Homoj de Putin

Vladimir Putin ne estas populara en la Okcidento. Sed Renat kaj Galina en Ŝumerlja voĉdonis por Putin, kaj intencas fari tion ankoraŭfoje. Ili apartenas al la silenta rusia plimulto, kies voĉo malofte aŭdiĝas en okcidentaj amaskomunikiloj. Mi pensis ke jam tempas. La libro ”Putin kaj la popolo” aperos baldaŭ ĉe FEL.

På svenska Suomeksi По-русски

Vladimir Putin ne estas populara en la Okcidento. Li strangolis la rusian demokration en ĝia lulilo kaj detruis sendependajn amaskomunikilojn. Sed Renat kaj Galina en la malgranda urbo Ŝumerlja, sescent kilometrojn oriente de Moskvo, nun havas pli bonan vivon. Ili voĉdonis por Putin, kaj intencas fari tion ankoraŭfoje. Ili apartenas al la silenta rusia plimulto, kies voĉo malofte aŭdiĝas en okcidentaj amaskomunikiloj. Mi pensis ke jam tempas. La libro ”Homoj de Putin” aperos baldaŭ ĉe FEL.

Ne estos libro pri Vladimir Putin – tiaj jam multas. Definitive ne estos provo pravigi tion, kion Vladimir Putin faris kun Rusio, prefere provo kompreni. Mi lasos ordinarajn rusianojn mem klarigi, kial tiel multaj el ili fakte ŝatas tiun eksan KGB-ulon, kiu en sia unua televida parolado kiel provizora prezidento la 31-an de decembro 1999 promesis defendi la atingojn de demokratio kaj esprimlibereco en Rusio – sed poste faris la malon.

La vojaĝo kiun mi faris al kvin rusiaj urboj en septembro 2013 estis samtempe ĝojiga kaj deprima.

Utanför McDonald's i Tjeboksary, Tjuvasjien.
Apud McDonald’s en Ĉeboksari, Ĉuvaŝio.

Ĝojiga, ĉar mi renkontis multajn afablajn homojn, kiuj rakontis pri sia vivo antaŭ kaj post la disfalo de Sovetio. Ĉar tiel multaj aferoj ŝanĝiĝis en bona direkto, eĉ materie, sed antaŭ ĉio mense: hodiaŭ la mondo estas malferma, vojaĝoj al eksterlando iĝis ĉiutagaĵo por junaj rusianoj, kaj tiuj, kiuj volas, povas tra la reto ricevi ĉiaspecajn necenzuritajn informojn pri la potenculoj.

Sed la vojaĝo estis ankaŭ deprima, ĉar tiom da aferoj ankoraŭ ne ŝanĝiĝis. Ĉar la vorto ”demokratio” ŝajne perdis sian signifon por la plej multaj. Ĉar tiu, kiu volas transiri de vortoj al agoj kaj laboro por politikaj ŝanĝoj, renkontos la reziston de la tuta ŝtata potenco. Kaj antaŭ ĉio, ĉar la silenta plimulto ŝajnas tute konvinkita, ke ili mem ne povas influi tion, kio okazas en Rusio.

En Niĵnij Novgorod mi demandis al Jurij Baranov, 55-jara veldisto, ĉu tamen ne estis pli da libereco en la tempo de Jelcin. Ridinda demando, li ŝajnis opinii.

baranovBaf… Mi donos ekzemplon, aŭdu jen. Se drinkulo havas infanojn, do tiuj havas plenan liberecon, ili rajtas fari precize kion ili volas. Sed ordaj gepatroj edukas siajn infanojn, kaj tiuj ne havas same multe da libereco. Ni havas du malsamajn gepatrojn, unu nomiĝas Jelcin kaj la alia Putin. Ĉu ne tiel? Pri kia libereco ni parolas? Ĉiu havas sian propran opinion pri tio. Eble iu havis la liberecon ŝteli dum Jelcin. Putin tion ne permesas. Tiam la ŝtelisto estas malkontenta, ĉar lia libereco iĝis limigita.

En la ĉefurbo de Ĉuvaŝio, Ĉeboksari, mi parolis kun la infanvarteja pedagogo Irina Romanova, laŭ kiu la vivo iĝis multege pli bona dum la regado de Putin. Ŝi ege ŝatas la prezidenton, kaj volas ke li restu en sia posteno ankoraŭ longe:

romanovaNi vidas ja en nia propra vivo, kiel ĉio ordiĝas. Dum la jaroj de la perestrojko oni havis tian strangan senton, kvazaŭ la tero estis forŝirita de sub la piedoj. Ĉio, je kio oni kredis, malaperis, kaj kiel oni pluiru, kio iĝu el ĉio ĉi? Estis ege dividita sento, ĉar ni estis edukitaj kun tiaj altaj idealoj, kaj subite ĉio tio estis for. Sed nun ne estas tiel, nun ĉio estas sur sia loko denove.

Mi atendis, ke mi trovus pasiajn subtenantojn de Vladimir Putin. Mi trovis kelkajn. Sed mi trovis multe pli da tiuj, kiuj tute fajfas pri la afero, se ili nur ricevas sian salajron kaj neniu ĝenas ilin. Jen kion diris 38-jara Miĥail, kiun mi renkontis en Niĵnij Novgorod:

Mi havas mian propran landeton. Tio estas mi mem kaj mia familio. Dum la politikistoj lasas nin en paco, mi ne vere multe interesiĝas pri tio, kion ili faras.

Li ne voĉdonis por Putin en la prezidenta elekto. Li tute ne voĉdonis. Pro li Putin povas trankvile sidi sur sia trono. Dum ne elĉerpiĝas la naftoenspezoj.


Elĉerpaĵo el la libro aperas ĉi tie

La libro Homoj de Putin aĉeteblas ĉe FEL kaj ĉe UEA. Ĉe FEL haveblas ankaŭ e-libro, kaj eblas elŝuti senpagan specimenon. Sveda versio de la libro aperis ĉe Atlas en majo 2014, finna versio aperos ĉe Into en aŭgusto 2014.

Jen kelkaj fotoj de la vojaĝo en Rusio.

Av Kalle Kniivilä

Journalist och författare

4 svar på ”Homoj de Putin”

Mi alte aprezas vian tre bonan libron. Mi miregis, ke tiel ĝisdata libro aperus tuj en Esperanto, ege nekutima evento en Esperantujo. Estis granda surprizo veni al la postparolo, kiam evidentiĝis, ke la verkinto parolas Esperanton. Estis bele legi, ke via kono de Esperanto multe helpis vin en ĉi tiu studo. La sola kritiko kiun mi havas estas tio, ke estis multe da ripetado – multaj homoj esprimis tre similajn pensojn pri Putin. Tamen tio estas ankaŭ forta subteno de tio, kiom grandskale populara estas Putin en Rusio, kaj kial. Laŭdon ankaŭ al FEL pro la rapida eldono. Mi legis la elektronikan version.

Mi legis en La Ondo de Esperanto ke vi ricevis prestiĝan premion por la plej bona finnlingva nefikcia libro de la jaro. Gratulegojn!

Mi scivolas, ĉu vi estas finno loĝante en Svedio aŭ svedo kun finnaj praavoj?

Certe estas interese kiel imagas eksterlandanoj la situacion en Rusio. Kaj kiel perceptas rusiajn homojn kiam temas pri la prezidanto.
Lau mi, se adori kaj sanktigi unu personon kiu havas potencon – tio povas venigi la situacion al vica ”Stalin”.
Mem sistemo de potenco sur Tero estas nun, mi diru milde, – malsana. Kaj tro materialisma, tre malmulte da spirita ekvilibro.

Lämna ett svar

Din e-postadress kommer inte publiceras.