Kokojti forpurigas la kartvelojn

Verkita de Kalle je 2008-08-16 – 20:47

Svenska: Kokoity rensar bort georgierna

Ĝis la milito en la komenco de la 1990-aj jaroj preskaŭ triono el la loĝantoj de Sud-Osetio estis kartveloj. Du trionoj estis osetoj. La etna purigado en la 1990-aj duonigis la kartvelan minoritaton en Sud-Osetio.

Ĝis la komenco de la milito en la pasinta semajnfino laŭ diversaj taksoj proksimume 15.000 kartveloj plu loĝis en Sud-Osetio, ĉefe en malgrandaj vilaĝoj en la okcidenta kaj suda partoj de la secesia respubliko. La kartvelaj vilaĝoj estis ĉefe gardataj de karvelaj trupoj, kaj almenaŭ parte subiĝis al alternativa loka administracio, fidela al Tbiliso.

Nun restas preskaŭ neniuj kartveloj en Sud-Osetio. Dum la pasinta semajno el registaraj fontoj en Kartvelio venis informoj, laŭ kiuj la kartvelaj vilaĝoj malpleniĝis, kaj nun tion konfirmas ankaŭ la prezidanto de Sud-Osetio, Eduard Kokojti.

Laŭ kartvelaj fontoj la kartvelaj loĝantoj fuĝis antaŭ osetaj batalantoj, laŭ Kokojti ili estis evakuitaj kiam la kartvelia flanko planis sian atakon. Se tamen restis civila loĝantaro en la vilaĝoj kiam la osetaj trupoj atingis ilin, "oni kreis por ili koridoron", diras Kokojti. Alivorte li konfirmas ke okazis etna purigado.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Temo: , ,
Lingvo: Esperante | Neniuj komentoj »