Montras tekstojn kun la etikedo

“tradukoj”

Okt
19
2008

Pionira gvidanto

German Sadulajev kreskis en la Ĉeĉenia urbo Ŝali, sed en la aĝo de 16 jaroj li translokiĝis al Sankt-Peterburgo (tiam Leningrado), kie li ekstudis juron. Li sukcesis resti flanke de la militoj en Ĉeĉenio - aparte feliĉe, ĉar li laŭ siaj propraj vortoj tute ne scius, sur kiu flanko li devus batali. En la libro [...]

Nov
29
2007

“Blanko sur nigro” aperis en Esperanto

Ruse: «Белое на черном» вышла на эсперанто
Mi ĝojas, ke fine aperis mia esperanta traduko de la verko Blanko sur nigro. Temas pri membiografia libro de Rubén Gallego, nepo de iama estro de la Komunisma partio en Hispanio. Li estas grave handikapita korpe, sidas en rulseĝo kaj povas uzi nur kelkajn fingrojn. Lia patrino loĝis en [...]

Dec
11
2006

Blanko sur nigro

En januaro 2005 mi legis libron kiu faris al mi enorman impreson. Temas pri la verko “Beloe na ĉornom” (Белое на черном, Blanko sur nigro), membiografia romano/rakontaro de Ruben Gallego, kiu ricevis la rusan Booker-premion en 2003. La romano estis verkita ruse, spite la hispanan nomon de la aŭtoro.
Gallego estas nepo de iama estro de [...]

Dec
9
2001

Kaoso en Budapeŝto

Elĉerpaĵo el la verko Kaoso en Budapeŝto de Nina Langlet, havebla ĉe bonaj libroservoj, ekz. ĉe UEA: Kaoso en Budapeŝto. Nina Langlet. Trad. Kalle Kniivilä. Antaŭparolo de Humphrey Tonkin. Piednotoj de István Ertl. Varna, 2001. 168p. 20cm. Kiel Nina kaj Valdemar Langlet, pionira esperantisto, helpis al transvivo milojn da judoj kaj aliajn persekutatojn en 1944.
Tiel [...]

Dec
30
1984

Matraco

De Juhani Peltonen (1941-1998)
tradukis Kalle Kniivilä kun permeso de la aŭtoro
Matraco kuŝis surlite. Estis duonlume, la lito malnovstila, fera, nigra, pinte de la litaj fostoj senbrilaj latunaj globoj. La littukoj, kovrilo kaj la kuseno estis falintaj surplanken dum la nokto; Matraco tremetis. La ĉambron oni lasis haste, tio estis facile rimarkebla: la tirkestoj de la [...]