Enskriboj kun etikedo PMEG
Espereble aperos aliaj recenzoj
Verkita de Kalle je 2006-11-30 – 20:48Reago al la recenzo "Amaraj provoj" de Alen Kris, aperinta en La Ondo de Esperanto 11/2006.
La recenzo estas interesa, ĉar ĝi "recenzas" ne nur PoMEGon, sed ankaŭ Esperanton mem, ekzemple jene:
"Oni vane serĉas en PMEG eĉ mencion pri la gramatika kategorio de la aspekto. La plej grava problemo de Esperanto estas, ke en sia verba sistemo ĝi imitas slavan tritempan konstruon sen heredi la aspektan kategorion de slavaj verboj."
Do, kial PMEG devus mencii rusan gramatikan kategorion, kiu laŭ la rusa recenzanto eĉ ne ekzistas en Esperanto?
Etikedoj: Bertilo, PMEG
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »









