Enskriboj kun etikedo recenzoj
Kadavroj en kargo - Gruz 200
Verkita de Kalle je 2008-02-22 – 10:24
Svenska: Lik i lasten
Suomi: Ruumiita lastissa
La filmo estas peza. Morna, makabra kaj absurda. La sovetia socio en renversita binoklo, en ŝercospegulo kiu ne ridigas, sed plorigas. Estas neniuj pozitivaj herooj en la filmo Gruz 200 de Aleksej Balabanov. Aŭ eventuale unu - malalta vjetnama gastlaboristo, kiu provas haltigi frenezan murdiston kaj seksperfortulon. La vjetnamo estas pafita. La seksperfortulo estas gardanto de la leĝo.
Gruz 200 signifas Kargo 200. Kodvorto por kadavroj, kiujn oni veturigas el la milito en Afganio al la elpensita, malpura kaj griza industria urbeto Leninsk, ie proksime al Leningrado. La urbo estas elpensita, sed la korpoj estas veraj. Estas jaro 1984. Andropov estas morta. Ĉernenko estas babilanta kadavro. Sovetio estas falsa socio de vivantaj mortintoj.
Etikedoj: artikoloj, Balabanov, moralo, recenzoj
Kategorio Esperante | 2 komentoj »
Bonvena atako al dogmoj
Verkita de Kalle je 1999-05-17 – 23:12Sikosek: Esperanto sen mitoj (1-a eldono)
Multaj ne ŝatos ĉi tiun libron. Pleje ĝin malŝatos tiuj, kiuj tre bezonas ĝin, kaj ili bedaŭrinde estas multaj.
En sia kompetente verkita volumo kun bela eksteraĵo kaj flua lingvaĵo Ziko Sikosek atakas laŭvice ĉiujn sanktaĵojn de nia movado, ekde la fantaziaj taksoj pri milionoj da esperantistoj ĝis la genieco (kaj eĉ la kuracista honoro) de doktoro Zamenhof. Jam per si mem tia atako estas bonvena, ĉar ĝi devigas la leganton pripensi niajn dogmojn kaj konsideri, kio estas grava en nia lingvo kaj movado. Des pli bonvena la libro estas, ĉar la aŭtoro efektive enprofundiĝis en la temon kaj bone dokumentas preskaŭ ĉiujn siajn asertojn – la bibliografio ampleksas pli ol 30 paĝojn.
Etikedoj: recenzoj
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »
Ŝakoj japana kaj tutmonda
Verkita de Kalle je 1998-05-17 – 21:15Ŝakaj pozicioj - volumo 1
La enhavo de ”Ŝakaj pozicioj” konsistas el artikoletoj de la islanda grandmajstro Margeir Pétursson, aperintaj en la ĵurnalo Morgunblaðið kaj tradukitaj de Pétur Yngvi Gunnlaugsson.
La tekstetoj pri diversaj interesaj partioj estas aranĝitaj laŭ la ludlandoj, kaj la plej strangaj lingvaj fuŝoj de la libro aperas en la landonomoj: ”Letonujo” (Latvujo), Macedonujo (Makedonujo), Bangladeĉo (Bangladeŝo), Izraelio (Israelo). Ankaŭ multaj rusaj nomoj estas mise literumitaj, sed tio estas ofta peko en ŝaklibroj ajnalingvaj. Cetere la lingvaĵo estas sufiĉe bona.
Etikedoj: recenzoj
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »
Pikniko de eksterteranoj
Verkita de Kalle je 1997-12-17 – 19:53
Arkadij Strugackij, Boris Strugackij: Pikniko ĉe vojrando.
La fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij estas la internacie plej konataj sovetiaj sciencfikciaj aŭtoroj, kaj en eksa Sovetio ĉiam novaj generacioj de legantoj malkovras la ravon de iliaj romanoj. Multaj el la verkoj de la fratoj Strugackij estas aparte popularaj inter gejunuloj, kiuj verŝajne ofte legas ilin kiel simplajn aventur-romanojn. Tamen la temaro de la fratoj Strugackij estas serioza kaj ebligas multnivelan interpretadon - tiel ankaŭ en "Pikniko".
Etikedoj: recenzoj
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »
Familioj konkretaj kaj figuraj
Verkita de Kalle je 1997-11-17 – 20:19Internacia familio - utopio aŭ realaĵo?
Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo
En 1994 okazis en Graz (Aŭstrio) kadre de la Internacia Jaro de Familio simpozio pri la temo ”Internacia familio - utopio aŭ realaĵo?”. La temon daŭrigis pasintjare pli science seminario pri ”Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo” en la Bratislava Internacia Centro por Familiaj studoj.
La rezultoj de la du aranĝoj poste aperis libroforme. La libro ”Internacia familio - utopio aŭ realaĵo” konsistas el kontribuoj de la simpoziintoj kaj ĝenerale ne pretendas ian sciencecon. Plej interesa estas la lasta sekcio, ”Esperanto-familioj”, kiu fakte plenigas pli ol la duonon de la paĝoj. Preskaŭ ĉiuj kontribuintoj mem uzas Esperanton en sia familio kaj ofte tre interese rakontas pri siaj propraj spertoj.
Etikedoj: recenzoj
Kategorio Esperante | Neniuj komentoj »









