Montras tekstojn kun la etikedo

“Kartvelio”

Aŭg
31
2008

Putin devos manĝi sian ĉapelon

Suomi: Putin saa syödä hattunsa
Svenska: Putins skägg i brevlådan
Ĵaŭde la parolisto de la rusia ĉefstabo, generalo Anatolij Nogovicin, dum gazetara konferenco en Moskvo demonstris gravan pruvilon. Usonan pasporton, kiu laŭ li estis trovita en vilaĝo en Sud-Osetio. Klara signo pri tio, ke la tuta milito estis planita de Usono, diris ĉefministro Vladimir Putin en intervjuo [...]

Aŭg
23
2008

Rusia ŝtata televido falsis intervjuon de Fox News

Svenska: Rysk stats-tv förfalskade inslag från Fox News
Suomi: Venäjän televisio väärensi Fox Newsin haastattelun
La okcidentaj amaskomunikiloj montras torditan bildon de la mondo. Por bone konvinki siajn spektantojn pri tiu tezo, la rusiaj televidaj propagandistoj laŭ sia plaĉo tondis kaj gluis pecojn el intervjuo, sendita de la konservativa usona novaĵ-kanalo Fox News.
Temas pri interjvuo kun la [...]

Aŭg
17
2008

Falsa atesto pri falsaj fotoj

Svenska: Falskt om falska foton
Homoj tre volonte kredas vera tion, kion ili volas kredi. Kaj malkredas tion, kion ili ne volas kredi. Ĵurnalisto devas sinteni kritike al siaj fontoj, sed kie estas la limo?
Pri la milito en Kartvelio oni diskutas ĉie, ankaŭ en Esperantujo. Kaj ĉien penetras la mensogoj, kiujn naskas ĉiu milito.
Pasintsemajne mi [...]

Aŭg
16
2008

Kokojti forpurigas la kartvelojn

Svenska: Kokoity rensar bort georgierna
Ĝis la milito en la komenco de la 1990-aj jaroj preskaŭ triono el la loĝantoj de Sud-Osetio estis kartveloj. Du trionoj estis osetoj. La etna purigado en la 1990-aj duonigis la kartvelan minoritaton en Sud-Osetio.
Ĝis la komenco de la milito en la pasinta semajnfino laŭ diversaj taksoj proksimume 15.000 kartveloj plu [...]

Aŭg
16
2008

Kiom pereis en Cĥinvali?

Svenska: Hur många döda i Tschinvali?
La kartveliaj trupoj agis abomene kaj rekte krime, kiam ili per pezaj armiloj pafis kontraŭ la urbo Cĥinvali. Evidente kartveliaj kirasveturiloj, kiam ili estis jam en la urbo, pafis ankaŭ rekte en loĝdomojn per maŝinpafiloj kaj kanonoj. Tion oni povas pravigi per neniaj argumentoj.
Sed kiom da homoj pereis en Cĥinvali [...]

Aŭg
12
2008

”Ni ĵus enterigis 14-jaran knabinon en la korto”

Svenska: ”Vi har precis begravt en 14-årig flicka på gården”
Guram Ĝiojev pasintjare transloĝiĝis el Nord-Osetio al Cĥinvali, la ĉefurbo de Sud-Osetio, por prizorgi sian aĝan patrinon. Li estis en la urbo dum la bataloj, kiuj komenciĝis en vendredo. Nun li sendis ŝin al Rusio per unu el la evakuadaj aŭtobusoj, sed mem li restas en [...]

Maj
23
2008

La horloĝo haltis en la feria paradizo

Svenska: Semesterparadiset har strandat i tiden
La etne purigita feria paradizo Abĥazio estas parto de Kartvelio, sed ĉi tie kartveloj ne estas bonvenaj. Rusiaj turistoj ĝuas la malaltajn prezojn, kaj rusaj militistoj patrolas en la limregionoj.
En Abĥazio la soveta epoko estas finiĝanta - delonge. Ne multo ŝanĝiĝis post 1994, kiam la aŭtonoma respubliko en Kartvelio post [...]