Temo: tekniko
Nova ludilo
Verkita de Kalle je 2008-12-10 – 21:55
Ĵus mi havigis al mi novan ludilon - retan radioaparaton, kiu definitive pensiigis mian karan kurtondan Grundig Satellit 300, ricevitan donace okaze de mia abiturientiĝo antaŭ kvarona jarcento.
Per ĝi mi foje pli kaj foje malpli regule sekvis la elsendojn de Radio Svoboda, BBC, la finnan YLE, kaj ankaŭ lokajn programojn. Kiam ni loĝis en Moskvo ĝi havis sian lokon en la fenestro de mia korespondanta laborĉambro, kaj nun jam de pli ol dek jaroj en la kuirejo de nia loĝejo en Lund.
Sed pasintvendrede la epoko de Grundig finiĝis.
Temo: interreto, radio, tekniko
Lingvo: Esperante | 1 komento »
Familia feliĉo kaj plena kontrolo
Verkita de Kalle je 2008-10-13 – 19:35
La poŝtelefona teknologio rapide evoluas. Ĝis lastatempe nur la polico (kaze de suspekto pri krimo) havis aliron al la teknikaj registraĵoj de la poŝtelefonaj kompanioj, helpe de kiuj eblas kontroli kie difinita poŝtelefono troviĝis aŭ troviĝas en difinita tempo.
Nun unu sveda poŝtelefona kompanio proponas novan servon, per kiu ĉiuj familianoj ajnamomente senpage povas kontroli, kie la aliaj troviĝas - kaze ke tiuj havas la poŝtelefonon kun si. La servo estas parto de pakaĵo, kiun oni reklamas per la slogano "Prisvärd familjelycka" - "Familia feliĉo kiu valoras la prezon".
Temo: moralo, tekniko
Lingvo: Esperante | 7 komentoj »
Telefona romano
Verkita de Kalle je 2008-04-24 – 7:15
Mi malkovris, ke kaze de neceso tute bone eblas legi libron per mia poŝtelefono, eĉ se la ekrano estas iom malgranda por tiu celo.
Mi pli frue sen aparta sukceso provis kelkajn manierojn enmeti librojn en la telefonon. Grandaj tekstodosieroj rifuzis malfermiĝi en ĝi, same html-formaj libroj. Eblis meti etajn pecojn, mi jam ne memoras en kiu el la formatoj, sed tio estis tro maloportuna, do mi rezignis.
Tamen, aĉetinte mian legilon de elektronikaj libroj, mi ankaŭ aĉetis kelkajn librojn por ĝi en la rusa librovendejo Litres.ru. Tie mi malkovris, ke iliajn librojn eblas elŝuti en amaso da diversaj formatoj. Por la granda legilo plej oportuna estas la formato fb2, sed estis ankaŭ proponata la formato java.
Alivorte, la libro estas transformata en malgrandan java-programeton, kiun eblas instali en la telefono. Dum la kreado de la programeto oni povas indiki preferojn pri la grando de la tiparo kaj simile. Poste oni elŝutas la programeton, transmetas ĝin en la telefonon - kaj mirakle, la libro estas legebla sur la ekrano de la telefono.
Kompreneble estas multe pli oportune legi veran libron, aŭ la ekranon de la granda librolegilo. Sed ne ĉiam oni kunportas libron aŭ librolegilon, telefonon jes. Krome en kelkaj situacioj povas esti pli diskrete butonumi sian poŝtelefoneton ol enprofundiĝi en grandan libron.
Mi jam provis, funkcias tute bone. Mi ankaŭ trovis du retejojn, en kiuj senpage preneblas tiaj libroj en la rusa: mobibooks.ru, mobm.ru. Tamen restas la demando, kiel transformi ajnajn tekstodosierojn en java-programetojn. Eble ekzistas iu programo por tiu celo?
PS: Nun mi eĉ trovis retan servon, kiu promesas fari java-libron el ajna teksto. Tamen, ĝin povas uzi nur ukrainanoj kun poŝtelefono, kaj ĝi ne estas senpaga.
Temo: elibroj, tekniko
Lingvo: Esperante | 2 komentoj »
En Finnlando mi estus krimulo
Verkita de Kalle je 2008-04-21 – 18:40
Mi jam konfesis, ke mi kelkfoje senpermese uzis sendratan reton de najbaroj. Kredeble mi estus krimulo ankaŭ en Svedio, sed pri tio ankoraŭ ne ekzistas kortuma decido.
En Finnlando la kortuma decido pri punpago por tia senpermesa uzo de sendrata reto estis farita antaŭ semajno. La loka kortumo de Salo (spite la nomon tute dolĉa urbeto, la hejmloko de Nokia) konstatis, ke estas kontraŭleĝe uzi sendratan retligon sen la permeso de la posedanto de la ligo, eĉ se la konekto ne estas kriptita.
Temo: interreto, moralo, retligo, tekniko
Lingvo: Esperante | 5 komentoj »
Elektronika inko sur miaj fingroj
Verkita de Kalle je 2008-03-29 – 10:14
Unuafoje mi vidis iun legi elektronikajn librojn per specifa tiacela aparato en la Moskva metroo, kiam mi vizitis Moskvon komence de marto. Estis juna viro (kompreneble juna viro, ĉiam ili unuaj ekuzas ĉiajn teknikajn umojn) kiu legis ruslingvan libron per ia aparato kun la marko Sony. Poste, la saman tagon, mi vidis ankoraŭ alian viron en la rulŝtuparo legi libron per pli eta aparato, ŝajne ia pli simpla mankomputileto.
Tre multe da elektronikaj libroj estas libere aŭ malmultekoste haveblaj en la rusa. Estas retaj bibliotekoj, vendejoj de elektronikaj libroj, kaj multaj aŭtoroj reklamcele afiŝas siajn tekstojn en siaj retejoj, kiel ekzemple Jevgenij Griŝkovec. Male ol en okcidento, ankaŭ la tekstoj por kies elŝuto oni devas pagi, estas distribuataj en libera formo, ne protektita, kaj la prezoj estas malaltaj - oni ne vidas la elektronikan libron konkuranto de la papera, sed kompletigo. Kompreneble, ne ĉiuj aŭtoroj samopinias - iliaj libroj simple ne haveblas en elektronika formo.
Temo: elibroj, interreto, Lbook, libroj, tekniko
Lingvo: Esperante | 14 komentoj »









