Lando kiu vekiĝis

Ukrainoj rakontas pri la milito, sed ankaŭ pri la evoluo de la lando dum 30 jaroj de sendependo. Kial Ukrainio ne estas Rusio?

På svenska Suomeksi

Ukrainio vekiĝas. Same la rifuĝintoj dormantaj en longaj vicoj de litoj en la futurisma spacveturilo el griza metalo, Arena Lviv. La stadiono estis konstruita por la Eŭropa ĉampionado pri futbalo en 2012. La iama luksa restoracio nun estas amasloĝejo por militaj rifuĝintoj.

La 24-jara Anna el Nikopol loĝas en unu el la iam kostaj loĝioj kun siaj du filinoj.

– Mi volas hejmen. Mi ploris tutan tagnokton kiam mi venis ĉi tien. Putin volas regi la tutan mondon, li diras ke li volas liberigi nin de io, sed mi volas nur ke ĉio ĉi finiĝu, ke ni vivu kiel antaŭe.

Ĉi tiu estas rakonto pri Anna kaj multaj aliaj ukrainioj, kiuj volas nur vivi pace, ne esti ”liberigataj” de Rusio. Ĉi tiu estas ilia rakonto pri la estiĝo de la sendependa Ukrainio, ekde la granda eksplodo en Ĉernobilo tra la oranĝokolora revoulcio en 2004, la dua revolucio en 2014 ĝis la milito en 2022.

Ĉi tiu estas ankaŭ libro pri tio, kiel kaj kial Ukrainio ne estas Rusio. Kiel okazis, ke en Ukrainio oni havas liberajn elektojn kaj amaskomunikilojn, dum en Rusio la popolo neniam povis forelekti malpopularajn potenculojn.

Ĉi tiu estas libro pri Ukrainio kaj ukrainoj, ne pri la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio. Sed en Ukrainio la milito ĉeestas ĉie, kaj same en ĉi tiu libro. Ĉiuj ukrainoj, kiuj aperas en la libro, estis rekte tuŝitaj de la milito. La plej multaj devis forlasi sian hejmon. Kelkaj povis reveni, aliaj daŭre ne scias, kien iri.

Mendu ĉe UEA

Mendu ĉe Mondial

Bita eldono ĉe Mondial

Trovebla en multaj retaj librovendejoj per la isbn-kodo 9781595694522

Anna el Nikopol: – Mi volas reiri hejmen. Kiam mi venis ĉi tien, mi ploris tutan tagnokton. Putin volas regi la tutan mondon, li diras, ke li liberigos nin de io, sed mi volas nur ke ĉi tio finiĝu, ke ni povu vivi kiel antaŭe.
Eduard el Mariupol: – Kien ni veturu, mi pensis, ni ja aĉetis apartamenton en Mariupol. Ni havis elektron, ni spektis televidon kaj tie oni montris raketojn, kiuj faladis en Kijivo. ”Ĉu ni ne restu ĉi tie, ili ja pafas ĉie”, mi diris al mia edzino.
Anja el Ĥarkivo: – ni voĉdonis por Zelenskij kvankam ni ne kredis, ke li povos gajni. Unue mi eĉ pensis, ke estas ŝerco ke li kandidatos, sed estis vero.
Kostiantin kaj Fedor el Melitopol: – Rusio estas polica ŝtato, tie ne ekzistas libereco de esprimo, aŭ ajna libereco. Kaj la homoj kompreneble timas. Por havi la liberon oni devas elverŝi sangon, sen tio ne eblas. Sed ili eble tion ne komprenas, aŭ ili timas, mi ne scias.
Oksana el Mariupol: – Antaŭ niaj okuloj ili dum du tagoj pafis kontraŭ la najbara domo. La domo brulis dum du tagoj, homoj brulis tie vivaj.
Jevhen el Huljajpole: – Antaŭe estis multe da korupto, banditoj kaj subaĉeto. Post 2014 iĝis nur pli malbone. Sed nun ne eblas fari tiel, ne eblas subaĉeti homojn, la leĝo validas. Zelenskij faris ĉion kiel li diris.
Arena Lviv. La futbalejo, kiu estis konstruita por la eŭropa ĉampionado en 201, nun estas uzata kiel rifuĝejo.
Julia Ŝatoĥina el Doneck en la ŝirmejo de la futbalejo: – Plej gravas, ke ĉi tie ili havas tegmenton super sia kapo kaj ricevas tri varmajn manĝojn ĉiutage. Ĉi tie ili ekhavas trankvilon kaj komprenas, ke la plej malbonaj aferoj pasis, ili ekhavas la ŝancon plani la estontecon.
Ihor Ŝapovalov, estro de la simfonia orkestro de Luhansk: – Triono de la orkestro restis sub la okupo. Tiuj, kiuj restis, estis ĉefe pli aĝaj, tiuj proksimaj al la emeritiĝo, kiuj ne havis fortojn fuĝi. Ili restis, kaj diris ”iĝos kiel iĝos”.
Olena Holiŝeva, Lviv: – Estas iom malĝojige, sed ni ja kunportis grandan pecon de Sovetio en la novan, sendependan Ukrainion. Kaj ja ne povis esti alimaniere, ĉar ni ja ne iĝis novaj homoj en tiu jaro.
La metroo en Kijivo.
Ivan Gomza, Kijivo: – Kiam ni forlasis Sovetion, Ukrainio kaj Rusio havis fakte tre similajn cirkonstancojn, sed rezultis du ege malsamaj politikaj projektoj.
Pastro Mikola, Buĉa: – Tiam ni vidas ke venas du tankoj kies kanonoj estas direktitaj al ni. Ni ja nur ĵus sukcesis elveturi, kaj nun ili pafos nin. Baldaŭ ni ne plu ekzistos, mi pensis.
Ŝirmejo sub la ĉefa fervoja stacidomo en Kijivo.
Ekster la preĝejo atendas homamaso. La sonorilo vokas. Sola vira voĉo malrapide, trifoje ĉantas: ”Sankta Dio, Sankta Fortulo, Sankta Senmortulo, kompatu nin!” Ĉiu falas sur la genuojn antaŭ la ĉerkoj, kiujn portas kamufle vestitaj junaj soldatoj.
Ivan Kovalskij forpasis anataŭ unu semajno. Lia patrino Marija staras apud la tombo kaj ploras. Ŝi malfacile elbuŝigas la vortojn, sed ŝi volas diri ion gravan.

Av Kalle Kniivilä

Journalist och författare