Montras tekstojn kun la etikedo

“moralo”

Nov
22
2009

Morala dilemo en la aĉetfabriko

La nova vendejego de la meblogiganto Ikea en Malmö estas vera aĉetfabriko. Ĝi troviĝas en nova urboparto apud la fervojlinio kaj aŭtovojo al Kopenhago, en urboparto kie estas nur amaso da vendejegoj kaj nenio alia.
En tia aĉetfabriko ĉio funkcias perfekte, dum ĉiu partoprenanto de la ludo agas laŭ la reguloj kaj ĉiuj eroj de la [...]

Okt
13
2008

Familia feliĉo kaj plena kontrolo

La poŝtelefona teknologio rapide evoluas. Ĝis lastatempe nur la polico (kaze de suspekto pri krimo) havis aliron al la teknikaj registraĵoj de la poŝtelefonaj kompanioj, helpe de kiuj eblas kontroli kie difinita poŝtelefono troviĝis aŭ troviĝas en difinita tempo.
Nun unu sveda poŝtelefona kompanio proponas novan servon, per kiu ĉiuj familianoj ajnamomente senpage povas kontroli, kie [...]

Jul
30
2008

Kion pensas trompisto?

Foje estas ĝuste murdi, ŝteli kaj trompi. Aŭ almemaŭ foje homoj evidente sukcesas konvinki sin, ke estas tiel - apenaŭ ili alikaze antaŭplanite murdus, ŝtelus kaj trompus, kiel ofte okazas. Ja ĉiu homo poste devas vivi kun la konsekvencoj de siaj agoj, aŭ almenaŭ kun la memoro pri ili.
Do, ĉu anticipe, ĉu dume, ĉu poste, [...]

Apr
21
2008

En Finnlando mi estus krimulo

Mi jam konfesis, ke mi kelkfoje senpermese uzis sendratan reton de najbaroj. Kredeble mi estus krimulo ankaŭ en Svedio, sed pri tio ankoraŭ ne ekzistas kortuma decido.
En Finnlando la kortuma decido pri punpago por tia senpermesa uzo de sendrata reto estis farita antaŭ semajno. La loka kortumo de Salo (spite la nomon tute dolĉa urbeto, [...]

Feb
22
2008

Kadavroj en kargo - Gruz 200

Svenska: Lik i lasten
Suomi: Ruumiita lastissa
La filmo estas peza. Morna, makabra kaj absurda. La sovetia socio en renversita binoklo, en ŝercospegulo kiu ne ridigas, sed plorigas. Estas neniuj pozitivaj herooj en la filmo Gruz 200 de Aleksej Balabanov. Aŭ eventuale unu - malalta vjetnama gastlaboristo, kiu provas haltigi frenezan murdiston kaj seksperfortulon. La vjetnamo estas [...]

Dec
24
2007

Kristnaska morala dilemo

La kristnaskajn festotagojn ni ne pasigas hejme, sed mi tamen bezonas de tempo al tempo aliri la reton. Mi plurfoje ligiĝis uzante la poŝtelefonon, sed la rapideco ne estas tute kontentiga, kaj krome sendado kaj ricevado de grandaj dosieroj estas relative kosta afero.
Sed poste mi rigardis tra la fenestro de la dua etaĝo, kaj ekhavis [...]

Nov
12
2007

Verŝajne malmorala ago

Hodiŭ mi faris ion malmoralan. Verŝajne. Sed espereble ne.
Al eksterulo la afero eble ŝajnos bagatela, sed la temo estas serioza. Pri similaj malmoralaĵoj oni multe diskutis en sveda gazetaro dum la lastaj tagoj, kiam montriĝis, ke eĉ gravaj politikistoj okaze pekas pri ili.
Do, dimanĉe alvenis la vintro, kaj la tempo ŝanĝi la somerajn pneŭmatikojn de [...]