La strato de Tanja

Svenska Suomeksi По-русски

La strato de Tanja en Vasilij-insulo en Sankt-Peterburgo longas apenaŭ unu kaj duonan kilometrojn, sed ĉi tie oni povas trovi la tutan historion de Sovetio kaj la postsovetia Rusio. Tuta jarcento da ordinaraj homoj kun nekutimaj sortoj.

Korina Klodt loĝis ĉi tie en la printempo 1938, kiam ŝi estis trijara. Meze de la nokto ŝi vekiĝis, kiam nekonataj viroj en malhelaj vestoj forportis ŝiajn gepatrojn. Ilin ŝi neniam plu vidis, kaj ŝi mem kreskis en la sovetia Fora Oriento.

Natalja Soboleva estis dekunujara kiam la sieĝo de Leningrado dum la dua mondmilito komenciĝis. Ŝia patro malsatmortis. Ŝia patrino preskaŭ blindiĝis pro la manko de nutraĵoj, kaj ŝi mem vidis homojn kolapsi surstrate kaj neniam plu leviĝi. Sed ŝi pretervivis kaj post la milito partoprenis la konstruadon de la metroo en Leningrado.

Tanja Saviĉeva ne pretervivis. Ŝi estis najbaro kaj klaskamarado de Natalja, kaj notis en kajereto kiam ĉiuj ŝiaj familianoj pereis, unu post la alia. Nun troviĝas memortabulo ŝur la domo kie ŝi loĝis – la sama domo, kie ŝiaj gepatroj antaŭ la revolucio havis malgrandan bakejon.

En la apartamento de Tanja nun loĝas Aleksandr Uralov. Li kreskis ĉi tie kaj memoras, kiel homoj dum la milito en Koreio interpuŝiĝis ĉirkaŭ la grandaj tabuloj, sur kiuj la ĵurnaloj de la tago estis gluitaj. Tiam li estis proksimume dekjara. Poste li estis inter la unuaj en la strato de Tanja, kiuj sukcesis aĉeti ekserlandan aŭton.

Lusine Arutjunova ĵus estis lernanto en la iama lernejo de Tanja – nun ŝi estas instruisto ĉi tie. Por ŝi la sovetia epoko estas nur kelkaj infanaĝaj memoroj. Sed ankaŭ post la falo de Sovetio ŝia familio longe loĝis en la tute tro malgranda komuna apartamento kun du aliaj familioj, tuj apud la lernejo.

Tiuj estas kelkaj el la personoj renkontataj en la rakonto, kiu etendiĝas ekde la mondmilito de 1917 kaj du revolucioj ĝis la unua de majo 2017. Vera historio pri la strato de Tanja.

Mendu la paperan libron: UEA, Book Depository

Aĉetu la bitlibron: Smashwords, Google Play


La strato de Tanja estas mia kvara libro, post Homoj de Putin (2014, premio Kanava – plej bona faklibro de la jaro en Finnlando), Krimeo estas nia (2015) kaj Idoj de la imperio (2016, nomumita al la Granda Ĵurnalista Premio en Finnlando).

La libro aperis ankaŭ en la finna kaj en la sveda. Ĉi-sube estas fotoj de kelkaj el la ĉefpersonoj kaj mallongaj sonregistraĵoj kun ili.


Galina Barĥudarova:  – En Jakutio mi laboris duonjaron kaj esploris diamantajn deponaĵojn. Ni estis transportitaj al la tajgo per helikoptero. Tie, meze de nenio, oni ellasis nin, kaj ni devis fari nian studon. Certan tagon la helikoptero devis reveni por porti nin reen. Se ĝi venis laŭ la interkonsento, ĉio estis bona. Sed okazis ke la helikoptero ne aperis. Eble la veteraj kondiĉoj ne estis bonaj, aŭ eble la helikoptero estis bezonata por iu savtasko. Jen ni sidis, la provizoj estis formanĝitaj, ni jam kolektis niajn aĵojn, sed la helikoptero ne venas. Unu fojon ni devis sidi kaj atendi helikopteron du semajnojn, sen manĝaĵo, ĉar ni estis meze de la tajgo kaj estis septembro – estis nenio por manĝi tie.


Avtandil Mikava: – Mi ja eĉ ne sciis, ke ekzistas tia malsanulejo, do mi tre seniluziiĝis, kiam mi eksciis, ke mi devos iri tien kaj ne al nia propra malsanulejo ĉe la medicina instituto. Mi apenaŭ sciis, kio estas Vasilij-insulo, la sola afero kiun mi konis ĉi tie estis la situo de tiu vendejo Albatross. Sed kiam mi elvenis el la metroo kaj komencis demandi pri la malsanulejo mi eksciis, ke mi devas iri ĝuste en tiu direkto: ”Ĉu vi scias, kie situas la vendejo Albatross? Tiu, kie oni vendas eksterlandajn aĵojn kontraŭ ĉekoj?” Jes ja, kiu ne scius? Tiun butikon konis ĉiuj trompuloj kaj ĉiuj junuloj. Kaj mi estis deknaŭjara. Do mi demandis iom pli survoje, kaj trovis la malsanulejon. Flegistino ĵetis al mi la ĉifonon kaj diris: ”Jen ĉifono, eklavu!” Alia, kiu staris apude kun cigaredo en la buŝangulo, diris: ”Kaj lavu bone, alikaze ne estos salajro!”


Korina Klodt: – Mi memoras kiel oni forportis ilin. Estis meze de la nokto, ĉiuj ja estis arestataj nokte. La ĉambro, kie mi loĝis kun miaj gepatroj, havis fenestron al Dua linio. Avo havis ĉambron kun fenestro al la korto. Kaj estis tria ĉambro, kie liaj fratinoj loĝis. Mi kredas, ke li kudris en sia ĉambro. Mia lito ne estis precize ĉe la pordo, sed oblikve kontraŭ ĝi. Supozeble aŭdiĝis iu bruo, kiu vekis min. Mi estis trijara, kaj mi vekiĝis, ĉar la lumo estis ŝaltita meze de la nokto. Mi verŝajne komencis plori, ĉar mi vidis fremdajn, nigre vestitajn virojn. Miaj gepatroj jam estis vestitaj, ili eble forirus silente se mi ne vekiĝus. Panjo diris: ”Korinjo, faru kiel avo diras, ni revenos baldaŭ.” Tio estas ĉio, kion mi memoras.


Lusine Arutiunova: – Nun poste oni komprenas, ke estis ankaŭ pozitivaj flankoj, sed ni ja vivis en sufiĉe malfacilaj cirkonstancoj. En nia familio estis kvar personoj, en ĉambro kun dek kvar kvadrataj metroj, kaj ĉiu ja bezonas sian propran anguleton. Krome ne estis multe da sonizolo inter la ĉambroj, tiel ke se la najbaro ternis, oni povis diri ”je via sano”. Sed ni estis bonaj najbaroj, kaj grandajn festojn ni solenis kune. Onjo Sveta havis la plej grandan ĉambron, do la festan tablon ni aranĝis tie. Ni kolektiĝis ĉe ŝi ĉiun novjaron. Sed kompreneble estis ankaŭ konfliktoj – tri kuiristoj en unu kuirejo ja estas iom multe. Tamen estis bone en sia maniero, por la gepatroj estis pli trankvile tiel. Ili sciis, ke iu estos hejme, kiam la infanoj venos tien – se ne onjo Sveta, do almenaŭ ŝiaj infanoj estos hejme.


Natalja Soboleva: – Pro iu kialo la kadavroj rapide nigriĝis en la frosto. Kaj okazis, ke certaj partoj de la korpoj estis fortranĉitaj. Mi mem vidis tion, kvankam panjo tiris min kaj diris ke mi ne rigardu. Unu fojon, kiam panjo jam estis tiel malforta, ke ŝi nur kuŝis en la lito, mi devis iri aĉeti manĝaĵojn kontraŭ niaj porciumkartoj. Tiam mi vidis unu aferon en la bazaro. Iu montris ĝin al mi. ”Vidu tie, li vendas galantinon el homa karno. Ĉu vi vidas la ungojn tie? Estas homaj ungoj.” Pri tio oni ne multe parolis poste, sed ankaŭ tiaj aferoj okazis.


Aleksandr Uralov: – Ĉiuj havis malmulte da loko. Ni havis propran apartamenton, krom ni tion havis nur tri aliaj familioj. La ceteraj apartamentoj en ĉi tiu ŝtuparejo estis komunalkoj, komunaj apartamentoj en kiuj loĝis pluraj familioj. Ni iris al la familio Kuznecov en la tria etaĝo por spekti televidon. Oni kunportis proprajn taburetojn aŭ seĝojn. Ni longe ne havis sufiĉe da mono por propra televidilo, kvankam patro estis oficiro.

En ĉi tiu domo Tanja Saviĉeva verkis sian sieĝan taglibron. ”Nur Tanja restas”.

Ĉu vi volas vidi pli da fotoj de la strato de Tanja? Rigardu jen.

Ĉu vi volas legi pli? Aĉetu la libron.

Idoj de la imperio

idojpretakovriloKien sopiras la ruslingvanoj de Baltio, kiam ili sopiras hejmen?

En Estonio, Latvio kaj Litovio loĝas miliono da ruslingvanoj – unu el la plej grandaj minoritatoj de Eŭropa Unio. Kiam la landoj de Baltio sendependiĝis, multaj el la rusoj restis sen civitaneco en ajna lando. Ili ne malofte estas traktataj kiel fremduloj en la lando kie ili naskiĝis aŭ vivis la plej grandan parton de sia vivo.

Sed ĉu vere la ruslingvanoj estas la kvina kolono de Putin, ĉu ili pretas perfidi siajn samlandanojn se Rusio vokos?

En sia tria libro Kalle Kniivilä veturis tra Baltio kaj parolis kun ruslingvanoj kiuj memoras la duan mondmiliton kaj kun aliaj kiuj naskiĝis post la falo de Sovetio. Li renkontis rus­ling­van barposedanton, kies kelneroj ne rajtas paroli ruse – kaj esperantistajn muzikistojn, kiuj ludis al banditoj en la sovaĝaj 1990-aj jaroj.

La presita libro jam haveblas ĉe Amazon kaj Bücher.de (baldaŭ en aliaj retaj vendejoj), la bitlibro jam haveblas ĉe Smashwords kaj Google Play.

La libro aperis ankaŭ en la sveda kaj en la finna.

Krimeo estas nia

Svenska Polski По-русски Українською

Fine de septembro 2014 mi ĉirkaŭveturis en Krimeo por intervjui subtenantojn kaj kontraŭulojn de la anekso. Ĉiuj ili deziris ordon kaj funkciantan socion – anstataŭ kaoso kaj koruptado. Sed ili preferis malsamajn solvojn.

Tiuj, kiuj volis ke Krimeo restu parto de Ukrainio, volonte parolis pri demokratio kaj homaj rajtoj. Funkcianta leĝostato laŭ la okcidenta modelo kaj ĝenerala proksimiĝo al Eŭropo estis ilia vojo antaŭen. Sed el ili multaj jam eksilentis. Aliaj forlasis la okupitan duoninsulon kaj veturis al Kievo por povi paroli libere, por povi antaŭenigi tion, je kio ili kredas. Por ili la rusia regado de Krimeo estas daŭrigo de la sovetia subpremo, malagrabla eĥo de la pasinteco.

Tiuj, kiuj volis aparteni al Rusio, volonte parolis pri la rusa lingvo, kiu laŭ ili estas subpremata en Ukrainio. La plej multaj el ili kompreneble esperis, ke la rusia anekso kondukos al pli altaj salajroj kaj pli bona vivnivelo. Sed almenaŭ same volonte kiel pri tio, multaj parolis pri la bonaj malnovaj tempoj. Pluraj subtenantoj de la anekso menciis Stalinon kiel bonan gvidanton. Sed Stalino kompreneble ne estis same perfekta kiel Putin, klarigis unu el ili.

La presita libro aĉeteblas ĉe:
BookDepositoryUEA, Amazon, Adlibris.se, Adlibris.fi, Adlibris.no, Bücher.deRead.ru…

La bitlibro aĉeteblas ekzemple ĉe:
Smashwords, Google PlayiBooks.

Malpli bela versio de la bitlibro nun estas libere elŝutebla ĉi tie.

Homoj de Putin

På svenska Suomeksi По-русски

Vladimir Putin ne estas populara en la Okcidento. Li strangolis la rusian demokration en ĝia lulilo kaj detruis sendependajn amaskomunikilojn. Sed Renat kaj Galina en la malgranda urbo Ŝumerlja, sescent kilometrojn oriente de Moskvo, nun havas pli bonan vivon. Ili voĉdonis por Putin, kaj intencas fari tion ankoraŭfoje. Ili apartenas al la silenta rusia plimulto, kies voĉo malofte aŭdiĝas en okcidentaj amaskomunikiloj. Mi pensis ke jam tempas. La libro ”Homoj de Putin” aperos baldaŭ ĉe FEL.

kiu mi estas

På svenska Suomeksi English По-русски Україинська

Mi naskiĝis en 1965 en orienta Finnlando, sed jam en 1987 unuafoje transloĝiĝis al Lund en suda Svedio, tute proksime al Kopenhago. Kulpas pri tio mia sveda edzino Maria Sandelin. Tamen antaŭ ol aĉeti domon kaj fiksiĝi ĉi tie ni loĝis en Moskvo, kie mi estis korespondanto de la finna gazeto Kansan Uutiset 1991-1992.

Poste ni revenis al Lund, post tio ekloĝis en Vaasa en okcidenta Finnlando, tie mi estis ekde 1994 loka redaktoro de la sama gazeto, sed logis nin Lund, kien ni revenis en 1996. Ekde 1997 mi havas dungon kiel ĵurnalisto en la redakcio de la ĉefa gazeto de Malmö, Sydsvenska Dagbladet. Ekde septembro 2018 ĝis septembro 2019 mi laboris ĉe la ministerio de eksterlandaj aferoj de Svedio, unue en la ambasado en Moskvo, poste en la ambasado en Kievo. Maria laboras kiel bibliotekisto en la urba biblioteko de Malmö.

Esperantisto mi estas ekde 1982, kaj kun Maria mi parolas esperante. Al nia filo Ville (naskita en 1995) kaj al nia filino Alva (naskita en 1998) mi parolas finne kaj Maria svede. Ĉe la manĝotablo kaj cetere ofte, kiam infanoj ĉeestas, ni tamen klopodas paroli ĉiu sian lingvon. Al tia lingvopolitiko estis mirinde facile kutimiĝi post la komencaj malfacilaĵoj.

En la esperanta mondo mi okupiĝis pri la oficiala gazeto de TEJO, TEJO tutmonde, kiun mi redaktis de 1993 ĝis 1997. Mi ankaŭ membris en la Loka Kongresa Komitato de la 80-a Universala Kongreso en Tampereo 1995. 1998-2001 mi estis estrarano de UEA kaj respondecis pri informado. Ekde aprilo 2003 (kun paŭzo 2018–2019, kiam tio ne eblis pro mia laboro ĉe la ministerio) mi redaktas la sendependan movadan bultenon Libera Folio.

Miaj ses libroj aperis ankaŭ en Esperanto: Homoj de Putin, Krimeo estas nia, Idoj de la imperio, La strato de Tanja, La malamiko de Putin kaj Lando kiu vekiĝis.

Pri mia esperantistiĝo mi iam verkis la jenan tekston: Baldaŭ kvarona jarcento… Nun tamen pasis jam konsiderinde pli ol kvarona jarcento post la jaro 1982.

Fotoj por la gazetaro