Montras tekstojn kun la etikedo

“Rusio”

Ĉion plibonigos la kanalo de Kadirov

Suomeksi På svenska Oni devus pli spekti ĉeĉenan televidon. Post nur unu ĉeĉena novaĵelsendo ordinara ŝtat-obea rusia televido sentiĝas kiel milda vento el la okcidento. En rusia televido oni ja foje eĉ povas hazarde mencii, ke estas iomete da monda kriz-infekto en la lando kaj ke disvastiĝis informoj laŭ kiuj iu perdis la laboron. Neniuj [...]

Estonio ekkonkuros kun Kremla televido

Svenska: Kreml-tv får konkurrens i Estland La plej populara televidkanalo inter ruslingvanoj en Estonio nomiĝas PBK. La mallongigo signifas “Pervij Baltijskij Kanal”, “Unua Baltia Kanalo”, kaj estas kaŝnomo por la malnova sovetia unua kanalo. La nuntempe rusia kaj daŭre Kremla kanalo ŝanĝis la nomon kelkfoje, sed nun denove nomiĝas “Pervij Kanal”, unua kanalo. La ĉefa [...]

Putin kaj Lukaŝenko en sia radikala junaĝo

Svenska Suomi Dum la lastaj semajnoj du nekutime interesaj filmetoj cirkulis inter belorusaj kaj rusaj retanoj. Ili iĝas eĉ pli interesaj, se oni metas ilin unu apud la alia kaj ekpensas, kio okazis en Belorusio kaj Rusio dum la lastaj 12-14 jaroj, kaj kiuj kuraĝus diri similajn aferojn nun. Ne ĉiuj scias la rusan, do [...]

Rusoj ne volas defendi Estonion

Svenska: Ryssar vill inte försvara Estland Hazarde mi trovis informojn pri interesaj opini-esploroj faritaj en Estonio. Laŭ ili, en januaro 2006 entute 60 procentoj el neestonoj en Estonio estis pretaj defendi la landon per armiloj, sed en januaro 2008 la cifero estis nur 46 procentoj. La klarigo laŭ la sociologo Juhan Kivirähk estas la draste [...]

Putin devos manĝi sian ĉapelon

Suomi: Putin saa syödä hattunsa Svenska: Putins skägg i brevlådan Ĵaŭde la parolisto de la rusia ĉefstabo, generalo Anatolij Nogovicin, dum gazetara konferenco en Moskvo demonstris gravan pruvilon. Usonan pasporton, kiu laŭ li estis trovita en vilaĝo en Sud-Osetio. Klara signo pri tio, ke la tuta milito estis planita de Usono, diris ĉefministro Vladimir Putin [...]

Rusia ŝtata televido falsis intervjuon de Fox News

Svenska: Rysk stats-tv förfalskade inslag från Fox News Suomi: Venäjän televisio väärensi Fox Newsin haastattelun La okcidentaj amaskomunikiloj montras torditan bildon de la mondo. Por bone konvinki siajn spektantojn pri tiu tezo, la rusiaj televidaj propagandistoj laŭ sia plaĉo tondis kaj gluis pecojn el intervjuo, sendita de la konservativa usona novaĵ-kanalo Fox News. Temas pri [...]

Falsa atesto pri falsaj fotoj

Svenska: Falskt om falska foton Homoj tre volonte kredas vera tion, kion ili volas kredi. Kaj malkredas tion, kion ili ne volas kredi. Ĵurnalisto devas sinteni kritike al siaj fontoj, sed kie estas la limo? Pri la milito en Kartvelio oni diskutas ĉie, ankaŭ en Esperantujo. Kaj ĉien penetras la mensogoj, kiujn naskas ĉiu milito. [...]

Kokojti forpurigas la kartvelojn

Svenska: Kokoity rensar bort georgierna Ĝis la milito en la komenco de la 1990-aj jaroj preskaŭ triono el la loĝantoj de Sud-Osetio estis kartveloj. Du trionoj estis osetoj. La etna purigado en la 1990-aj duonigis la kartvelan minoritaton en Sud-Osetio. Ĝis la komenco de la milito en la pasinta semajnfino laŭ diversaj taksoj proksimume 15.000 [...]

Kiom pereis en Cĥinvali?

Svenska: Hur många döda i Tschinvali? La kartveliaj trupoj agis abomene kaj rekte krime, kiam ili per pezaj armiloj pafis kontraŭ la urbo Cĥinvali. Evidente kartveliaj kirasveturiloj, kiam ili estis jam en la urbo, pafis ankaŭ rekte en loĝdomojn per maŝinpafiloj kaj kanonoj. Tion oni povas pravigi per neniaj argumentoj. Sed kiom da homoj pereis [...]

”Ni ĵus enterigis 14-jaran knabinon en la korto”

Svenska: ”Vi har precis begravt en 14-årig flicka på gården” Guram Ĝiojev pasintjare transloĝiĝis el Nord-Osetio al Cĥinvali, la ĉefurbo de Sud-Osetio, por prizorgi sian aĝan patrinon. Li estis en la urbo dum la bataloj, kiuj komenciĝis en vendredo. Nun li sendis ŝin al Rusio per unu el la evakuadaj aŭtobusoj, sed mem li restas [...]