La malamiko de Putin

På svenska: Putins värsta fiende Suomeksi: Putinin pahin vihollinen

La 20-an de aŭgusto Aleksej Navalnij devis morti. Tion rakontas unu el la murdistoj, kiam Navalnij mem telefonas al li post kelkaj monatoj. ”Malfeliĉaj” cirkonstancoj kaŭzis, ke la nervoveneno metita en la blua boksista kalsono de Navalnij ne havis tempon efiki. La aviadilo urĝe surteriĝis kaj la ambulanc-kuracistoj savis lian vivon.

La provo de la sekurservo malaperigi Navalnij montras, ke li estas la ĉefa malamiko de Vladimir Putin. Sed kiu li vere estas? Kia estas lia fono? Kion li volas, kaj kiuj lin subtenas? Kaj antaŭ ĉio: kial li elektis reveni al Rusio – kie lia vivo, kiel li mem diras, ne valoras eĉ tri kopekojn.

La 17-an de januaro 2021 mi sidis tute fiksita ĉe rekta elsendo kiu sekvis la vojaĝon de Aleksej Navalnij reen al Moskvo. La rusiaj aŭtoritatoj faris ĉion por timigi lin, tiel ke li restu en Germanio. Tamen li reveturis.

Mi ne povis ĉesi pensi pri Navalnij. Kaj subite meze de nokto mi vekiĝis kun unu sola penso: pri ĉi tio mi ja devas verki libron. Mi ja sekvis la politikan karieron de Navalnij dum pli ol jardeko, kaj regule verkis pri li en mia svedlingva blogo. Kaj kompreneble la libro aperu ankaŭ en Esperanto.

Ĉi tiu libro temas pri la nun plej konata politika malliberulo en la mondo, pri lia batalo kontraŭ la korupto en Rusio kaj lia tutlanda organizaĵo, kiu nun ne plu ekzistas, ĉar la rusiaj aŭtoritatoj trovis ĝin ”ekstremisma”.

Ĝi komenciĝas preskaŭ kiel detektivromano: la sortoplena tago de Aleksej Navalnij, la 20-a de aŭgusto 2020, kiam oni provis lin venenmurdi, estas prezentata paŝon post paŝo, okazaĵon post okazaĵo. Li vekiĝas, duŝas sin, surmetas la baldaŭ mondfaman boksistan kalsonon, vestiĝas, veturas al la flughaveno en la siberia urbo Tomsk, enaviadiliĝas.

Kaj tiel ĝi pluiras – detale, aferece, kaj senĉese streĉe. La aŭtoro ne forlasas sian protagoniston eĉ por momenteto, ankaŭ ne kiam li saltas tien kaj reen en la tempo por priskribi la fonon de la okazaĵoj kaj la evoluon de la aferoj.

La riĉo je detaloj kaj la afereco estas la du subtenaj kolonoj de ĉi tiu raportaĵa konstruo. Jen oni ne opiniadas vaste kaj dise – al la konkludoj oni alvenas per detala priskribo, kiu tuŝas diversajn cirkonstancojn, kaj la konkludojn oni fiksas kun afereca trankvilo, sen indignaj emociaj spekulaĵoj.

El recenzo de Dmitri Plax en Expressen 2021-07-12

La libro de Kniivilä estas tre lerte organizita kaj legeblas preskaŭ kiel krimromano. La komenca ĉapitro okazas dum la venena atenco, kaj iom post iom aperas malsamaj retrorigardoj, kiuj ebligas al la leganto kompreni la personan kaj politikan historion de Navalnij kaj de kelkaj liaj proksimaj familianoj kaj kunlaborantoj.
/—/
La lingvo uzata en la libro estas modele flua, verva kaj tre preciza. Eĉ hipoteza leganto, kiu tute ne interesiĝas pri la temo, sed kiu ja deziras vidi kiom elegante eblas pritrakti nuntempan socian kaj politikan temon en esperanto, povas ĝui tiun ĉi tekston.

El recenzo de Jesper Lykke Jacobsen en Beletra Almanako 42

”La malamiko de Putin” estas verkita en frapa kaj klara prozo, kiu sin movas en du temponiveloj. La persona kaj politika biografio de Navalnij aperas paralele kun la trilero pri venenado kiu mistrafis…

Kniivilä prezentas bone disvolvitan raporton pri tio, kial kaj fare de kiu Navalnij estis venenita, kiaj faktoroj kontribuis al tio ke li transvivis la atakon, kaj kiaj konsideroj kondukis al tio, ke Navalnij faris la decidon reveni al Rusio post flegado en Germanio. Kiel konate, Navalnij estis malliberigita tuj je la alveno al Moskvo. La fono de la akuzoj direktitaj kontraŭ li estas klarigata modele pedagogie de Kniivilä, kaj li vive portretas kunlaborantojn, simpatiantojn kaj kontraŭulojn de Navalnij dise en la enorma Rusio.

El recenzo de Inga-Lina Lindquist en Sydsvenskan 2021-06-23

Mendu la libron ĉe UEA, aŭ ĉe Amazon.com, Amazon.de, Bücher.de, Adlibris.se, Adlibris.fi, Ozon.ru. Elektronika versio haveblas ankaŭ ekzemple ĉe Smashwords kaj Google.

Aleksej Navalnij parolas al siaj subtenantoj en Ĥabarovsk en la rusia Fora oriento dum la prezidenta kampanjo en 2018. Foto: Jevgenij Feldman www.feldmanphotography.com

Li pravas, ne eblas okupiĝi pri politiko se oni ne troviĝas en Rusio, se oni ne dividas ĉiujn riskojn kun siaj subtenantoj. 

Ksenija Fadejeva, ĉefo de la stabejo de Navalnij en Tomsk

Mensogo en ĉiuj formoj estas memdetrua. Kio okazas, kiam la mensogo estas multobligata per la amaskomunikiloj kaj plantita en la cerbojn kaj korojn de infanoj? La ŝtata korpo nun venenas sin mem, ĝi estas malsana. Estas kvazaŭ malica tumoro kiu venenas la histojn, kaj mi ne scias, kiel eblas ĝin kuraci. Bezonatas ia interveno. Ne Navalnij estas en komato, li vekiĝis. La komato minacas nin.

Jurij Ĵ., kuracisto en Sankt-Peterburgo.

Gravas ne timi homojn, kiuj serĉas la veron, sed eble eĉ iel subteni ilin. Rekte, malrekte, aŭ eble eĉ ne subteni, sed almenaŭ mem ne partopreni en ĉi tiu mensogo, ne faciligi la mensogadon, ne igi la mondon malpli bona ĉirkaŭ si.

Aleksej Navalnij en kortumo

Studinte la biografion de Navalnij kaj la naturon de la agado de liaj subtenantoj oni povas alveni al nur unu konkludo: Navalnij sur principa bazo diskreditas la venkon de nia lando en la granda patriota milito. Li subfosas la bazajn principojn de nia multnacia patrujo.

Jekaterina Frolova, prokuroro

Tri jaroj estas nenio. Li lernos kudri, li lernos fari ion. Mi ne vidas en tio grandan problemon. Ĉu povas esti ke li vere estis kulpa? Jes, povas esti. Li estas homo sen principoj. Li ne estas honestulo kaj tio tre videblas.

Stanislav Belov, informisto en Tjumen

Estas nefacile timigi nin, kiuj laboras en la stabejoj. Ni eble iom inertiĝis tiusence. Kaj mi ja komprenas, ke tia ekzota metodo, kun Noviĉok kaj ĉio tio, ja kostas enorme multe. Ke ili murdus ĉiujn kunordigantojn de la stabejoj, tio tamen ŝajnas iom nekredebla.

Olga Kartavceva, estro de la stabejo de Navalnij en Omsk

Foto: Jevgenij Feldman, www.feldmanphotography.com

Fontoj

La faktoj menciitaj en la libro estas unuavice bazitaj sur miaj propraj intervjuoj kun personoj partoprenintaj la okazaĵojn, iliaj afiŝoj en sociaj retejoj kaj iliaj eldiraĵoj en videaj intervjuoj, en radio (ĉefe en Eĥo Moskvi) kaj en fidindaj tekstaj amaskomunikiloj, unuavice ruslingvaj. La ampleksa esploro de Bellingcat pri la okazaĵoj ĉirkaŭ la venenado de Navalnij kompreneble estas unu el la plej gravaj fontoj por granda parto de la rakonto.

Kiam temas pri tempoindikoj indas memori, ke en Rusio ekde 2010 ne estas uzata somera horo. Tio signifas, ke la hordiferenco kompare kun okcidenta Eŭropo dum la somera jarduono estas je unu horo malpli granda ol dum la vintra jarduono.

Ĉi-sube mi mencias la plej gravajn fontojn por ĉiu unuopa ĉapitro. Ligiloj kaj en iuj kazoj pliaj fontindikoj troviĝas en mia persona retejo www.kniivila.net

1. Provo de murdo

2. Izolŝaŭmo kontraŭ la opozicio

3. Suŝia lunĉo en konspira apartamento

  • Propra intervjuo kun Ksenija Fadejeva la 25-an de februaro 2021.
  • Propra intervjuo kun Vladimir Gelman la 22-an februaro 2021.

4. Metabolaj problemoj

5. Tri ĉambroj kaj kuirejo

6. Mi telefonis al mia murdinto

7. Back in the USSR

8. Kapta rakonto

9. Al nigra truo

10. Мorna epoko

  • Propra intervjuo kun Vladimir Gelman la 22-an de februaro 2021.
  • Propra intervjuo kun Olga Kartavceva la 23-an de februaro 2021.
  • Характер и структура массовой тревожности в России. Levada.ru la 21-an de aprilo 2021.
  • Bofit Russia statistics.
  • Песков напомнил, что призывы к акциям в поддержку Навального звучат из-за границы. TASS la 19-an aprilo 2021.