Suomeksi På svenska
Oni devus pli spekti ĉeĉenan televidon. Post nur unu ĉeĉena novaĵelsendo ordinara ŝtat-obea rusia televido sentiĝas kiel milda vento el la okcidento. En rusia televido oni ja foje eĉ povas hazarde mencii, ke estas iomete da monda kriz-infekto en la lando kaj ke disvastiĝis informoj laŭ kiuj iu perdis la laboron.
Neniuj tiaspecaj stultaĵoj [...]
19
2008
Ĉion plibonigos la kanalo de Kadirov
31
2008
Putin devos manĝi sian ĉapelon
Suomi: Putin saa syödä hattunsa
Svenska: Putins skägg i brevlådan
Ĵaŭde la parolisto de la rusia ĉefstabo, generalo Anatolij Nogovicin, dum gazetara konferenco en Moskvo demonstris gravan pruvilon. Usonan pasporton, kiu laŭ li estis trovita en vilaĝo en Sud-Osetio. Klara signo pri tio, ke la tuta milito estis planita de Usono, diris ĉefministro Vladimir Putin en intervjuo [...]
23
2008
Rusia ŝtata televido falsis intervjuon de Fox News
Svenska: Rysk stats-tv förfalskade inslag från Fox News
Suomi: Venäjän televisio väärensi Fox Newsin haastattelun
La okcidentaj amaskomunikiloj montras torditan bildon de la mondo. Por bone konvinki siajn spektantojn pri tiu tezo, la rusiaj televidaj propagandistoj laŭ sia plaĉo tondis kaj gluis pecojn el intervjuo, sendita de la konservativa usona novaĵ-kanalo Fox News.
Temas pri interjvuo kun la [...]
17
2008
Falsa atesto pri falsaj fotoj
Svenska: Falskt om falska foton
Homoj tre volonte kredas vera tion, kion ili volas kredi. Kaj malkredas tion, kion ili ne volas kredi. Ĵurnalisto devas sinteni kritike al siaj fontoj, sed kie estas la limo?
Pri la milito en Kartvelio oni diskutas ĉie, ankaŭ en Esperantujo. Kaj ĉien penetras la mensogoj, kiujn naskas ĉiu milito.
Pasintsemajne mi [...]
16
2008
Kiom pereis en Cĥinvali?
Svenska: Hur många döda i Tschinvali?
La kartveliaj trupoj agis abomene kaj rekte krime, kiam ili per pezaj armiloj pafis kontraŭ la urbo Cĥinvali. Evidente kartveliaj kirasveturiloj, kiam ili estis jam en la urbo, pafis ankaŭ rekte en loĝdomojn per maŝinpafiloj kaj kanonoj. Tion oni povas pravigi per neniaj argumentoj.
Sed kiom da homoj pereis en Cĥinvali [...]