Montras tekstojn kun la etikedo

“ĵurnalismo”

Dec
19
2008

Ĉion plibonigos la kanalo de Kadirov

Suomeksi På svenska
Oni devus pli spekti ĉeĉenan televidon. Post nur unu ĉeĉena novaĵelsendo ordinara ŝtat-obea rusia televido sentiĝas kiel milda vento el la okcidento. En rusia televido oni ja foje eĉ povas hazarde mencii, ke estas iomete da monda kriz-infekto en la lando kaj ke disvastiĝis informoj laŭ kiuj iu perdis la laboron.
Neniuj tiaspecaj stultaĵoj [...]

Dec
1
2008

Estonio ekkonkuros kun Kremla televido

Svenska: Kreml-tv får konkurrens i Estland
La plej populara televidkanalo inter ruslingvanoj en Estonio nomiĝas PBK. La mallongigo signifas “Pervij Baltijskij Kanal”, “Unua Baltia Kanalo”, kaj estas kaŝnomo por la malnova sovetia unua kanalo. La nuntempe rusia kaj daŭre Kremla kanalo ŝanĝis la nomon kelkfoje, sed nun denove nomiĝas “Pervij Kanal”, unua kanalo.
La ĉefa novaĵelsendo daŭre [...]

Okt
28
2008

Putin kaj Lukaŝenko en sia radikala junaĝo

Svenska Suomi
Dum la lastaj semajnoj du nekutime interesaj filmetoj cirkulis inter belorusaj kaj rusaj retanoj. Ili iĝas eĉ pli interesaj, se oni metas ilin unu apud la alia kaj ekpensas, kio okazis en Belorusio kaj Rusio dum la lastaj 12-14 jaroj, kaj kiuj kuraĝus diri similajn aferojn nun.
Ne ĉiuj scias la rusan, do mi faris [...]

Okt
1
2008

Malfido al samseksama ĉefredaktoro

Svenska: Brist på förtroende för homosexuell chefredaktör
La skandalo de la semajno en Finnlando: Johanna Korhonen, kiu devis eklabori kiel ĉefredaktoro de la nordfinnlanda gazeto Lapin Kansa en decembro, anstataŭe estis eksigita.
Laŭ la finnlanda amaskomunikila konglomeraĵo Alma Media la kialo estas “manko de fido”. Mem ŝi diras, ke ŝi estis maldungita ĉar ŝi vivas kun alia [...]

Aŭg
31
2008

Putin devos manĝi sian ĉapelon

Suomi: Putin saa syödä hattunsa
Svenska: Putins skägg i brevlådan
Ĵaŭde la parolisto de la rusia ĉefstabo, generalo Anatolij Nogovicin, dum gazetara konferenco en Moskvo demonstris gravan pruvilon. Usonan pasporton, kiu laŭ li estis trovita en vilaĝo en Sud-Osetio. Klara signo pri tio, ke la tuta milito estis planita de Usono, diris ĉefministro Vladimir Putin en intervjuo [...]

Aŭg
23
2008

Rusia ŝtata televido falsis intervjuon de Fox News

Svenska: Rysk stats-tv förfalskade inslag från Fox News
Suomi: Venäjän televisio väärensi Fox Newsin haastattelun
La okcidentaj amaskomunikiloj montras torditan bildon de la mondo. Por bone konvinki siajn spektantojn pri tiu tezo, la rusiaj televidaj propagandistoj laŭ sia plaĉo tondis kaj gluis pecojn el intervjuo, sendita de la konservativa usona novaĵ-kanalo Fox News.
Temas pri interjvuo kun la [...]

Aŭg
17
2008

Falsa atesto pri falsaj fotoj

Svenska: Falskt om falska foton
Homoj tre volonte kredas vera tion, kion ili volas kredi. Kaj malkredas tion, kion ili ne volas kredi. Ĵurnalisto devas sinteni kritike al siaj fontoj, sed kie estas la limo?
Pri la milito en Kartvelio oni diskutas ĉie, ankaŭ en Esperantujo. Kaj ĉien penetras la mensogoj, kiujn naskas ĉiu milito.
Pasintsemajne mi [...]

Aŭg
16
2008

Kiom pereis en Cĥinvali?

Svenska: Hur många döda i Tschinvali?
La kartveliaj trupoj agis abomene kaj rekte krime, kiam ili per pezaj armiloj pafis kontraŭ la urbo Cĥinvali. Evidente kartveliaj kirasveturiloj, kiam ili estis jam en la urbo, pafis ankaŭ rekte en loĝdomojn per maŝinpafiloj kaj kanonoj. Tion oni povas pravigi per neniaj argumentoj.
Sed kiom da homoj pereis en Cĥinvali [...]

Aŭg
4
2008

Fisk naĝas kontraŭ la fluo

Svenska: Fisk simmar mot strömmen
Robert Fisk ne hezitas meti sian nazon en fremdan vazon. Diference de kelkaj aliaj eksterland-korespondantoj li iras siajn proprajn vojojn, ofte naĝante kontraŭ la fluo. Ĝuste tial estas interesege legi lin, sed samtempe oni miras, kial en la sveda gazetaro la materialoj pri la eksterlando tro ofte malhavas la profundon kaj [...]

Maj
29
2008

Konformismo en la Esperanta gazetaro

Esperantistoj ofte konceptas sin ĝuste kiel istojn, anojn de ia movado kun komuna celo, kaj kun komuna ideologio, la esperantismo. Aparte klare tiun asertatan komunan ideologion spegulas la Esperanta gazetaro, aŭ almenaŭ grandaj partoj de ĝi.
Unu el la ĉefaj trajtoj de la Esperanta gazetaro tial estas la tendenco konformiĝi al la reganta movada idearo kaj [...]