Montras tekstojn kun la etikedo

“interreto”

Dec
10
2008

Nova ludilo

Ĵus mi havigis al mi novan ludilon - retan radioaparaton, kiu definitive pensiigis mian karan kurtondan Grundig Satellit 300, ricevitan donace okaze de mia abiturientiĝo antaŭ kvarona jarcento.
Per ĝi mi foje pli kaj foje malpli regule sekvis la elsendojn de Radio Svoboda, BBC, la finnan YLE, kaj ankaŭ lokajn programojn. Kiam ni loĝis en Moskvo [...]

Okt
26
2008

Esperantaj klavaroj por Mac OSX

Ikso.net ĵus kreis novan blogon, kiu strebas kolekti en unu loko utilajn informojn, konsilojn kaj novaĵojn kun rilato al komputiloj kaj interreto. Laŭdinda iniciato. Por iom kontribui, mi skribis teksteton pri eterna temo - supersignoj. Alivorte, mi rakontis, kiel mi faras por facile tajpi Esperanton. Eble ne malutilas publikigi ĝin ankaŭ ĉi tie.
La plej [...]

Apr
21
2008

En Finnlando mi estus krimulo

Mi jam konfesis, ke mi kelkfoje senpermese uzis sendratan reton de najbaroj. Kredeble mi estus krimulo ankaŭ en Svedio, sed pri tio ankoraŭ ne ekzistas kortuma decido.
En Finnlando la kortuma decido pri punpago por tia senpermesa uzo de sendrata reto estis farita antaŭ semajno. La loka kortumo de Salo (spite la nomon tute dolĉa urbeto, [...]

Mar
29
2008

Elektronika inko sur miaj fingroj

Svenska: Kyrilliska bokstäver på elektroniskt papper
Unuafoje mi vidis iun legi elektronikajn librojn per specifa tiacela aparato en la Moskva metroo, kiam mi vizitis Moskvon komence de marto. Estis juna viro (kompreneble juna viro, ĉiam ili unuaj ekuzas ĉiajn teknikajn umojn) kiu legis ruslingvan libron per ia aparato kun la marko Sony. Poste, la saman tagon, [...]