Solĵenicin - tra Svedio al Finnlando

Verkita de Kalle je 2008-08-06 – 10:18

Svenska: Solzjenitsyn tog en omväg till Finland

En la lastaj tagoj multaj rusoj telefonis al la radiostacio Eĥo Moskvi kaj rakontis, kiel ili unuafoje konatiĝis kun la verkoj de Aleksandr Solĵenicin. Multaj el la pli aĝaj aŭskultantoj legis Unu tago de Ivan Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича), kiam ĝi tute laŭleĝe estis publikigita en la sovetia periodaĵo Novij Mir en 1962. Aliaj legis kontraŭleĝajn tajpitajn kopiojn en la 70-aj kaj 80-aj jaroj, dum la plej junaj jam legis Solĵenicin en la lernejo, aŭ elŝutis liajn verkojn el la reto.

Mi mem malkovris Solĵenicin en la librobretaro de miaj gepatroj, kiam mi frekventis la bazan lernejon en orienta Finnlando en la fino de la 1970-aj jaroj. Sed ne estis memklare, ke liaj verkoj estu en la bretaro.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Temo: , , , , , ,
Lingvo: Esperante | Neniuj komentoj »

La horloĝo haltis en la feria paradizo

Verkita de Kalle je 2008-05-23 – 7:35

Svenska: Semesterparadiset har strandat i tiden

La etne purigita feria paradizo Abĥazio estas parto de Kartvelio, sed ĉi tie kartveloj ne estas bonvenaj. Rusiaj turistoj ĝuas la malaltajn prezojn, kaj rusaj militistoj patrolas en la limregionoj.

En Abĥazio la soveta epoko estas finiĝanta - delonge. Ne multo ŝanĝiĝis post 1994, kiam la aŭtonoma respubliko en Kartvelio post sanga interna milito deklaris sin sendependa, kaj rusiaj pactrupoj estis senditaj tien.

Dum la milito la kartveloj - preskaŭ duono de la loĝantaro - fuĝis de la perforto. Daŭre kvaronmiliono da rifuĝintoj loĝas en primitivaj cirkonstancoj transe de la demarkacia linio. La fenestroj de iliaj apartamentoj en Abĥazio gapas malplenaj.

La tuta teksto Koko teksti Hela texten Читать дальше »»»


Temo: , , ,
Lingvo: Esperante | 6 komentoj »