝis la centra partio). Ĉe sia elektiĝo en 1956 li laŭ la kutimo eksiĝis el la partio - tradicie la prezidanto de Finnlando estas super la partia politiko.
Lia politika vivo estis neniel senŝtorma. la marĝeno ĉe lia elektiĝo kiel prezidanto en 1956 estis kiel eble plej malgranda - el la 300 elektantoj 151 voĉdonis favore al li. Kiel kuriozaĵon indas mencii, ke la komunistoj voĉdonis por li, ĉar ili ne volis subteni la socialdemokratan kandidaton. La tagon de lia elektiĝo komenciĝis ĝenerala striko, kiu paralizis la tutan landon kaj klare montris la sociajn kontraŭstarojn, la malpacon inter la klasoj, kiu ankoraŭ restis de la interna milito de 1918. Sed kiam en 1981 li demisiis pro malforta sano, 81-jara, post 25 jaroj seninterrompe kiel prezidanto, li lasis post si modernan, riĉan landon, respektatan kaj en la okcidento kaj en la oriento, landon, kiu politike estas tiom stabila, ke tio jam iĝas teda.
Etikedoj: artikoloj, Finnlando
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »
Lönnrot - aŭtoro, kompilinto aŭ trovinto?
Verkita de Kalle je 1985-07-14 – 19:38En 1985 aperis la dua eldono de Kalevala en Esperanto. Ŝajne lige kun tio mi verkis ĉi tiun artikolon, kiu poste aperis en Literatura Foiro.
Kiam oni en 1835 eldonis la unuan version de Kalevala, pluraj eminentuloj, precipa M.A. Castrén, esprimis kiel sian opinion, ke Lönnrot tutsimple kolektante popolan poezion en Karelio trovis kaj poste publikigis jam pretan popolan epopeon. Ja multaj insistis, ke kiu pretendas, ke Lönnrot aldonis eĉ unu verson, tiu estas perfidanto de la popolo. Nu, eble nur preskaŭ. Sed fakte nenie en Kalevala estas trovebla la nomo de Lönnrot, nek en iu finnlingva eldono, nek en la unua esperantlingva eldono. Eble iom ilustras la ŝanĝiĝon de sinteno kiu okazis kaj daŭre okazadas rilate la karakteron de la verko, ke sur la titolpaĝo ede la dua eldono lia nomo fakte estas menciota.
Etikedoj: artikoloj, Finnlando
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »









